IV. DIVIDAĴO

                  ( La gazeto ESPERANTO XVa jaro. No 224 (4)  Aprilo 1919, la paĝo 59 ( 11 ) )

 

                                                         Inter ni

                                                         ______

   Fama Franca lingvisto Meillet finas sian lastan verkon " Lingvoj en Eŭropo Nova" konkludante, ke nepre ĝeneraliĝos la uzado de internacia lingvo per urĝe necesa decido de la registaroj.  La vivo mem tion postulas.  En rimarkinda ĉapitro li montras, kiel Esperanto fariĝis jam vivanta lingvo per multjara  "funkciado"  kaj pro la prudenta rifuzado je reformoj ĝis oficiala akcepto.

   Sur la kampo de faktoj la scienculo restas scienca, sed pri la estonto li sin demandas  " ĉu la registaroj ne povos utile akcepti ankoraŭ pli perfektan sistemon kiel Idon aŭ eble alian pli bonan."  En liaj revoj malaperas la scienca metodo. Kiu kompetentulo decidos pri perfekteco? Kiom da tempo ni devos atendi ĝis la elektita aŭ eĉ nove verkita sistemo estos sufiĉe elprovita per sperto kaj estos fariĝinta vere vivanta lingvo?

   Kiu laboros por tio? Kiu blovos en ĝin entuziasmon kaj animon? Unu aferon la scienculo ne komprenis, ĉar li tiam forlasis la faktojn por teorio, t. e. la granda diferenco inter lingvo komune farita de kreskanta uzantaro, kiel Esperanto, kaj sistemo entute preparita antaŭe per teoriuloj, kiel Ido.

   Ke jorno signifas tagon kaj esar esti, ne tio faras la vivan valoron de lingvo, sed kontraŭe la fakto, ke la plej granda nombro de la vortoj kaj esprimoj akceptiĝis per ĉiutaga uzado kaj vivbatalo, iom post iom kreante plenan lingvon el modesta bazo donita en " Unua Libro ".

   Ke D-ro Zamenhof intence preferis resti nur iniciatinto anstataŭ kreinto, kiel li mem ofte skribis, tio pruvas kiom pli granda scienculo kaj geniulo li estis ol tiuj, kiuj naive kredas, ke la tuta mondo iam parolos precize tiel, kiel ili mem ordonis en siaj teoriaj verkoj.

   Konata Franca verkisto literatura diris al mi lastan semajnon: " Idon kaj Esperanton mi lernis legi dum la milito. Ambaŭ estas tre facile kompreneblaj, sed en Esperanto mi sentas ion vibrantan, ion vivan, ion allogan al koro kaj spirito, dum Idon mi trovis seka, malvarma kaj enuige seninteresa."

   Tia konfeso montras, ke eĉ al neesperantistoj jam aperas tuj la diferenco. Plej utile estus, ke ni ĉiam insistu sur tiu ĉi punkto kiam ni propagandas. Kiam la registaroj devos alpreni lingvon internacian, ili ne povos riski novan aventuron; ili bezonos atingi rapidan rezultaton, kaj la tuta laborado de l´ Esperantistaro dum tridek jaroj aperos al ili kiel neesperita trezoro tuj ebliganta praktikan uzadon.

   Tiun trezoron ni devas nun valorigi antaŭ la mondo vundita.

                                                                                      Edmond Privat.

 

Mi povas nur aldoni, por ke ni studu pensojn de niaj karaj antaŭuloj...kiel diris al ni ĉiuj nia kara Edmond Privat:

" Tiun trezoron ni devas nun valorigi..."

                                                                               Francisko H.