František Horáček Published on January 8, 2009
by František Horáčekpro

František Horáček's blog

Browse posts
25 000 estas belega kvanto!
Posted on March 2nd, 2009
2 comments (latest 9 months ago)
Kion koro sentas, lango prezentas...
Posted on February 27, 2009
6 comments (latest 9 months ago)
Al ipernitianoj...
Posted on February 3rd, 2009
GAZA estas malbona konscienco de nia maljusta mondo, ĉefe de Usono.
Posted on January 10, 2009
6 comments (latest 9 months ago)
Paco
2 comments (latest 10 months ago)
Fragmentoj el novaj propagandiloj de elingvo.eu ....vidu retan adreson!
Posted on January 5, 2009
Petema artikolo
Posted on January 4, 2009
2 comments (latest 11 months ago)
Hodiaŭa festotago de Ĉeĥa respubliko.
Posted on January 1st, 2009
4 comments (latest 11 months ago)
Grandan dankon por viaj 20000 vizitoj!
Posted on December 19, 2008
2 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 221 times

Paco

Thursday January 8, 2009 at 08:49AM



Paco laŭ PIV estas:

1. " Stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia."

Ekzemploj:

Zamenhof: " Se vi volas pacon, preparu pacon."

Hebrea Biblio ( Malnova Testamento ): " Mi donos pacon al via lando. "



2. " Stato de anaro ( nacio,gento, familio, societo kaj simile), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento."

Ekzemploj:

Zamenhof: " Iru en paco!"

Hebrea Biblio ( Malnova Testamento ): " Paco estu inter viaj muroj! "

3. " Stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj kaj simile. "

Ekzemploj

Zamenhof: " Kiam la paco de la dormo kuŝis super la denove feliĉa domo."

Hebrea Biblio ( Malnova Testamento ): " Miaj instruoj (...) akirigos al vi jarojn de vivo kaj paco. "



Estimataj, kial mi skribas pri PACO ? Ĉar laŭ mia opinio PACO estas fundamenta bezono kaj postulo de ordinarulo. Kiu mortas nun en Gaza, Irako, Afganio kaj en pluaj landoj? Ordinaruloj, virinoj kaj infanoj! Kial ili mortas? Ĉu ili ne havas rajton vivi en Paco kiel ni en Eŭropo? Mi tute ne komprenas, kial mortigas homoj, kiuj kredas je iu Dio, ĉu ili ne timas punon?

Tial ni estiĝu pacbatalantoj! Ni batalu ĉiutage per ĉiuj rimedoj por la paco kie ajn en nia belega mondo! Ankaŭ ni ĉiutage preĝu por la PACO...mi petas! Dankon!

Francisko



2 Comments / add your comment?

Zefirina says:
Al mi ĉiam ŝajnas stranga esprimo "BATALI POR PACO". Eble ni ne havas Pacon, ke ni batalas. Kia paco dum bataloj?
Posted 10 months ago. ( permalink )
František Horáčekpro says:
...bedaŭrinde nia mondo nek vivas, nek vivis en la paco...nur kiam ĉiu homo havos la pacon en sia koro, tiam nia mondo vivos en la paco...el tio fluas, ke neniam...
Posted 10 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...