II. DIVIDAĴO

                (  La gazeto ESPERANTO XVa jaro. No 222(2) Februaro 1919, la paĝo 26 (10) )

 

                                         N o v a j  p e r s p e k t i v o j

                                                          _______

                                                               I.

   La fino de la milito kaj la espereble baldaŭa konkludo de la paco trudas al la Esperantistaro novajn devojn. Dum kvar jaroj, nia plej alta ambicio sin limigis al la konservado de la ekzistantaĵoj kaj al la kontraŭbatalado de la pereigaj efikoj de la milito. Elteni, tia estis nia devizo, kaj neniu povas kontesti, ke tiun limigitan celon ni atingis en kontentiga maniero. Sed de nun aliaj perspektivoj, aliaj taskoj sin prezentas antaŭ niaj okuloj. Al nia agado ni devas difini pli vastajn celojn. Anstataŭ elteni, ni devas progresi, fari nian movadon pli potenca ol ĝi iam estis, konkeri al Esperanto novan publikon - ĉio neebla sen prudenta kaj energia kunstreĉo de ĉiuj fortoj niaj.

   En kiaj kondiĉoj sin prezentas por ni la nova batalado? Se oni konsideras la materian staton de la nuntempa mondo, oni devas konfesi, ke tiuj kondiĉoj ne estas tre favoraj. La milito postlasis teruran heredaĵon. Tre malfacila fariĝis la ekonomia vivo en ĉiuj landoj, en kelkaj regas eĉ malsato kaj premata mizero. Vasta parto de Eŭropo estas agitata per tumultoj, revolucioj, militminacoj. Ĉie la vivbatalo fariĝis pli akra, pli kruda ol iam, kaj por multaj homoj estas tia, ke oni apenaŭ kuraĝas peti, ke parto de ilia malmulta libera tempo estu dediĉata al senprofita idea afero kiel Esperanto.

   Kaj tamen!... El la historio ni scias, ke gravaj ideaj progresoj ofte naskiĝis dum periodoj de malpacoj kaj de materia neprospereco. Malkontenta pri sia sorto kaj laca de la akra batalo por la pano, la homo direktas sian penson pli alten kaj volonte sin okupas pri io, kio forigas lin almenaŭ momente de liaj ĉiutagaj zorgoj. La spiritaj progresoj ŝajnas postuli certan limigon de la materia komforto, en kiu la penso tro ofte fariĝas maldiligenta. El la malfacileco de la ekonomiaj kondiĉoj ni do ne devas konkludi la malfacilecon de nia agado, kiu antaŭ ĉio estas idea, spirita. La mondo nun eknaskas novan ordon, sed ĝia formo klare aperos nur post multaj skuoj kaj disputoj. Ne sole sur la politika kampo prepariĝas gravaj ŝanĝoj, sed ankaŭ en sociala, idea, eduka rilato novaj tendencoj, novaj komprenoj manifestiĝas kaj traboras sian vojon. Estas ĉie intensa serĉado de pli oportunaj vivformoj. Esperanto apartenas al tiuj novaj tendencoj. Ĝi estas unu el tiuj sin reciproke kompletigantaj ideoj, de kies sukceso dependas la starigo de pli harmonia homaro. Ligo de la nacioj, nacia memdestino, sociala demokratio, reformo de l´ edukado, internacia lingvo, jen parencaj movadoj, kiuj pli kaj pli sin trudos al la publika atento, malgraŭ ĉiuj ekonomiaj priokupoj.

   Sed la plej favora grundo restas senprodukta, se la semantoj estas mallertaj aŭ nelaboremaj. La nuntempa movado de la ideoj ŝajnas ja faciligi la klopodojn de la batalantoj por internacia lingvo; tamen la fina sukceso dependas ne sole de tio, sed ankaŭ de ni mem. Al nenio utilus la preteco de la publiko tiom longe kiom la ekzistanta Esperantistaro restus neagema aŭ baraktus en internaj malfacilaĵoj, tiom longe kiom ĝia nedubebla bonvolo kaj fervoro estus sen fikigataj de malbonaj labormetodoj aŭ de neĝustaj tradicioj.

   Estas necese, ke ĉe la sojlo de nova epoko ni ekzamenu, ĉu ni staras sur la ĝusta vojo kaj, se jes, kiel ni devas organizi nian agadon por atingi plej rapide la alcelatan sukceson. Riĉan sperton ni havas el la antaŭmilita agado. Ni sciu ĝin utiligi, evitante ripeti la erarojn, de kiuj ni suferis, kaj penante senĉese plibonigi niajn labormetodojn. Neniu trafe agas, kiu ne klare vidas.

                                                              * * *

   La unua demando, kiu sin prezentas al nia esploremo, koncernas la  lingvon mem. Ĉu la solvo de la internacilingva problemo, por kiu ni batalas, estas bona, praktika, kaj havas ŝancon esti akceptata de la pli vasta publiko? Aŭ ĉu ekzistas alia solvo, kiu permesus al ni pli rapide atingi la venkon?

   Por respondi al tiu demando, oni devas sin liberigi de mallarĝe Esperantista pensmaniero. Fideleco al la Fundamento, amo al nia Majstro, nia kara lingvo, jen estas kortuŝaj formuloj, kiuj havas signifon por la Esperantistoj, sed lasas indiferenta la eksteran konkerotan publikon. Estas nekontesteble, ke la venko ne povas dependi de kelkaj negravaj lingvaj punktoj, ĉar la problemo de lingvo internacia estas pli socia ol lingva, sed oni ne povas nei, ke sistemo okulvideble supera al Esperanto fine sukcesus trabori sian vojon, eĉ se momente estas pli granda forto ĉe nia flanko.

   Multaj estas la sistemoj de lingvo internacia, sed post Volapük, kiu malsukcesis, nur unu estas praktike elprovita kaj diverse uzita dum longa tempo: Esperanto. Flanke de ĝi kaj parte bazata sur ĝi, ekzistas nur unu sistemo sufiĉe ellaborita, sed ĝis nun tre malmulte praktikita: Ido. Por kompari ambaŭ formojn oni devas juĝi, ne laŭ teoriaj gramatikoj, sed laŭ tekstoj kaj laŭ la parola uzado. Pri tiu ĉi lasta, estas malfacile fari komparon, pro bona kaŭzo... Ni nur scias, el multaj kunvenoj kaj kongresoj, ke Esperanto estas facile parolebla kaj tre belsona lingvo, kun propra karaktero. Komparante tekstojn, ne nur supraĵe, sed analize, oni konvinkiĝas, ke Ido ne superas Esperanton laŭ  precizeco, klareco kaj riĉeco. Al latinlingvaj personoj Ido ŝajnas unuavide pli  facila ol Esperanto pro la manko de akuzativa formo kaj precipe pro la granda nombro de latinaj radikvortoj. Ĉar multaj juĝas laŭ unaŭ vido, tio klarigas, kial ekzistas personoj, kiuj opinias Idon pli bona ol Esperanto. Sed tiel multflanka demando ne povas esti solvata per supraĵa rigardado de tekstoj. Oni devas analizi ilin kaj konsideri la diversajn eblajn uzojn de la lingvo. La fundamenta diferenco inter Esperanto kaj Ido konsistas en tio, ke la unua posedas akuzativan formon kaj  akordigas la adjektivon kun la substantivo. Dank´ al tio Esperanto havas pli flekseblan, pli liberan, pli elegantan stilon, kiu adaptiĝas al ĉiuj bezonoj de la penso. En Ido la frazo estas rigida, unutona kaj ofte konfuza, almenaŭ por nelatinidoj. Al tio oni respondas, ke la akuzativo estas malfacila por multaj popoloj. Sed tiu malfacilaĵo estas negranda, kompare kun avantaĝoj, kiujn prezentas tiu formo, permesante liberan vortordon. Plie, kiam Esperanto estos instruata en la lernejoj oni konstatos, ke la ekzisto de l´ akuzativo estas utila el pedagogia vidpunkto, ĉar ĝi  helpas al la infanoj  por la gramatika analizo de ilia propra lingvo.

   Oni eble diros, ke la fleksebleco de la stilo ne estas nepre necesa por multaj tekstoj. Se oni limigas la uzon de la internacia lingvo al komercaj, teknikaj aŭ sciencaj rilatoj, stilaj kvalitoj ne estas necesaj. Ni ne opinias, ke oni povas kaj devas trudi al lingvo internacia limojn al ĝia estonta uzebleco. Tiu lingvo, kiu vivos tiom longe kiom ekzistos homara civilizeco, devas servi por ĉio, do ankaŭ por la literaturo kaj la poezio. Neniu povas nei, ke Esperanto, pro  sia fleksebleco kaj pro sia adaptebleco al la diverspopolaj pensmanieroj, superas Idon en verkoj literaturaj kaj precipe poeziaj. Tiel belaj kaj fidelaj tradukoj de literaturaj ĉefverkoj, kiel  Eneido, Hamleto, Ifigenio, ne povas  ekzisti en Ido, kiu, flanke de nesufiĉe preciza gramatiko, posedas rigidan kaj geometrian derivsistemon, komplikan kaj nenaturan, ne pli logikan ol la Esperanta kaj kontraŭan al la kutimoj de la naciaj lingvoj, el kio rezultas stilo peza, sen iu avantaĝo  rilate la precizecon. Oni sentas, ke la aŭtoroj de Ido ne prilaboris sian lingvon per tekstoj, kiel Zamenhof, sed agis precipe kun izolaj vortoj kaj frazeroj.

   Fine oni devas konstati, ke Ido tro rapide plimultigis la nombron de la radikoj kaj, ilin elektante, sin bazis tro ekskluzive sur la latina pensmaniero. Ĝia vortaro enhavas multe da senutilaj radikoj, kiuj diferencas apenaŭ laŭ nuanceto, kaj ĝi multe malpli ol Esperanto uzas la oportunan kunmetadon de la ekzistantaj elementoj por formi novajn vortojn. Tial oni malpli rapide povas korekte skribi Idon ol Esperanton, precipe se oni ne konas latinidan lingvon.

   Tamen, oni ne opinias, ke ĉiuj novaĵoj enkondukitaj de Ido en la vortaro estas kondamnindaj. Se Ido estas tro riĉa je radikoj, ni laŭsperte konvinkiĝis, ke Esperanto estas iom tro malriĉa. Kiam oni tradukas modernajn tekstojn, precipe kun teknika  karaktero, oni konstatas, ke al Esperanto mankas radikvortoj, ĉar la ekzistantaj kunmetaĵoj ofte ne sufiĉas por precize esprimi ideon. En tiu rilato oni devas progresi kaj por la necesa pliriĉigado de nia vortaro agi kun pli bonaj metodoj ol antaŭe. Ni ekzamenos, kiel oni povas plenumi tiun taskon, ne kaŭzante rompon aŭ malordon.

   Koncerne la lingvan problemon oni do povas diri, ke  Esperanto superas Idon rilate gravaĵojn, kaj Ido Esperanton rilate malgravaĵojn. Tio estas fundamenta  diferenco. La demando pri lingvo internacia ne estas pure lingva, sed socia. Tamen, eĉ se oni konsideras ĝin el ekskluzive lingva vidpunkto, Esperanto post detala komparo ne aperas supera al Ido.

   Restas la demando, ke eble la registaroj ne opinios kiel ni, kaj preferos alian formon ol Esperanton. Al tio ni respondas, ke kiam internacia aŭtoritato, havanta la povon trudi siajn decidojn, akceptos alian lingvan formon, ni volonte aliĝos al ĝi, sed ke ĝis tiam estus tre malsaĝe ŝanĝi la fundamenton de lingvo, kiun la eksperimentado montris taŭga kaj dank´ al kiu miloj da homoj jam povis facile kaj plezure interrilati.

                                                                                       H. Hodler