Estimataj, temas pri interesaĵoj EL LA GAZETO ESPERANTO, kiu aperas ĝis hodiaŭ kaj mi havas la ekzemplerojn el la jaroj 1919 - 1924.

Hodiaŭ mi komencas kun

I. DIVIDAĴO

ALVOKO AL LA ESPERANTISTARO (XVa jaro. No 221 (1) Januaro 1919, la paĝo 10 (10)

Ĝenevo, la 1 januaro 1919.

Esperantistoj!

Fine ĉesis la interpopola batalado, kiu dum pli ol kvar longaj jaroj nedireble suferigis la koron de la Esperantistoj. La hela lumo de la paco ekaperas ĉe la horizonto; nova vivo komenciĝas!

En la daŭro de la lastaj monatoj grandegaj okazintaĵoj plenumiĝis kun fulma rapideco. Malnovaj imperioj forfalis, popoloj emancipiĝis, kadukaj idealoj estis venkataj, ĉio renoviĝas kaj transformiĝas antaŭ niaj okuloj mirigataj. Kia ordo elkreskos el la nun interbatalantaj fortoj, neniu jam povas antaŭdiri kun plena certeco, sed ĉiu ja sentas, ke la estonto apartenas al la ideoj de libereco, de justeco, de interpopola kompreno, kiuj fine traboras la glacian tavolon de la homaj antaŭjuĝoj kaj sin nun nerezisteble trudas al la mondo trompita de la malnoviĝintaj sistemoj de perforto.

Aparte korprema por ni, Esperantistoj, estas la hodiaŭa momento. La triumfo de la demokratiaj ideoj en la mondo kiel ankaŭ la teruraj spertoj de la milito lasas esperi, en proksima tempo, la fondon de tiu Ligo de la Nacioj, kiu estis prirevita de tiom da noblaj pensuloj. Kun entuziasma koro ni ĝin antaŭsalutas, kaj ĉiu el ni laŭ sia povo certe helpos al tio, ke ĝi venku ĉiujn malfacilaĵojn.Tamen, kiu havas kelkan sperton pri la problemoj de la internacia vivo, tiu klare sentas, ke la starigo de daŭra paca ordo dependas ne sole de pli aŭ malpli taŭgaj leĝoj kaj de pli aŭ malpli juste desegnitaj landlimoj, sed antaŭ ĉio de la ebleco de paca kunlaboro inter la popoloj, de ilia reciproka kompreno kaj tolero. Kiel Esperantistoj ni scias, ke el la diversaj rimedoj celantaj la plibonigon de la interpopolaj rilatoj, neniu estas pli efika ol la disvastigo de la nia lingvo, dank´ al kiu falos por ĉiam la miljaraj baroj, kiuj apartigas la diversnaciajn bonvolulojn, kaj plirapidiĝos la progresoj de tuthomara civilizo. Ni konscias, ke nun pli ol iam Esperanto estas necesega al la mondo, kies estontan unuecon ĝi esprimas. Ke aliparte ĝi estas ludonta gravan rolon en la praktikaj internaciaj rilatoj de la ĉiutaga vivo, pri tio ni ne bezonas insisti. Ni do pro multaj kaŭzoj rajtas rigardi al la estonto kun espero kaj kuraĝo.

Tra la tuta mondo oni nun klopodas restarigi tion, kion detruis aŭ difektis la milito. Ankaŭ por ni, Esperantistoj, venis la momento por rekonstrui nian aferon kaj rekomenci nian agadon kun duobligita fervoro. Dum kvar jaroj nia paca laboro estis grave malhelpata. Multaj samideanoj estis vokataj al la batalkampo, en granda nombro de lokoj la Esperantistaj organizaĵoj pereis aŭ nur vivetis, la internaciaj komunikoj estis apenaŭ eblaj. Ke spite tiom da malfavoraj kondiĉoj, nia afero ne mortis, sed, malsimile al preskaŭ ĉiuj aliaj internaciaj movadoj, venke eltenis kontraŭ la krizo, estas brila pruvo pri ĝia vivforto. Fieraj ni povas esti pri tiu rezultato. Ĝi tamen ne trompu nin! De nun ni devas ne nur ekzisti, sed progresi kaj por tio energie streĉi ĉiujn fortojn niajn. Ne facila ja estos la unua postmilita periodo, sed kun obstino kaj pacienco ni venkos la barojn, se ĉiu agas kun tiu sama fajra fervoro, kiu regis ĉe niaj unuaj pioniroj, kaj estas nun nepra kondiĉo de sukceso.

°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°

Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaŭzitaj de la milito, daŭrigis funkcii la Centra Oficejo de UEA, sola internacia centro de Esperantismo, kaj regule aperis la gazeto "Esperanto". Tiuj rezultatoj estis eblaj nur dank´al gravaj oferoj de laboro kaj mono, kaj dank´al la subteno de kelkaj centoj da fidelaj samideanoj. Pruvinte sian vivpovon dum la pasintaj malfacilaj jaroj, UEA rajtas esperi, ke la Esperantistaro konfidos al ĝi por la ĝustatempa prizorgado de la komunaj taskoj kaj por la rekonstruado de la internaciaj aranĝoj.

La cirkonstancoj ne estas ankoraŭ tiaj, ke detala laborprogramo povas esti starigita. Sed la Centra Oficejo de UEA diligente studas la diversajn postmilitajn problemojn, kaj siatempe konigos siajn intencojn kaj planojn. Dezirante labori en plena interkonsento kun la naciaj Esperantistaj societoj kaj informiĝi pri iliaj opinioj kaj deziroj koncerne la estontajn taskojn, ĝi aranĝis ĉe tiuj organizaĵoj enketon, kiu helpos al la starigo de komuna laborplano konforma al la nuntempaj bezonoj. Tuj kiam la militpartoprenintoj estos revenintaj hejmen, ĝi reorganizos la servojn de la Asocio, sin adaptante al la ekzistantaj eblaĵoj, kaj klopodos elekti delegitojn en kiel eble plej multaj lokoj. Kiam tiu reorganizo estos sufiĉe progresinta, ĝi ree eldonos la Jarlibron, kiu antaŭe tiom helpis al la uzado de Esperanto, kaj alpaŝos al aliaj ĝeneralaj propagandaj kaj praktikaj laboroj nun pristudataj.

Certe neniam mankos la plenumotaj taskoj. Sed ni rememoru, ke la plej belaj projektoj kaj la plej sagacaj iniciatoj estas vanaj, se ĉiuj Esperantistoj ne kunlaboras al ilia realigo kun fervoro kaj seriozeco. Ne sole la gvidantoj de la movado devas agi, sed ĉiu, eĉ la plej humila samideano, povas helpi al la komuna sukceso, aktive interesiĝante al la vivo de nia afero, aliĝante al UEA kaj al la lokaj kaj naciaj organizaĵoj, disvastigante Esperanton en sia rondo. Precipe urĝaj estas la varbado de novaj Esperantistoj kaj, en ĉiu loko, la reorganizado de la Esperantista grupo, kiu estas la necesa fundamento por efika komuna agado. La milito ne malgrandigis la sukcesŝancojn de Esperanto, sed kontraŭe, pro la kreskanta interesiĝo al internaciaj problemoj, kiu de ĝi rezultis, ĝi igis nian taskon pli facila kaj nian penadon pli favore atentata. Ni do sciu profiti la novajn cirkostancojn, kaj sentime iru antaŭen.

La batalo, kiun ni rekomencas, kondukos al la sukceso nur se ni ĉiuj laboras en plena unueco kaj konkordo.

Por kunligi la individuajn klopodojn kaj direkti ilin al trafa agado, ekzistas diversaj Esperantistaj organizaĵoj, lokaj, naciaj, internaciaj.Oni energie subtenu, morale kaj materie, tiujn, kies vivkapablecon kaj utilecon montris kelkjara sperto, sed oni nepre evitu senprudente krei aŭ restarigi entreprenojn, kiuj ne respondus al ĝenerale sentata bezono kaj ne havus sufiĉajn vivrimedojn. Nia antaŭmilita agado ofte estis malfaciligita de disputoj pri organizaj demandoj, kiuj devenis de tio, ke oni estis senpripense farinta tro komplikajn aŭ nenecesajn aranĝojn. Tiaj eraroj ne estu ripetataj. Nia organizo devas esti simpla. Ĉio necesa en tiu rilato jam ekzistas; sufiĉas ĝin plibonigi kaj harmonie kunordigi.

En la komenco de tiu nova periodo, estas ankaŭ necese, ke estu flanken metataj ĉiuj personaj demandoj kaj disputoj. Kiel diris nia karmemora Majstro en sia lasta kongresparolado: " Per unueco ni pli aŭ malpli frue certe venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune." For la senutilaj personaj disputoj! For intrigemo kaj klaĉemo! La nova tempo postulas antaŭ ĉio seriozajn laboremulojn, bonajn konstruantojn, sindonemajn pionirojn.

Pretigu vin al la laboro, karaj samideanoj, kaj kuraĝe antaŭen, por la baldaŭa triumfo de nia kara lingvo kaj la starigo de pli bona homaro. Vivu Esperanto!

En la nomo de UEA,

La Direktoro: La Vicderektoro:

H. Hodler. Ed. Stettler.