Ofte mi cerbumas pri lingvaj demandoj ĝenerale kaj pri situacio en Eŭropa Unio speciale. Mi devas sincere konfesi, ke mi tre tre malofte konsentas kun opinioj de la prezidento de Ĉeĥa respubliko Václav Klaus. Sed li vere pravis, kiam diris, ke la eŭropa lingvo estas Esperanto. Kun la diferenco, ke ĝi ne estas morta. Mi aldonas, ne kiel aŭguristo, sed kiel ordinarulo, ke sukcesa ordinara ĉiutaga vivo en la granda eŭropa spaco bezonas unu komunan fundamentan kaj facilan lingvon - Esperanton. Estas tute logika bezono, por ke jam nuntempaj infanoj de ĉiuj ŝtatoj en EU la plej baldaŭ komuniku per unu justa kaj facila komuna lingvo! Temas ne nur pri sukcesa estonteco de EU, ili fakte estas la estonteco de ni ĉiuj!

La nuna lingva situacio en Eŭropa unio estas unuvorte neakceptebla, el rigardo de civitano de malgranda eŭropa lando tute averia. Multlingveco ne funkcias! Nuntempaj dudek du oficialaj lingvoj aspektas kiel la rezulto de malsana cerbo...ne nur el ekonomiaj kialoj. Kaj la nombro de la oficialaj lingvoj plialtigos...La fortaj lingvoj, antaŭĉie la angla lingvo fakte subpremas kaj atencas restantajn lingvojn...kaj politikistoj tion ne volas vidi kaj silentas! Ili majstras la anglan kaj estas kontentaj!...Sed tio devas urĝe fini! Kreskas nombro de diversaj problemoj en la tuta mondo. Ĉu ni en Eŭropo bezonas ankoraŭ krom tio venontajn homajn maltrankvilojn el lingvaj kialoj? Mi esperas, ke eŭropaj politikistoj estos saĝaj kaj aŭskultos pravajn postulojn de la homoj!