" ČASOPIS ČESKÝCH ESPERANTISTŮ "

OFICIALA ORGANO DE BOHEMAJ ESPERANTISTOJ KAJ DE CENTRA ASOCIO

BOHEMA UNIO ESPERANTISTA ( B. U. E. )

III. 1909,

II. DIVIDAĴO - p. 22



Originale verkita de Josef Hofmann:



L A K I S O .

Kiso estas infano de poezio. Ĝi estas multekolora papilieto, suĉanta el kaliketo de rozaj lipoj dolĉan sukon, delikata florpolvo inspirita per suno de l´ amo sur virgajn lipojn, ĝi estas ambrozio, kiun donas trinki dioj olimpiaj al du teraj animoj. La kiso estas steleto, kiun anĝelo de amo post la mondkreo forŝtelis el ĉielo kaj alportis al geamantoj, kiam li ne povis plu rigardi tion, kiel ili pro sopiro je nekonata feliĉo pereas. Amo sen kisoj estas ĉielo sen steloj.

La kiso estas perlo, kiun geamantoj sur siaj lipoj serĉas, ĝi estas silenta preĝo de du koroj kaj ĵura signo de fidela amo. Ĝi estas simbolo de vivo, sen kisoj estus la vivo kiel morto, la mondo kiel dezerto.

Koncerne filozofian vidpunkton estas la kiso unuiĝo de idealismo kun materialismo, unuiĝo de agrablo kun belo. La kiso kreas supron de elsonĝita feliĉeco kunigante per helpo de lipoj la sentojn de du sin amantaj koroj. Ĝi estas muta esprimo de koro kaj elokventa pruvo de amo. La kiso kreas harmonion de du animoj, kvankam ĝi estas nur momenta kontentigo de malsatigita sopiro je volupto. En gramatiko de l´ amo ĝi estas " epithéton ornans " kaj geamantoj nomas ĝin ĉielŝlosilo, tial eble, ĉar ĝi fermas la buŝon. La kiso estas frukto de arbo de bono kaj malbono, ĉar geamantoj fermas dum kisado siajn okulojn, tre bone sciante, ke ili pekas. Plene reprezentas la kiso bildon de vaneco.

Je vidpunkto de fiziko oni povas ĝin enmeti en fakon de elektro produktata per kontakto, ĉar la kiso sekvas teoremon, ke du diversspecaj elektroj reciproke sin altiras kaj tuj ree forpelas.Tial knaboj ŝatas plej multe kisi knabinojn. Kiel renkontiĝo de du diversspecaj elektroj estas akompanata de krakado, tiel ankaŭ duobla altiriĝo de lipoj estas sekvata, ekzemple en trankvilaj someraj vesperoj, de laŭte aŭdebla ŝmaco. Sed tre ofte okazas, ke la geamantoj sin kisas trans horizonto sen ĉiu ŝmacado kaj tiun malbruan egaliĝon de animelektroj oni nomas " ĉirkaŭprenado ", en naturfiziko oni diras " fulmado ". En somero troviĝas en aero plej multe da elektro, ĉe la geamantoj plej multe da kisoj. Kiso ekfajrigas, elektra fajrero ekbruligas; tiu ĉi havas acidan guston, sed la alia dolĉan. Ke lipoj apartenas en vicon de bonaj kondukiloj de elektro, tion scias plej bone la geamantoj. Elektro kaj kiso estis konataj jam antaŭ Kristo.

La kiso estas vicigata en fakon de supera matematiko, ĉar la geamantoj kalkulas kisojn nur po centoj kaj miloj, kiel tion multaj naciaj kantoj atestas. Geamantoj multobligas pli volonte kisojn ol dividas, adicias ol substrahas, sed plej avide ili kombinas progresajn vicojn aritmetikajn kaj estas tro feliĉaj, se al ili dum kalkulado rezultas nombro senfina. Kiso estas matematika versimileco, kiu post multaj malsukcesaj provoj povas finiĝi per atingota edzeco. Je geometria vidpunkto estas la kiso tangento kondukita al rando de lipoj, kies direkton scias la geamantoj tro bone mezuri. Ĉe geamantoj " par distance " oni nomas tion linio neatingebla. Monon kaj kisojn oni pruntas je persona kredito kaj pagas poste kun rentumo, sed tiudiference, ke oni donas la monon antaŭ atestantoj, la kisojn nur " inter kvar okuloj ". Per mono kaj ankaŭ per la kisoj oni povas procentegi.

Rilate muzikon estas la kiso la ĉefa, fundamenta akordo de ĉiu amo, ĉar ĝi parolas el koro en koron kaj estas kiel la muziko - internacia. Geamantoj komponas el kisoj tutajn muzikajn propoziciojn, kiuj havas grandan riĉecon je varioj, komenciĝas kutime " andante " kaj finiĝas " con amore furiozo ". Iliaj komponaĵoj estas ĉiuj en " moll " kaj malofte ni trovas iajn paŭzojn. Antaŭ publiko prenas geamantoj " pianissimo ", se ili estas solaj " fortissimo ". Je fino de neniu komponaĵo devas manki rimarko : " repetatur ". La kisaj melodioj estas tute nur lirikaj.



Kia belegaĵo! Mi demetas la ĉapelon antaŭ esprimado de s-ro Hofmann.

Francisko