June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 2009 (3)
October 2009 (3)
September 2009 (1)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
January 2009 (5)
December 2008 (8)
November 2008 (16)
October 2008 (12)
September 2008 (2)
August 2008 (8)
July 2008 (5)
June 2008 (10)
May 2008 (6)
April 2008 (5)
March 2008 (1)
February 2008 (1)
January 2008 (1)
December 2007 (3)

June 8, 2008

Mia sincera konfeso

 

                                                      Mi kaj ipernity

   Pasis kelkaj monatoj kaj mi devas sincere konfesi, ke  IPERNITY  estiĝis mia plua granda amo...tial mi iradas ĉi tien  ĈIUTAGE, por ke mi trovu KIO ESTAS NOVA ĈE MIAJ AMIKOJ...

  DO, GRANDAN DANKON AL ĈIUJ HOMOJ ĈIRKAŬ IPERNITY KAJ MULTAJN SUKCESOJN POR ĈIUJ ANOJ DE IPERNITY!!!

Published at 10:51 / 6 comments / 411 visits
This post is public

June 10, 2008

EL HISTORIO DE LA GAZETO ESPERANTO

 

                                                          V. DIVIDAĴO

               ( La gazeto ESPERANTO  XVa jaro. No 225 (5)  Majo 1919, la paĝo 79 (11) )

 

                                                            Inter ni

                                                            ______

   Ne tro kontenta pri la ĝisnuna laboro de la diplomatoj, unu el la partoprenantoj je la packonferenco diris al mi antaŭ kelkaj tagoj: " Ĉi tio estas plej malgaja stato, ke ĉion ajn oni kreis por la plenumo de naciaj devoj aŭ deziroj, sed ekzistas dume neniu internacia institucio por ebligi al la homoj plenumi iliajn homarajn devojn aŭ eĉ simple liberavole helpi iliajn alilandajn fratojn ĝenerale. "

   Malkuraĝigite pri la rezultatoj de la politiko, tiu Amerika delegito daŭrigis esprimi sian bedaŭron pri la klarigita manko. Tiajn detalajn vortojn li uzis, ke nur unu ekkrio povis veni al miaj lipoj: "UEA! jen tia rimedo, kian vi deziras. Per internacia lingvo ĝi ekzistas kaj jam funkciadas ankoraŭ humile, sed sufiĉe forte por doni praktikan ekzemplon kaj havigi bazon al tutmonda interhoma helpado. "

   Efektive neniam sentiĝis en la tuta mondo ĉe la plej bonaj elementoj de la popoloj tia sopiro je io pli efika ol politiko por realigi la grandan internacian rondon, kiun la packonferenco tiel malfacile provas starigi per Ligo de Ŝtatoj. Rekte inter si devas interrilati la popoloj, ne ĉiam per helpo ( aŭ pli ofte malhelpo ) de ĵurnalistoj kaj diplomatoj.

   Kia organizo pli facile ol UEA povus kontentigi tiun bezonon? Per lernado de internacia lingvo la homoj ricevas la eblon faligi la plej gravan barilon inter si kaj povas baldaŭ senti sin vere civitanoj de la mondo. Per UEA ili ricevas la praktikan rimedom por utiligi la internacian lingvon kaj realigi tiun homaran senton.

   Dum kvin jaroj ili devis ĉefe pensi je sia propra nacio. Hodiaŭ multaj el ili eĉ ne scias, kiel ili faros por retrovi pli normalan kaj pli homan vivadon. Jen venas la tempo por vasta Esperanta propagando. Timante ĉiuspecajn novajn malordojn aŭ revoluciojn, multaj el la plej bonaj ne kuraĝas agi. " Je kio utilas agado, se novaj mondŝanĝoj devas ankoraŭ veni? ", ili ofte diras kaj atendadas nenion farante.

   Unu solan laboron mi konas, pri kiu oni povas esti certa, ke neniu politika ŝanĝo aŭ socia skuo ĝin atingos, tio estas Esperantismo.  Tial ni ĉiuj de nun revigligu nian movadon ne atendante plu. Neniam estis la horo pli favora, kiam ĉio cetera ŝajnas duba kaj ne daŭra.

                                                                                                        Edmond Privat

 

....Estimataj, mi nur diras al mi, ke la vortoj de  Edmond Privat  validas ankaŭ por ni, Esperantistoj hodiaŭ...ĉu ne?

                                                                                             Francisko

Published at 17:57 / 2 comments / 246 visits
This post is public

June 14, 2008

Bonega raporto!

 

Hodiaŭ mi ricevis el Budapesto ( eventoj.hu ) bonegan raporton:

Karaj,

hodiaŭ matene la pola sejmo (parlamento) unuanime per 397 voĉoj proklamis rezolucion, kiu omaĝas la 100-jariĝon de UEA.

Amike, Barbara Pietrzak

------------------------------------------------------------------------

Jen kiel informis la interreta protalo Onet.pl:

>>La pola parlamento omaĝis la 100-an datrevenon de la kreiĝo de UEA.

"Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco" substrekis deputitoj en la unuanime proklamita rezolucio.

En la datreveno de la kreiĝo de Universala Esperanto Asocio la Pola Parlamento emfazis la "rekonvortojn al la daŭrigantoj de la verko de d-ro Ludoviko Zamenhof, kiu - kiel estas vortumite en la rezolucio - "kreante la lingvon Esperanto deziris certigi al ĉiuj homoj la eblecon de reciproka kompreno kaj interkompreniĝo sendepende de la nacieco, raso, religio kaj propraj mondkonceptoj".

"La pola parlamento, dezirante omaĝi la kontribuon de d-ro Ludoviko Zamenhof al la monda civilizacia heredaĵo subtenas la klopodojn de internaciaj medioj, ke UEA estu honorita per la Nobel-premio pri paco".

Esperanto estas internacia helplingvo, kreita de Ludoviko Zamenhof en la 1887-a jaro. La kreinto nomis ĝin komence simple "lingvo internacia".

La signo de Esperanto estas kvinpinta verda stelo, kiu troviĝas ankaŭ sur la E-flago. <<

 

 

Published at 11:17 / 0 comments / 155 visits
This post is public

June 15, 2008

EL HISTORIO DE LA GAZETO ESPERANTO

     Mono...ĉu vere decidas pri ĉio? Mi konfesas, ke mi  ne amas kapitalismon pro regado de mono en tiu ĉi maljusta sistemo...nu, mi ĝin ne ŝanĝos, bedaŭrinde...

    ...do, kion diras Edmond Privat  pri mono...                                               

                                                       VI. DIVIDAĴO

               ( La gazeto ESPERANTO  XVa jaro. No 226 (6)  Junio 1919, la paĝo 99 (11) )

                                                      

                                                            Inter ni

                                                            ______

    Ofte ni sopiras pri milionulo el Nord-Ameriko por subteni nian Esperanto-movadon. " Kion ni povus efektivigi se nur monon ni havus"  Jen kutima frazo ĉe niaj grupoj. Prave ni sopiras, sed pli prave ni agus. Trovi milionulon estas eble pli malfacile ol trovi milionon. Kiel faris la registaroj por elspezi nekalkuleblajn sumojn en la milito? Ĉu ili serĉis milionulojn? Kiel sukcesas tutmondaj eklezioj aŭ Savarmeo por pli pacaj celoj? Per ĝeneralaj impostoj kaj ĉies donacetoj aŭ kotizaĵoj ili laboras.

   Tian metodon ni devas uzi pli vaste nun anstataŭ atendadi vane pri revita riĉulo. Stranga fenomeno: la vivado fariĝis pli multekosta ĉiumaniere kaj ĉiuflanke; kun vera malfacileco multaj el ni baraktas por ekzisti kaj tamen neniam mono estis pli donebla; ĉar ĝia valoro malpligrandiĝis, oni kutimas nun elspezi ĝin preskaŭ sen bedaŭro.

   Pri la estonto neniu povas estis certa. Povas okazi, ke novaj revolucioj neniigos per dekretoj ĉiujn enbankaĵojn. Kio estos pli ŝatinda tiam, ĉu perdita kapitalo aŭ bone starigita Esperantista movado?

   Se cent mil amikoj de nia afero nun oferdonus po dek frankoj, jam la revitan milionon ni posedus kun devo ĝin tuj elspezi praktike. Ĉiuj naciaj societoj devus dungi du aŭ tri junulojn pro trakuri la landon, farante kursojn kaj fondante novajn grupojn. Ankaŭ publikan agadon ni devus organizi por krei ĝeneralan opinian movadon kaj influi la novajn oficialajn reprezentantojn de l´ popoloj. Monkolektado prosperus samtempe kun propagandaj vizitoj.

   Nun sonas la horo por pretigi la grandajn antaŭenpuŝojn. Danke ni ricevos ĉi tie la proponojn kaj praktikajn ideojn, kiujn oni bonvolos skribi al ni pri tiu temo. Kiu estas preta helpi?

                                                                                                     Edmond Privat.

 

   Laŭ mia opinio estus tre utila koni nombron da Esperantistoj kaj iliaj favorantoj en la tuta mondo...kial?  Mi admonus ilin al konkreta helpo, ekz. 1% el salajro aŭ pensio...La tutmonda Esperanto-movado certe meritus tion!

                                                                                        Francisko H.

 

 

Published at 10:38 / 1 comment / 208 visits
This post is public

June 19, 2008

Granda skandalo de Václav Klaus

Estimataj geamikoj, mi tre hontas pro esprimo de prezidanto de Ĉeĥa respubliko al la situacio ĉirkaŭ la irlanda rifuzo de Lisbona kontrakto. Václav Klaus diris, ke Lisbona kontrakto estas morta kiel ESPERANTO. Mi jam protestis rekte ĉe la fonto de tiu ĉi esprimo. Miaj geamikoj, pardonu! Václav Klaus estas stulta egoisto kaj malhumilulo, kiu asertas kontinue diversajn absurdaĵojn...

Published at 09:30 / 6 comments / 425 visits
This post is public

June 26, 2008

EL HISTORIO DE LA GAZETO ESPERANTO

   

   Laŭ mia opinio estas necese ĉiutage reveni al nia genia Majstro, al Liaj humanecaj pensoj kaj agoj...

 

                                                   VII. DIVIDAĴO

( La gazeto ESPERANTO XVa jaro.No 228/229 (8/9) Aŭgusto/Septembro 1919, la paĝo 136(12))

 

                                                      Inter ni

                                                     ______

                                                                                           Varsovio, julio 1919

   Jen la malplena brakseĝo en laborĉambro de nia plorata Majstro. Jen lia skribotablo kun lastatempaj notoj, ĵetitaj sur paperon per tremanta mano. Ĉion ame konservas lia fidela vidvino. Ankaŭ ŝi , same kiel la kuŝanta paĝo nefinita, atestas pri tio, kio lin okupis ĝis lasta momento: la interna ideo de Esperantismo.

   En tiu sanktejo vivadis homo pura, homo servema, kiu ĉiutage zorge flegadis okulojn de malriĉaj Hebreoj kaj, post la plenumo de sia devo profesia, revenis al la celo de tuta sia pensado: ke homoj altiĝu super diferencoj naciaj kaj religiaj, ke ĉi tiujn ili ne plu akrigu per blinda netoleremo, sed, ke ili kontraŭe serĉadu zorge ĉion, kio povas unuigi; ke ili ekkomprenu fine ĉiun patriotismon kiel amon je parto el tutmondo, ĉiun religion kiel fidon je parto el plena vero, kaj tial respektu ceterajn krom sia por kunlaboradi sur komuna fundamento homara.

   Sur la muroj jen fotografaĵoj el kongresoj, jen la tuta  Esperanta libraro sur bretoj ĉie plenŝarĝitaj, ĉe fenestro jen la kuracistaj instrumentoj, en ŝranko jen la kajeroj de lingvaj projektoj jam de 1881...ĉio premas la koron per emocio nerezistebla, sed ĉefa sento estas jena: En tiu laborĉambro , el tiuj paperoj kaj memoraĵoj iel regas super ĉio impresanta atmosfero de vera grandeco. Tie vivadis entute granda homo, granda per genio, sed ankaŭ granda morale.

   Tian animon eĉ la morto ne povas mortigi. Ĝian eternan vivadon daŭrigas tiu atmosfero kaj ankaŭ la senmorta inspiro semita en miloj da koroj. Ĉirkaŭ la familia tablo sub sabatvespera lampo jen kuniĝis gefratoj de la Majstro per afabla aranĝo de S-ino Z. laŭ fidela kutimo. Jam kiel knabo li estis por ili, ne nur kara, sed eĉ iel sankta. Neniam en sia vivo li ofendis iun kaj al ĉiuj li estis nur ame servema kaj bona delikate: jen la ĉies atesto, eĉ de polaj servistinoj, ĉar unu malnova nun preĝas sub portreto de D-ro Z. pendigita je l´ muro flanke de la Kristokruco.

   Al sindona gastema vidvino de nia Majstro mi dankas el tuta koro pro tiuj neforgeseblaj impresplenaj tagoj. Al ŝi mi transdiris pli ol unufoje la sentojn de l´ Esperantistaro, samtempe nian doloron, nian simpation kaj ankaŭ nian esperon; sed ĉar nun la poŝto ekfunkcias kun restarigita pola ŝtato, ĉu ne venis la momento por ĉiuj grupoj kaj Esperantistoj al ŝi skribi tian leteron, kian ili ne povis sendi antaŭ du jaroj? 1 

...........                                                                                       Edmond Privat

1 Ŝia adreso estas: Królewska 41, Varsovio

 

....Mi estas malfeliĉa, ĉar ni nun vivas en la mondo, kie regas  mono kaj ... laŭ la solvo de mia lasta krucenigmo: " en tiu ĉi mondo ne serĉu konsciencon..."

                                                                                                 Francisko H.

Published at 12:26 / 0 comments / 163 visits
This post is public

June 27, 2008

EL HISTORIO DE LA GAZETO ESPERANTO

 

                                                  VIII. DIVIDAĴO

                ( La gazeto ESPERANTO XVa jaro.No 226 (6) Junio 1919, la paĝo 105 (17))

                                              Esperantista Parolejo

                                                    _________

                                               Por spirita repaciĝo

    El letero ricevita de la C. O. de UEA:

    La milito finiĝis. Ĝi terure vundis ĉiujn popolojn, venkintojn kiel venkitojn, kaj naskis movadon, kiu minacas je pereo nian tutan kulturon. Des pli terura estis la milito, ke ĉiuj popoloj partoprenantoj kredis esti atakitaj kaj nur pro defendo de sia bona rajto prenis la armilojn. Nun la milito finiĝis, sed la popoloj ankoraŭ kontraŭstaras unu la alian plenaj de malamo, kaj tiu-ĉi interpopola malamo, incitata kaj daŭrigata per venĝemo kaj venka ebrieco unuflanke, per la sento de suferinta perfortiĝo aliflanke, malfaciligas la komunan rekonstruadon, kiu estas tiom necesa al nia mondo. Ĉi tie ni ne parolu pri justeco aŭ maljusteco, pri kulpo kaj rebonigo. De senpartia kaj senpasia juĝa kortego la kulpuloj, kiuj kaj kie ili estas, devas esti punataj kaj transdonataj al la malestimo de la tuta mondo. Sed la popoloj, neesprimeble suferintaj, nun devas liberiĝi de la intergenta malamo, kaj frate kunlabori je la rekonstruado. Ne estas necese krei novajn organizaĵojn, ili venus ja tro malfrue por efika helpo, sed pli bone ĉiuj vere internaciaj organizaĵoj travivintaj la militon devus kunhelpi ĉe tiu ĉi granda verko, kaj inter ili mi unuavice kalkulas la Esperanto-grupojn de la tuta mondo. Kiu unufoje sentis spiron de la spirito de nia movado, tiu ne povas rifuzi sian kunhelpon al tiu ĉi grandioza verko. Ekvenas pli bela epoko, kiam interpopola Ligo unuigos ĉiujn homojn por amika kunlaboro. En tiu ĉi Ligo, Esperanto sendube plenumos gravan taskon kiel facile ellernebla kaj praktika komprenilo, precipe por la popolmasoj, kiuj en la demokrataj ŝtatoj posedas la povon. Al ni Esperantistoj apartenas, uzi tiun ĉi belegan helpilon, konstruante la pontojn inter la miskomprenoj, kiujn la intergentaj diferencoj kreis inter la nacioj. Esperanto kaj ĉefe UEA kiel internacia organizaĵo havas la taskon kunlabori al la plej sankta estonta tasko, nome al la forigo de la interpopola malamo, al la spirita malarmiĝo kaj interkompreno. - D-ro E. W.

    Estimataj, kion aldoni al tiu ĉi serioza letero post preskaŭ unu jarcento sen vera, ĉiutaga paco en la tuta mondo? Ni, ĉiuj homoj de la bona volo, serioze enpensiĝu pri nuna situacio de nia belega planedo...kaj poste ĉiutage HELPU SAVI LA VIVON SUR LA MONDO, SAVI LA TERGLOBON DE RUINIĜO!

                                                                                    Francisko H.

Published at 12:20 / 0 comments / 197 visits
This post is public

June 28, 2008

EL HISTORIO DE LA GAZETO ESPERANTO

 

                                                    IX. DIVIDAĴO

( La gazeto ESPERANTO XVa jaro.No 228/229 (8/9) Aŭgusto/Septembro 1919, la paĝo 139(15))

                                                   DIVERSAĴOJ

     .:.  Romain Rolland kaj Esperanto. - La tutmonde konata Franca verkisto Romain Rolland esprimis opinion tute favoran al Esperanto en letero sendita al la redaktoro de la gazeto " Le Travailleur Esperantiste" , S-ro E. Adam. Jen la traduko de tiu letero:

   " Mi opinias kiel vi. Mi kredas je la absoluta neceseco de lingvo internacia, kaj mi tion diris en artikolo aperinta en marto-aprilo 1918 en la " Revue politique internationale ".

   " Tiam mi, ne elektante inter ili, citis la du konkurentajn lingvojn: Esperanto kaj Ido. De post tiu tempo, miaj preferoj iris al Esperanto, kiu, malpli rigida kaj science perfekta ol Ido, estas multe pli fleksebla, pli kolore nuancoriĉa, pli vivanta, pli poezia.

   " Mi  do varme instigas vin propagandi. Oni celu, ke en ĉiuj duagradaj Eŭropaj lernejoj Esperanto estu oficiale kaj devige instruata. Sen tio ne povas ekzisti serioza kaj daŭra internacia alproksimiĝo. Por ke la popoloj interkonsentu, estas necese, ke antaŭ ĉio ili komprenu unu la alian. Esperanto  redonu la aŭdadon al tiuj surduloj, kiuj de jarcentoj estas enŝlositaj en sia lingvo.

   " Tre kore via                                                                               Romain Rolland."

Published at 19:22 / 0 comments / 191 visits
This post is public

June 29, 2008

EL HISTORIO DE LA GAZETO ESPERANTO



X. DIVIDAĴO

( La gazeto ESPERANTO XVa jaro.No 230 (10) Oktobro 1919, la paĝo 159(11))

Inter ni

_______

En Varsovio vidiĝas ĉe oficejo granda surskribaĵo en lingvo Esperanto kaj same ĉe stacidomo kaj urbocentro de Lodz. Tuj trovas iu fremda samideano tiamaniere la adreson de la Delegito kaj ekinteresiĝas la skeptika vojaĝanto pri utileco de nia movado.

Efektive pri tuja uzebleco estas plej necese, ke ni insistu per agado kaj propagando. " Igu la lingvon ĉiam pli perfekta!" ripetas kelkaj. " Igu ĝin ĉiam pli utila!" ŝajnas al mi pli ĝusta devizo. La lasta jarlibro de UEA estas ofte pli efika propagandilo ol plej teoria broŝureto.

Pri teorio ĉiuj povas malkonsenti, sed pri faktoj praktikaj pli facile estas akordiĝi. Ni do zorgu por plivastigi tiun kampon en nia movado. Nova internacia vivado nun restartiĝas inter okcidento kaj novaj orientaj ŝtatoj. Kion do atendas ekzemple Britaj Esperantistoj por informiĝi per UEA pri bezonoj de Pola kaj Ĉeĥoslovaka komercoj kaj ilin konigi en sia lando? Kion ili atendas por disvastigi per Esperanto en Praha, Varsovio kaj Lodz proponojn de Britaj firmoj?

Niaj delegitoj havas nun mirindan taskon por ludi gravan rolon en tiu starigo de novaj interrilatoj. Same pri kronikoj por gazetoj: nenio estus pli facila ol ricevi regulajn raportojn pri ĉiaj okazintaĵoj kaj ilin traduki por ĉiutagaj ĵurnaloj. Kial do lerni la lingvon se nur por ĝin uzi ĉe festkunvenoj de niaj grupoj?

Lerni Esperanton estas laŭdinda servo al homaro, sed vana kaj nesufiĉa sen tujposta celo. Ĉiu Esperantisto devus aliĝi al UEA kaj alpreni sur sin unu specialan taskon por helpi per Esperanto iun aŭ ion ajn, ĉu sian landon, ĉu amikojn, ĉu homaron, ĉu societon, ĉu ideon, ĉu sin mem.

Nun ĉie kreiĝas novaj internaciaj organizaĵoj kun noblaj celoj. Kial ne traduki Esperanten iliajn prospektojn kaj ilin disvastigi eksterlanden? Kiam tiaj Ligoj ricevos multajn leterojn kaj aliĝojn per nia lingvo, ili ĝin tre baldaŭ alprenos kiel oficialan komunikilon.

Edmond Privat.



Published at 10:39 / 0 comments / 194 visits
This post is public

June 29, 2008

EL HISTORIO DE LA GAZETO ESPERANTO

     

                                                         XI. DIVIDAĴO

               ( La gazeto ESPERANTO XVa jaro.No 231 (11) Novembro 1919, la paĝo 181(9))

                                                             Inter ni

                                                            _______

   La interna ideo de Esperantismo estis la vivcelo de D-ro Zamenhof. Mortinte li lasis al ni ĉiuj  sian taskon kiel heredaĵon kaj devon. Ĉe la diversaj kongresoj, en Bulonjo, en Ĝenevo, en Cambridge, li klarigis, ke ne ĉiuj Esperantistoj estas devigataj ŝati tiun ideon kaj labori por ĝi, sed ke por li ĝi estis la ĉefa afero.

   " Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto..."

   Tiel li parolis en aŭgusto 1906. Ĉar la propagandaj Esperanto-societoj restis ĉefe naciaj kaj celis plej ofte nur disvastigi la lingvon ne enmiksante la "internacian ideon", tial estis necesa en nia movado ia nova organizaĵo internacia por starigi la revitan neŭtralan fundamenton inter amikoj de l´ Zamenhofa celo.

   Kun tiu intenco fondiĝis UEA en 1908. Laŭ sia statuto ĝi ja celas ( art.1, §4 ) : " Ellabori neŭtralan organizan fundamenton, super kiu ĉiuj progresemaj homoj povos pace interkomunikiĝadi sen reciproka altrudo de siaj gentaj apartaĵoj." Tio ĉi precize estas la tuta programo de nia Majstro. Por realigi la "internan ideon", necese estis ne nur paroloj, sed ankaŭ faktoj, ĉiutagaj okazoj de interkomunikiĝado. Tial UEA kreis la utilan servaron per la Delegitoj, kies solidara sindono helpas homojn servi unuj la aliajn kaj tiel konatiĝi per amikaj rilatoj.

   Se UEA estus komerca entrepreno, ĝi postulus pagon por ĉiu servo kaj la Delegitoj ne laborus kiel homfratoj, sed kiel gajnemaj agentoj. La tuta spirito de la afero estus malsama. Al komerco UEA povas tre utili, kial ne? Komerco estas ja potenca ligilo inter  popoloj, sed la tuta programo de la Asocio superas ĉiun specialan servon kaj celas ion multe pli altan.

   Kion ne povis fari naciaj societoj, tion entreprenis UEA. Ĝi estas la ligo de tiuj Esperantistoj, kiuj deziras labori por la "interna ideo". En aliajn societojn povas eniĝi iu ajn, eĉ malamema ŝovinisto, se li nur aprobas Esperanton kiel utilan lingvon. Al UEA rajtas aliĝi nur progresemaj homoj, kiuj akceptas ĝian statutan celon. Tie kaŝas la tuta forto de l´ Asocio, ĉar ĝi tiel fariĝis la kerno mem de nia movado.

                                                                                         Edmond Privat.

Published at 18:14 / 0 comments / 174 visits
This post is public

( 10 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...