" ČASOPIS ČESKÝCH ESPERANTISTŮ "

OFICIALA ORGANO DE BOHEMAJ ESPERANTISTOJ KAJ DE CENTRA ASOCIO

BOHEMA UNIO ESPERANTISTA ( B. U. E. )

II. 1908,

X. DIVIDAĴO - p. 129



INFORMOJ PRI BOHEMA NACIO. KIEL JUĜAS FRANCA ESPERANTISTO PRI BOHEMOJ.

...post la kongreso Esperantistoj disveturis, unuj por sekvi siajn aferojn, aliaj por viziti kelkajn regionojn de Germanujo kaj de najbaraj landoj. Kelkaj vizitis la somerlokon " Weisser Hirsch " apud Dresden; tien iris tiuj, kiuj amas la ripozon. Tie formiĝis por kelkaj semajnoj esperantista vilaĝo diversnaciana organizita de la kongresa komitato same kiel speciala ekskurso Berlin´on. Mi turniĝis kun aro da amikoj en urbon Praha; kuniĝante kun aliaj similaj grupoj, ni baldaŭ estis preskaŭ cento da Francoj, Angloj, Skotoj, Rusoj, Hispanoj, k.t.p.

Kial Prahan kaj ne Berlinon? Pro multaj kaŭzoj, el kiuj unu estas la jena: Mi estis varme invitita de bohemaj kolegoj, al kiuj mi sentis profundan simpation jam de unua tempo de korespondado. Ili forlogis min de " Weisser Hirsch " ; mi ne bedaŭras tion kaj same ankaŭ miaj akompanintoj. Ili akceptu esprimon de nia dankemo por la dutaga peno kaj por la plezuro, kiun ili preparis al ni.

La Francoj devas plenumi specialan devon rilate la Bohemojn, devon, kiu koncernas unuavice la edukistojn de junularo. Mi mem decidiĝis, fari tiel pro vereco, justeco kaj ĝentileco. Ni, Francoj, donas al vorto " Bohémien " falsan signifon; per tiu ĉi vorto ni aludas la vagantajn familiojn, kiuj vivas en loĝejaj veturiloj, ŝtelas la infanojn (?), rabas en niaj vilaĝoj kaj urbetoj.

Mi memoriĝas ankoraŭ la teruron, instigatan de miaj gepatroj per " B o h é m i e n s " , kiam mi estis infano kvin aŭ dekjara. Iom da ĝi restas kaj tiun ĉi maljustecon forigos nek historio, nek geografio, eĉ ne mia legaĵo. Mi estas forte konvinkita, ke multaj infanoj prezentas al si ankoraŭ nun, ke Bohemujo estas lando de popolo malriĉa, malpura, malklera kaj preskaŭ senhejma. Kial? Ĉar ni kutime sub nomo " Bohémiens " komprenas ciganojn, muzikistojn, urs-gvidistojn, kaldronistojn. Ĝi estas granda eraro.

La vagonaro portis nin tra kamparoj, preterkurante la konstruaĵojn, kie ni vidis fortajn mastrinoj ĉirkaŭitajn de belaj infanoj, kiuj nin salutis per siaetoj. La kortoj de dometoj estas puraj, ĉiam ombrumitaj de arboj, kies fruktoŝarĝitaj branĉoj tuŝas preskaŭ la teron.

Same la ĉefurbo de Bohemujo faris je ni favoran impreson; ĝi estas granda urbo, pura, havanta 550.000 da loĝantoj. La virinoj estas belaj kiel sur bildoj de Rubens; la viroj ĝentilaj, senartifikaj. Multaj magazenoj, unuklasaj hoteloj, interesaj monumentoj, ravigaj panoramoj kaj okaze belega ekspozicio organizita de komerco kaj industria ĉambro en Praha.

La esperantista grupo estis tre afable akceptita de unu membro de ĝia komitato; kun tiu ĉi sinjoro ĝi estis ankaŭ fotografita antaŭ la ĉefa palaco.

Mi ne priskribos la ekspozicion. Metalurgio, industrio de vitro, meblaro, grafiko k.t.p. elmontras tie riĉecojn intelektan kaj artan.

Tio, kion mi vidis plej kurioza ne estis okulfrapanta, sed kortuŝanta. Ĝi estas vitra kubo je randoj da 80 centimetroj, en kiu estas kolone ordigitaj bronzaj moneroj 2-heleraj. Flanke en vitra kesteto multe da diversvaloraj monpecoj. Ĉiumomente viroj, virinoj kaj infanoj metadis senadmone en la kesteton monoferojn. Kion tio signifas? Mi demandis kolegon, kiu min akompanis. Ĝi rilatas bohemajn lernejojn; kaj li klarigis al mi, ke la registaro aŭstria, de kiu Bohemujo dependas, volonte germanigus tiun ĉi landon. Ĝi malavare subtenas lernejojn german-lingvajn, Bohemoj devas la siajn konstrui parte per propra mono.

Ili mem salajras edukistojn volante progresigi la lingvon kaj spiriton naciajn. Mi ne povis ne meti ankaŭ en la keston mian obolon.

Prague, kiom mi preferus skribi Praha, kiel niaj amikoj bohemaj, estas plena de kuriozaĵoj kaj historiaj memoraĵoj. La nomado mem de ĉiuj estus tre longa. La plej interesaj objektoj estis al ni montritaj, klarigitaj, - en la klarigoj kaj rimarkoj vibris patriotismo, amo de la raso, bedaŭro je perdita aŭtonomio, deziro je sendependeco kaj ankaŭ la malfido je potenca najbaro, amo de libereco, admiro de francaj moroj kaj spirito.

Longe mi ne forgesos la astronomian horloĝon, la magistratan domon, ponton de Karolo IV., ĝian turon, la katedralon, reĝan kastelon kun ĉambro de elfenestrigo, kie ekĝermis la 30-jara batalo.

Ni vizitis ankaŭ la antikvan hebrean tombejon, eŭropan kuriozaĵon. Ĝi entenas 28.000 tombŝtonojn, senregule grupigitajn, duone enteriĝintajn. Najbare staras malnova sinagogo. Mi volonte estus deĉifrinta tiujn ĉi misterajn surskribojn. Tiuj de gloraj personoj ne interesis min plej multe; mi estus volinta legi en la malnova tombejo epitafojn de simplaj mortuloj, kiaj ni estas.

Ĉu oni tiame gravuris en la ŝtonojn, kiel oni ĝin faras hodiaŭ - la sanktajn naivaĵojn: " Li estis bona patro " ," ĉi tie kuŝas bona patrino kaj edzino " ; ĉiu scias ja, ke en la tombejoj oni trovas la plej belajn mastrumejojn, la plej bonajn amikojn kaj perfektajn oficistojn. Jen estas flankaĵoj de granda afero kaj mi ne povis ilin malkovri. Ĝi estis lingvo hebrea.

Mi vidis multe da aliaj objektoj kuriozaj kaj instruigaj, sed estas jam bezone limiĝi. Industriistoj, komercistoj, artistoj, profesoroj, turistoj kaj vi, junaj geedzoj, vi povas fari agrablan kaj utilan vojaĝon en Bohemujon kaj en ĝian ĉefurbon Praha, vi revenos de tie pli bone instruitaj kaj entuziasmigitaj. Havante liberan elekton, vi sentos vin en atmosfero, kie vibras grandaj rememoroj kaj belaj aspiroj. Vi povos konstati verecon de teksto, kiun mi ĉerpas el " E s p e r a n t a G v i d l i b r o " por vizitantoj de Praha: " Danke la eĥon de libereco blovita de franca revolucio en tutan absolutistan Eŭropon, Bohemujo releviĝis per mistera forto el sia longa rigidiĝo kaj nacia senkonscio kaj ĉerpante el pasintaĵo la bezonan forton por vekiĝo, ĝi laboras de tiam energie kaj senhalte pri la regeneracio de bohema gento per kulto de sia lingvo, siaj tradicoj, siaj artoj, sia literaturo " .

M. Durieŭ, directeur de l´ école Montesquieu, Lille

Tradukita el " Le Progrés du Nord " .






Tre utila kaj belega legaĵo el la jaro 1908, ĉu ne?

Francisko