De 15.9.08 ĝis 22.9.08 mi estis sen mia komputilo. Ĝi sen averto neatendite kolapsis! Mi estiĝis tre malfeliĉa, sed tuj komencis serĉi helpon. La helpon mi trovis ĉe kamarado de mia filo. Inĝeniero Petr Zeman forportis la komputilon por kelkaj longaj tagoj...sed mi ne vane atendis! Mia komputilo jam funkcias, nur kelkajn tagojn mi estis malcerta, ĉar mi ne povis senĉese ion en komputilo trovi...

Hodiaŭ estas denove ĉio en la ordo kaj mi ĉiutage povas viziti miajn amatajn paĝojn de ipernity.com!