Antaŭhieraŭ matene, kiel kutime, mi kaj mia edzino Hana promenis kun nia hunda kamarado Maksmiliano.

  Sur mallarĝa irvojeto post la lastaj dometoj de nia urba kvartalo ni renkontis du maljunulinojn. Mi, ĉar mi havis Esperantan trikotaĵon, salutis ilin per Esperanto " Bonan tagon " kaj mia edzino ĉeĥe " Dobrý den " ( bonan tagon ). Unu el la virinoj ekridis, la dua ne komprenis... La unua diris: " Á  Esperanto, před 30 lety jsem se ho učila! " ( Á Esperanto, antaŭ 30 jaroj mi lernis ĝin! ). Ŝi mallonge enpensiĝis kaj diris belsone Esperante: " Kie estas la tapiŝo? La tapiŝo estas sur la planko." - Ni ĉiuj kune ridis kaj post kelkaj agrablaj frazoj pri beleco de la mateno adiaŭis menciinde la deziron de agrabla tago kaj bona sano...