František Horáček Published on July 13, 08
by František Horáček

František Horáček's blog

Browse posts
EL HISTORIO DE ESPERANTO
Posted on August 15, 08
1 comment (latest 4 days ago)
EL HISTORIO DE LA GAZETO ESPERANTO
Posted on August 14, 08
1 comment (latest 8 days ago)
Agrabla matena promeno.
Posted on August 6, 08
2 comments (latest 3 weeks ago)
Grandan dankon por 10076 vizitoj
Posted on July 31, 08
2 comments (latest 3 weeks ago)
Mi ricevis emajlon...
5 comments (latest 2 weeks ago)
EL HISTORIO DE LA GAZETO ESPERANTO
Posted on July 9, 08
EL HISTORIO DE LA GAZETO ESPERANTO
Posted on July 2nd, 08
La demando pri ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO
Posted on July 2nd, 08
4 comments (latest 8 weeks ago)
EL HISTORIO DE LA GAZETO ESPERANTO
Posted on June 29, 08

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 129 visits

Mi ricevis emajlon...

Sunday July 13, 2008 at 05:10PM

 

   Antaŭ kelkaj semajnoj la gazeto MONATO publicis mian opinion, sinceraniman publikan konfeson...la temo estis tre komplika kaj, kiel montris sin, ankaŭ kaŭzis multajn pasiojn -  la kreiĝo de Israelo antaŭ 60 jaroj...

   Mi ricevis jenan emajlon:

Kara František Horáček,

Vi jhus ricevis mesaghon de la uzanto jshemer de Amikumu.com La mesagho sekvas:

Mi legis kun abomeno vian leteron al Monato, en kiu vi fakte skribas ke la judoj ne devis reveni al Israellando sed krei sian nacian hejmon alioke. (au` eble vi opinias ke ili devis resti en la Diasporo kaj iom post iom asimilig^i, kaj poste tute perdig^i kiel popolo...)

Kie lau` vi ili devis krei sian s^taton? C^u NE EN SIA ANTIKVA HEJMLANDO? C^u apud Brno, ekzemple? Au` eble en Afriko? Kial, diable ne c^i tie? Kial c^eh^oj rajtas log^i en sia malnova patrujo kaj judoj ne rajtas krei sian s^taton sur la historia-religia-hejma lando de Israelo? C^u ni ne meritas nian s^taton judan en nia hejmlando?

C^u ni s^telis de la araboj iun s^taton? Ja ne estis c^i tie (neniam!) palestina s^tato. Estis nur regado de turkoj kaj poste de britoj, kaj la judoj revenis post la pogromoj kaj la Holokausto por renovigi g^uste c^i tie sian patrujon. Sed la Palestinanoj ne konsentis pri tio, malgrau` ke niaj pioniroj konstruis la urbojn kaj vilag^ojn kaj kulturis la terojn NE de la araboj. Nur post la milito de 1948, kiam la araboj atakis milite la judojn, nur tiam ni prenis teritoriojn de ili, dum la milito.

Via frazo furiozigas min. Mi ne povas endormig^i nun pro kolero. Vi estas impertinenta pensante tiel, ne honesta!

Josi

  ...mi povas nur aldoni, ke mi bedaŭras, sed mian opinion ĉi tiu emajlo ne ŝanĝis, ĉar laŭ mia opinio  LA PACO estas la dua la plej granda miraklo de nia mondo. La unua estas LA  VIVO....

                                                                                                   Francisko H.

5 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
Jes la libro de Israela historiisto Illan Pape montris, kaj se oni prenas le penon sin informi pri kio okazas ĉiutage en tiu terpeco nomita de unuj Israelo kaj de aliaj Palestino, oni bone vidas, ke ja la koloniiantaj kolonianismanoj, kiel aliaj antaŭaj koloniadoj. (Sed en la epoko kiam tio ekis, Eŭropanoj taksis koloniadon fare de okcidentanoj (kaj judoj estis okcidentanoj, nur Hitler rifuzis konsideri tiaj!) tute normala kaj bona afero, do ili ne ŝokiĝis, sed nun koloniismo ne plu estas morale akceptata, kaj Israelo estas la lasta koloniisma ŝtato, post la reĝimŝanĝo en SudAfriko; kiam ia Pik Botha Israela ?) kaj aplikis tion, kion oni nomas, depost la Jugoslavaj eventoj "etna purigado" kaj nun etna purigado ne plu permesitas kaj estas rigardita kiel "krimo kontraŭ homaro". kaj senĉese, ĉiutage -legu le la informoj, en la TTT-ejoj kiuj raportas pri kio okazas al palestinanoj - kampoj, domoj, olivarboj, de palestinaj kamparanoj estas ŝtelitaj aŭ ruinitaj de israelanoj, kaj neniam, neniam okazas ia ajn kompenso, nek juĝado de la ŝtelintoj, nek pago de la frakasistoj.
Kiom da palestinaj vilaĝoj iamaj estis detruitaj kaj nun estas sur iliaj ruinoj golfterenoj, informadikaj uzinoj, israelaj loĝaroj, ktp ktp. !
Kaj mi ne parolas pri la teruraĵoj .....
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Roland Platteau edited this comment 6 weeks ago.
César Dorneles says:
'Diru la veron kaj forkuru' - asertas serba proverbo.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro says:
La sama persono ĵus skribis ankaŭ al Monato. La revuo publikigos lian reagon en la venonta numero, sed la teksto estos legebla jam en la blogo de Monato (www.ipernity.com/blog/flandra_esperanto-ligo/home) pli frue. Se vi deziras, vi ankaŭ tie povos reagi.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
František Horáček replies:
Dankon Paŭl por informo!
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Tjeri says:
Schlomo Sand, profesoro en la universitato de Telavivo, ĵus verkis libron: "Kiel oni inventis la judan popolon", en kiu li montras ke ne ekzistas tiel nomata juda popolo. Judoj devenas el homoj loĝantaj ĉie, kie ili konvertiĝis al judismo. Kaj la veraj posteuloj de palestinaj judoj estas modernaj loĝantoj de la Palestino konvertitaj al islamo kaj kristanismo.
Posted 2 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.