Kiu estas kulpulo? Laŭ mia opinio ĉefe Usono, kiu ŝirmas Israelon!
http://video.google.com/videoplay?docid=2813754003794505399
Mi devas ripeti mian opinion, ke naskiĝo de Israelo, kiel la ŝtato de judoj, estis en regiono de Palestino tre malfeliĉa...Jam 14 tagoj post kreiĝo de Israelo oni ĉi tie batalis...kaj tiu ĉi batalo neniam finos!
Laŭ mia opinio israelidoj devus enpensiĝi pri sia agado...kiu ŝtele ( kun konsento de mondaj grandpotencoj ) alproprigis teritorion? Ĉu Israelo aŭ Palestino?
Tial maljuste Usono ŝirmas Israelon!
Francisko
Send a message
Search for members
Roland Platteau says:
Israelo estas la lasta kolonia lando de Okcidento. Sed dum la aliajn delonge la mondo ne plu aprobas, tiu-ĉi sukcesis kaŝi sian koloniisman naturon dum jardekoj, kaj artifike transformis en la okuloj de publikopinio la subpremantojn en "viktimoj" kaj inverse.
František Horáčekpro replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Tiuj du popoloj "bezonas" trovi al si malamikojn.
Mi ja scias, ke la Judoj suferis pri abomenaj malbonoj, sed tio ne rajtigas Israelo malbone agi kontraŭ alia popolo.
Jacek says:
En la hodiaŭa mondo grandaj potenc-landoj agas fie, ĉar ili tute ne zorgas pri la opinio de siaj civitanoj. Ni ne konstruos pli homan, pli justan mondon, se ni timos kaj evitos kritiki la malbonaĵon, se ni penos ignori la militemon , falson kaj agresemon de diversaj landoj kaj homgrupoj. Ĉiu honeste kaj racie pensanta homo scipovas formi al si opinion, kiu estas agresanto, kaj kiu estas viktimo en milita konflikto. Estas tamen kelkaj homoj kiuj diras, same kiel prokuroro Pilato: "kio estas la vero?"- ĉar restas pli facile lasi ĉi-tiujn aferojn flanke. Do, ni devas laŭte kaj klare diri al hodiaŭaj Pilatoj: En Palestino fi-aganto estas evidente la ŝtato Israel. Militeksplodon en Irako kaj Afganistano kulpas Usono. La despota reĝimo en Rusio praktikas hom-buĉadon de Ĉeĉenoj en Kaŭkazo. Ĉinio subigas la popolon de Tibeto. Tiu-ĉi listo fariĝas pli kaj pli longa... Se ni, homoj de bona volo, konsentos al tia agado de registaroj-tiam niaj filoj kaj nepoj rajtos nin riproĉi kaj kondamni.
František Horáčekpro says:
Informa fonto: eo.mondediplo.com/article1463.html