Laŭ mia opinio estas necese ĉiutage reveni al nia genia Majstro, al Liaj humanecaj pensoj kaj agoj...

 

                                                   VII. DIVIDAĴO

( La gazeto ESPERANTO XVa jaro.No 228/229 (8/9) Aŭgusto/Septembro 1919, la paĝo 136(12))

 

                                                      Inter ni

                                                     ______

                                                                                           Varsovio, julio 1919

   Jen la malplena brakseĝo en laborĉambro de nia plorata Majstro. Jen lia skribotablo kun lastatempaj notoj, ĵetitaj sur paperon per tremanta mano. Ĉion ame konservas lia fidela vidvino. Ankaŭ ŝi , same kiel la kuŝanta paĝo nefinita, atestas pri tio, kio lin okupis ĝis lasta momento: la interna ideo de Esperantismo.

   En tiu sanktejo vivadis homo pura, homo servema, kiu ĉiutage zorge flegadis okulojn de malriĉaj Hebreoj kaj, post la plenumo de sia devo profesia, revenis al la celo de tuta sia pensado: ke homoj altiĝu super diferencoj naciaj kaj religiaj, ke ĉi tiujn ili ne plu akrigu per blinda netoleremo, sed, ke ili kontraŭe serĉadu zorge ĉion, kio povas unuigi; ke ili ekkomprenu fine ĉiun patriotismon kiel amon je parto el tutmondo, ĉiun religion kiel fidon je parto el plena vero, kaj tial respektu ceterajn krom sia por kunlaboradi sur komuna fundamento homara.

   Sur la muroj jen fotografaĵoj el kongresoj, jen la tuta  Esperanta libraro sur bretoj ĉie plenŝarĝitaj, ĉe fenestro jen la kuracistaj instrumentoj, en ŝranko jen la kajeroj de lingvaj projektoj jam de 1881...ĉio premas la koron per emocio nerezistebla, sed ĉefa sento estas jena: En tiu laborĉambro , el tiuj paperoj kaj memoraĵoj iel regas super ĉio impresanta atmosfero de vera grandeco. Tie vivadis entute granda homo, granda per genio, sed ankaŭ granda morale.

   Tian animon eĉ la morto ne povas mortigi. Ĝian eternan vivadon daŭrigas tiu atmosfero kaj ankaŭ la senmorta inspiro semita en miloj da koroj. Ĉirkaŭ la familia tablo sub sabatvespera lampo jen kuniĝis gefratoj de la Majstro per afabla aranĝo de S-ino Z. laŭ fidela kutimo. Jam kiel knabo li estis por ili, ne nur kara, sed eĉ iel sankta. Neniam en sia vivo li ofendis iun kaj al ĉiuj li estis nur ame servema kaj bona delikate: jen la ĉies atesto, eĉ de polaj servistinoj, ĉar unu malnova nun preĝas sub portreto de D-ro Z. pendigita je l´ muro flanke de la Kristokruco.

   Al sindona gastema vidvino de nia Majstro mi dankas el tuta koro pro tiuj neforgeseblaj impresplenaj tagoj. Al ŝi mi transdiris pli ol unufoje la sentojn de l´ Esperantistaro, samtempe nian doloron, nian simpation kaj ankaŭ nian esperon; sed ĉar nun la poŝto ekfunkcias kun restarigita pola ŝtato, ĉu ne venis la momento por ĉiuj grupoj kaj Esperantistoj al ŝi skribi tian leteron, kian ili ne povis sendi antaŭ du jaroj? 1 

...........                                                                                       Edmond Privat

1 Ŝia adreso estas: Królewska 41, Varsovio

 

....Mi estas malfeliĉa, ĉar ni nun vivas en la mondo, kie regas  mono kaj ... laŭ la solvo de mia lasta krucenigmo: " en tiu ĉi mondo ne serĉu konsciencon..."

                                                                                                 Francisko H.