XIV. DIVIDAĴO

        ( La gazeto ESPERANTO XVa jaro.No 221 (1) Januaro 1919, la paĝo 7(7))

                                                    .:. NOTOJ .:.

                                   .:. Eltenemo de la virino kaj viro.:.

   Pri la demando, ĉu la virino estas pli kapabla elteni la malfacilaĵojn de la vivo, okupiĝas Sveda ĉiutaga gazeto kaj venas al la konkludo, ke la milito malfermas ĉi-rilate novajn perspektivojn. La leĝoj de kelkaj ŝtatoj akceptas, ke la virino estas malpli forta, ekz. en Anglio. Se do ĉe iu fervoja katastrofo mortas la edzino kaj la edzo, la heredaĵon ricevos la parencoj de l´ viro, ĉar la Angla leĝo eliras de l´vidpunkto, ke la virino, kiel malpli forta, mortis la unua.

   La kuracistoj tamen opinias, ke la virinoj akceptas pli trankvile la ĉagrenigajn komunikojn kaj pli facile elportas la malĝojon ol la viro. Tio ĉi estas atribuata al la cirkonstanco, ke la virino estas elmetata al pli pezaj korpaj suferoj ol la viro. Alia teorio diras,  ke virino povas elporti pli facile la malvarmojn kaj fizikajn mankojn pro la plimulto da grasoj en ŝia korpo. Dum la milito montriĝis, ke la flegistinoj en la tranĉeoj ofte eltenas pli grandajn fizikajn kaj nervajn streĉojn ol la soldatoj. Tutajn monatojn ili travivis en tiu infero kaj aperas pli eltenemaj ol siaj kolegoj viroj: kuracistoj kaj sanigistoj.

   La vivo de la fama aktorino Sara Bernard estas pruvo pri la fenomena virina eltenemo. Je la aĝo de 72 jaroj, al ŝi estis fortranĉita unu kruro, kaj jaron post tio ŝi entreprenis artistan rondvojaĝon en Ameriko.

   Miloj da virinoj laboris en la municiaj fabrikejoj ne nur ĉar mankis viroj, sed ankaŭ ĉar montriĝis, ke la virino povas fari pli da laboro. En Belgio kaj Nord-Francio la virinoj laboras en la minejoj puŝante karbovagonetojn, helpas ĉe la konstruado de domoj suprenlevante brikojn kaj morteron, laboras en brikfabrikejoj, kie ili puŝas terplenajn radportilojn, k.t.p.

   La Amerika kuracisto D-ro Sargent konkludas, ke la virinoj povas esti tiel bonaj soldatoj, kiel la viroj. La virinoj, kiuj partoprenis la nunan militon, ekzemple la virina bataliono de Kerenski, montris la samajn kvalitojn, kiel viroj. Oni ne devas malgraŭ tio forgesi, ke la virinoj ne estas ekzercitaj en milita rilato kiel viroj havantaj jarojn da militservo.

   La historio konas multajn ekzemplojn pri la virina korpa forto. Virinoj de la Germanaj gentoj batalis ŝultro ĉe ŝultro kun siaj edzoj.

   En Japanio, kiel ankaŭ en Ĉinio, la virinoj plenumas ofte la oficon de havenportistoj. En Bulgario dum la milito estas la virinoj, kiuj laboras la teron kaj nutras la patrolandon. En pactempo la rikolto en tutaj distriktoj estas kreata de virinoj, tial ke la viroj somere serĉas gajnlaboron en Rumanio, Rusio, Hungario aŭ Ameriko.

 

   Ĉu temas pri interesa artikoleto el la dua jardeko de la pasinta jarcento? Ĉu io ŝanĝis ĝis hodiaŭ?