Mono...ĉu vere decidas pri ĉio? Mi konfesas, ke mi  ne amas kapitalismon pro regado de mono en tiu ĉi maljusta sistemo...nu, mi ĝin ne ŝanĝos, bedaŭrinde...

    ...do, kion diras Edmond Privat  pri mono...                                               

                                                       VI. DIVIDAĴO

               ( La gazeto ESPERANTO  XVa jaro. No 226 (6)  Junio 1919, la paĝo 99 (11) )

                                                      

                                                            Inter ni

                                                            ______

    Ofte ni sopiras pri milionulo el Nord-Ameriko por subteni nian Esperanto-movadon. " Kion ni povus efektivigi se nur monon ni havus"  Jen kutima frazo ĉe niaj grupoj. Prave ni sopiras, sed pli prave ni agus. Trovi milionulon estas eble pli malfacile ol trovi milionon. Kiel faris la registaroj por elspezi nekalkuleblajn sumojn en la milito? Ĉu ili serĉis milionulojn? Kiel sukcesas tutmondaj eklezioj aŭ Savarmeo por pli pacaj celoj? Per ĝeneralaj impostoj kaj ĉies donacetoj aŭ kotizaĵoj ili laboras.

   Tian metodon ni devas uzi pli vaste nun anstataŭ atendadi vane pri revita riĉulo. Stranga fenomeno: la vivado fariĝis pli multekosta ĉiumaniere kaj ĉiuflanke; kun vera malfacileco multaj el ni baraktas por ekzisti kaj tamen neniam mono estis pli donebla; ĉar ĝia valoro malpligrandiĝis, oni kutimas nun elspezi ĝin preskaŭ sen bedaŭro.

   Pri la estonto neniu povas estis certa. Povas okazi, ke novaj revolucioj neniigos per dekretoj ĉiujn enbankaĵojn. Kio estos pli ŝatinda tiam, ĉu perdita kapitalo aŭ bone starigita Esperantista movado?

   Se cent mil amikoj de nia afero nun oferdonus po dek frankoj, jam la revitan milionon ni posedus kun devo ĝin tuj elspezi praktike. Ĉiuj naciaj societoj devus dungi du aŭ tri junulojn pro trakuri la landon, farante kursojn kaj fondante novajn grupojn. Ankaŭ publikan agadon ni devus organizi por krei ĝeneralan opinian movadon kaj influi la novajn oficialajn reprezentantojn de l´ popoloj. Monkolektado prosperus samtempe kun propagandaj vizitoj.

   Nun sonas la horo por pretigi la grandajn antaŭenpuŝojn. Danke ni ricevos ĉi tie la proponojn kaj praktikajn ideojn, kiujn oni bonvolos skribi al ni pri tiu temo. Kiu estas preta helpi?

                                                                                                     Edmond Privat.

 

   Laŭ mia opinio estus tre utila koni nombron da Esperantistoj kaj iliaj favorantoj en la tuta mondo...kial?  Mi admonus ilin al konkreta helpo, ekz. 1% el salajro aŭ pensio...La tutmonda Esperanto-movado certe meritus tion!

                                                                                        Francisko H.