December 29, 2007
Alveno de komencanto en Ipernity
Enkonduke mi volus diri, ke mi sentas min Mondcivitano kaj en la jaro 2003 mi skribis amleteron:
AMLETERO AL LA PLEJ GRANDA MILITFORTULO DE LA MONDO
Kara sinjoro BUSH!
Mi estas kvindekjara ordinarulo – kristano, kiu vivas en la Ĉeĥa respubliko. Vi kaj mi, do ni ambaü estas la infanoj de la Kreinto. Miaj humilaj paŝoj sekvas ekzemplon de JESUO kaj tial mi publike informas ĉiujn, ke MI AMAS VIN, KVANKAM MIAJ ANIMO KAJ KORO PLORAS:
- Ili ploras, ĉar vi, la plej granda potenculo de nia Tero, tute ne agadas kiel kristano. Vi nome ne estas kristano, sed kaŝita materialisto. Bedaürinde, niaj antaüuloj en Okcidento, ankaü „kristanoj“ kiel vi, kauzis tutmondan senmoraliĝadon. Estas evidente, ke ĉiuj eklezioj estas nur organizacioj de konkretaj homoj, kiuj reale estas – laü sia libera volo – en ĉiutaga vivo malbonaj kaj egoismaj..
- Ili ploras, ĉar vi en ĉiutaga vivo prenas en konsideron nek ĉiutagajn avertojn, nek la avertojn el 11.9.2001 aü 2.2.2003…
- Ili ploras, ĉar kvankam tra la mondo je la sojlo de dudekunua jarcento plifortiĝas klopodoj pri pacaj solvadoj de ĉiuj mondproblemoj, pri resaniĝo de la planedo…vi estas blinda, surda…
- Ili ploras, ĉar per via agado „en la nomo de viaj usonanoj“ vi preparas por ni ĉiuj mondanoj ankoraü pli profundajn nemoralajn tutmondajn vivkondiĉojn. Jam hodiaü ili naskas ne nur la indiferentecon al usonanoj, sed antauĉie ribelemon kontraü la usonanojn en la diversaj partoj de la mondo.
Je la fino de mia amdeklaro mi opinias, ke NUR LA AMO INTER NI ĈIUJ, KONKRETAJ HOMOJ DE LA MONDO, POVAS SAVI NIAN KOMUNAN CIVILIZACION DE RUINIĜO. Mi petas vin, sinjoro prezidanto, notu jenon en vian memoron: La okcidentaj ŝtatoj dum longaj centjaroj kiel koloniintoj priŝteladis koloniojn. Ilia rabaĵo kauzis la nuntempan altan vivnivelon en niaj okcidentaj landoj, ĉar niaj antaüuloj transdonis siajn havaĵojn al ni! Kiu do al kiu ŝuldas? KIU EL NI ESTAS KAPABLA KONFESI, KE NIA OKCIDENTA CIVILIZACIO DEVAS PER AMO KIEL CIVILIZACIO DE KRISTANOJ ĈION REDONI AÜ ALMENAÜ KOMPENSI!!!
Ameme via Francisko M. B., filozofo de ĉiutaga vivo
( František Horáček, Kachlíkova 6, 635 00 Brno, ĈEĤIO )
-
Published at 15:20
/
2 comments
/
697 visits
-
This post is public
December 29, 2007
Ion pri mi
Mi naskiĝis en la urbo Tachov je la komenco de la kvindekaj jaroj dum la pasinta jarcento.
Temis pri malfacilaj jaroj. Mia kristana familio havis problemojn kun reganta reĝimo...per ĉikano mi estis devigita en la jaro 1973 post du jaroj foriri el armea altlernejo. Kvin jarojn mi laboris kiel ŝoforo en meblovendejo. En la jaro 1979 mi estiĝis gardisto en la fama moravia malliberejo Mírov. En la jaro 1980 mi foriris en novan malliberejon Kuřim ĉe Brno kaj post 9 monatoj mia familio ricevis loĝejon en Brno-Bystrc, kie ni loĝas ĝis nun. Mian laboron de pedagogo mi finis en la jaro 1995 re post ĉikano de miaj superranguloj...
Esperanto estas mia granda amo jam de la jaro 1981. En mia biblioteko mi havas ĉirkaü 550 librojn en Esperanto! Mi paŝas en mia vivo kun Esperanto pli ol 25 jarojn. Multajn geamikojn mi akiris, multajn el ili mi antaŭĉie en la jaroj 1984-88 dum la studado de la policea altlernejo en Prago, bedaürinde, perdis. Dum totalismo, en la jaro 1984, mi korespondis kun ĉirkaü 50 geamikoj en la tuta mondo. Mi laboris en ŝtataj servoj – en malliberejo kiel edukisto. Mi iris studi altlernejon en Pragon. Antaü foriro en Pragon mi devis nuligi tutan mian korespondadon ( mi ne povis al miaj geamikoj skribi kial mi finas mian korespondadon) ĉar je la altlernejo de ministrejo de internaj aferoj mi estis konatigita kun ŝtata sekreto…mia korespondado estiĝis danĝera por socialisma ŝtato! Post ŝtatrenverso en la jaro 1989 ( ne temis pri revolucio – tio estis granda trompo je milionoj ordinaruloj en Ĉeĥoslovakio, kiuj ne volis revenon al kapitalismo. Mi memoras kiam Václav Havel en la jaro 1990 mokis al homoj, kiuj timis de senlaboreco – nun estas en Ĉeĥio ĉirkaü 500000 senlaboruloj !) mi provis renovigi mian korespondadon – malsukcese...
Vivi en nia lando dum totalismo (en la jaroj 1948-1989) estis malfacila, la homoj havis certecon de laboro – male ĉiu devis labori. Kiu ne laboris, tiu iris en malliberejon. Kiu laboris kaj neestis kontraŭ estroj de la ŝtato, tiu havis bonan vivnivelon. Kompreneble, kiu havis problemojn kun reprezentantoj de komunisma reĝimo, tiu ne estis kontenta kaj volis ŝanĝon. Ĝenerale pli multo da homoj estis malkontenta kaj volis ŝanĝon - pli da libereco (libera veturado eksterlanden, libera irado en preĝejojn), sed ne volis revenon al kapitalismo. La rezulto de ŝanĝo en novembro 1989 estas malgajiga: unuopuloj proprigis al si grandan havaĵon, kiun kreis miloj da homoj dum longaj tempoj. Novaj kapitalistoj estiĝas pli riĉaj kaj plimulto, do milionoj da ordinaruloj estiĝas pli malriĉaj! La kapitalismo en nia lando estas malbona ŝtata reĝimo! Sufiĉas pri tia malbona afero!
Ion pri mia familio: Mia edzino Hana havas 57 jarojn kaj estas hejme, ĉar ŝi estas pensiulino. Ni havas du posteŭlojn: Hanka havas 31 jarojn kaj laboris kiel fizikaterapeŭto.En la jaro 2006 ŝi naskis du filinojn, kiuj nomiĝas Monika kaj Veronika. Nia filo Jan havas 27 jarojn kaj estas entreprenisto. Ankaŭ ni havas la hundan kamaradon: melhundon MAKSMILIANO.
-
Published at 17:24
/
3 comments
/
905 visits
-
This post is public
December 31, 2007
Mia letero en la mondon dum la jaro 2001
Brno, la 2-an de decembro 2001
Estimataj geamikoj,
Mi elkore salutas vin el la dua la plej granda urbo de Ĉeĥa respubliko Brno kaj deziras al vi bonan sanon kaj ĉiutagan feliĉon.
Mi sendas al vi mian artikolon, kiun publikigis la ĵurnalo „Moravia Ekspreso“ (ĝi jam neekzistas)
27-an de septembro1991. Temas pri raraĵo, ĉar tiu ĉi ĵurnalo je la fino de tiu ĉi artikolo turniĝis por demando al prezidanto iama Ĉeĥoslovakio ( kaj nuna Ĉeĥa respubliko ), tutmonde fama batalanto kontraü totalismo Václav Havel. Bedaürinde ĝis la hodiaüa tago mi atendas lian respondon! Václav Havel nun jam ne kondutas en nia respubliko kiel demokrato, li tion nur simulas en la mondon!
„ Per kiu lingvo bonvolu iri en Eüropon?
( La rubriko: La demando je la korpo )
Ni ĉiuj volas iri rapide en Eüropon. Sed per kiu lingvo? Post la revolucio la homoj tute kompreneble ĵetis sin al la angla, germana...al la mondaj lingvoj. Mi demandas min, ĉu tio ne estis miopa agado. Bone, por tiuj, kiuj jam frue ĉi tiujn lingvojn studis, tio estis racia solvado. Sed por la granda plimulto de „lingve analfabetaj“ordinaruloj tio jam ne ŝajnas al mi kiel la plej taüga solvo... La Eüropo staras antaü iom-post-ioma unuiĝo, ni parolas pri „komuna domo“. Sed intertraktis jam niaj aütoritatuloj pri ia perspektiva lingva solvo por la Eüropo de estonteco? Sufiĉe ĝenas min, ke mi ne povas pri tio ion tralegi en ĵurnaloj. Ĉu ĵurnalistoj pri tio ne demandus politikistojn? Aü temas pri bagatelaj aferoj, kiuj ne postulos plilongdaürajn solvadojn?
Persone interesus min, ĉu ĝis la fino de jarcento aü ĝis la jaro 2010 aü 2020 oni konsideras kun instalo de komuna lingvo en Eüropo por celo plifaciligi kontaktojn inter la homoj, antaüĉie ordinaruloj, kiuj ankoraü ne konas hodiaü ian fremdan lingvon. Ĉu estas saĝa solvado peli ĉi tiujn homojn al la angla aü al pluaj pezaj naciaj lingvoj? Kial ne doni al ili facilan lingvon, en kiu ĉion legas kiel skribas, lingvon sen gramatikaj esceptoj – lingvon por simpla tago de ordinaruloj? Tiu ĉi lingvo ja ekzistas kaj eĉ 104 jarojn! ESPERANTO estas tio. Ĝia aütoro Ludoviko Lazaro Zamenhof, interalie sekvanto de nia pensulo Jan Ámos Komenský, preterrapidis sian tempon, ni diru, pri multe ol cent jaroj. Li dediĉis ĉi tiun juvelŝtonon al ordinaruloj de diversaj nacioj por plifaciligo de interkompreniĝo kaj li rezignis je siaj aütoraj rajtoj.
Dum la totalismo ne estis en nia lando Esperanto perspektiva lingvo. Min ĉagrenas, ke ŝanĝoj en nia patrujo ne donis ĉis nun ŝancon al ĝia plirapida evoluo. Venontjaren, kiam estos 400.datreveno de naskiĝtago de J.A.Komenský, estis planita universala kongreso de esperantistoj. La kongreso en nia lando ne efektiviĝos. Kial? Pri tio demandu prezidanton Havel...esperantistoj rememoros je Komenský en Vieno...ĉu tio ne estas hontindaĵo, sinjoro prezidanto? Francisko Horáček, Brno
La problemo, kiun sinjoro Horáček aludis, ni ( la redakcio - rim.FH ) opinias tiel grava kaj aktuala, ke ni decidis peti esprimon de prezidanto de ĈSFR Václav Havel: Sinjoro prezidanto, ĉu vi opinias, ke ni povus en komunan eüropan domon eniri per komuna lingvo, ekzemple per Esperanto? Ĉu vi povus samtempe respondi al nia leganto, kial la universala kongreso de esperantistoj ne efektiviĝos ĉe ni, en Ĉeĥoslovakio?“ (la fino de la artikolo)
Miaj gekaruloj, kion aldoni? Nur kelkajn vortojn: Bedaürinde, riĉaj kaj potencaj homoj ne volas egalrajtecon por tiuj malriĉaj kaj plimalfortaj. Tial ankaü la katastrofo el 11.9.2001avertas! Ili konsciigus, ke ilia riĉeco kaj potenco estas ne nur la donaco de Dio, sed antaüĉie la granda ekzameno por ili, ĉu tiu ĉi donaco estas meritita aü ne. Ĉu ili sukcese defendas sin? 99% el ili tute ne, ĉar ili estas egoismaj kaj malbonaj! En ĉi tiun mondon ni ĉiuj ja alvenis nudaj kaj nudaj ni ĉiuj foriros! Ni prenos kun ni nur niajn sperto kaj amo kaj antaüĉie niajn malbonajn kaj bonajn pensojn kaj agojn! Ne Dio, sed ni mem decidas ĉiutage pri nia postmorta juĝo!
Estu feliĉaj! Estime
Francisko Horáček, Kachlíkova 6,
635 00 Brno, Ĉeĥa respubliko
-
Published at 13:06
/
0 comments
/
866 visits
-
This post is public
Send a message
Search for members