Mi naskiĝis en la urbo Tachov je la komenco de la kvindekaj jaroj dum la pasinta jarcento.

Temis pri malfacilaj jaroj. Mia kristana familio havis problemojn kun reganta reĝimo...per ĉikano mi estis devigita en la jaro 1973 post du jaroj foriri el armea altlernejo. Kvin jarojn mi laboris kiel ŝoforo en meblovendejo. En la jaro 1979 mi estiĝis gardisto en la fama moravia malliberejo Mírov. En la jaro 1980 mi foriris en novan malliberejon Kuřim ĉe Brno kaj post 9 monatoj mia familio ricevis loĝejon en Brno-Bystrc, kie ni loĝas ĝis nun. Mian laboron de pedagogo mi finis en la jaro 1995 re post ĉikano de miaj superranguloj...

 

  Esperanto estas mia granda amo jam de la jaro 1981. En mia biblioteko mi havas ĉirkaü 550 librojn en Esperanto! Mi paŝas en mia vivo kun Esperanto pli ol 25 jarojn. Multajn geamikojn mi akiris, multajn el ili mi antaŭĉie en la jaroj 1984-88 dum la studado de la policea altlernejo en Prago, bedaürinde, perdis. Dum totalismo, en la jaro 1984, mi  korespondis kun ĉirkaü 50 geamikoj en la tuta mondo. Mi laboris en ŝtataj servoj – en malliberejo kiel edukisto. Mi iris studi altlernejon en Pragon. Antaü foriro en Pragon mi devis nuligi tutan mian korespondadon ( mi ne povis al miaj geamikoj skribi kial mi finas mian korespondadon) ĉar je la altlernejo de ministrejo de internaj aferoj mi estis konatigita kun ŝtata sekreto…mia korespondado estiĝis danĝera por socialisma ŝtato! Post ŝtatrenverso en la jaro 1989 ( ne temis pri revolucio – tio estis granda trompo je milionoj ordinaruloj en Ĉeĥoslovakio, kiuj ne volis revenon al kapitalismo. Mi memoras kiam Václav Havel en la jaro 1990 mokis al homoj, kiuj timis de senlaboreco – nun estas en Ĉeĥio ĉirkaü 500000 senlaboruloj !) mi provis renovigi mian korespondadon – malsukcese...

 

  Vivi en nia lando dum totalismo (en la jaroj 1948-1989) estis malfacila, la homoj havis certecon de laboro – male ĉiu devis labori. Kiu ne laboris, tiu iris en malliberejon. Kiu laboris kaj neestis kontraŭ estroj de la ŝtato, tiu havis bonan vivnivelon. Kompreneble, kiu havis problemojn kun reprezentantoj de komunisma reĝimo, tiu ne estis kontenta kaj volis ŝanĝon. Ĝenerale pli multo da homoj estis malkontenta kaj volis ŝanĝon - pli  da libereco (libera veturado eksterlanden, libera irado en preĝejojn), sed ne volis revenon al kapitalismo. La rezulto de ŝanĝo en novembro 1989 estas malgajiga: unuopuloj proprigis al si grandan havaĵon, kiun kreis miloj da homoj dum longaj tempoj. Novaj kapitalistoj estiĝas pli riĉaj kaj plimulto, do milionoj da ordinaruloj estiĝas pli malriĉaj! La kapitalismo en nia lando estas malbona ŝtata reĝimo! Sufiĉas pri tia malbona afero!

 

           Ion pri mia familio: Mia edzino Hana havas 57 jarojn kaj  estas hejme, ĉar ŝi estas pensiulino. Ni havas du posteŭlojn: Hanka havas 31 jarojn kaj laboris kiel fizikaterapeŭto.En la jaro 2006 ŝi naskis du filinojn, kiuj nomiĝas Monika kaj Veronika. Nia filo Jan havas 27 jarojn kaj estas entreprenisto. Ankaŭ ni havas la hundan kamaradon: melhundon MAKSMILIANO.