" ČASOPIS ČESKÝCH ESPERANTISTŮ "

OFICIALA ORGANO DE BOHEMAJ ESPERANTISTOJ KAJ DE CENTRA ASOCIO

BOHEMA UNIO ESPERANTISTA ( B. U. E. )

II. 1908,

VIII. DIVIDAĴO - p. 101 - 102



Eltiraĵo el parolado de L.L.Zamenhof post la malfermo de la 4 - a Kongreso en Dresdeno:

Esprimante dankon al reĝo Frederiko Aŭgusto, al ministroj kaj landoj, kiuj sendis oficialajn delegitojn, al alilandaj konsuloj dresdenaj kaj al urbestro, fine al Kvaro por la Kvara, la Majstro atentigas, ke nunjare la unuan fojon aperas nia kongreso sub la oficiala sankcio de regnestro kaj registaro. Li memorigas, ke Germanujo danke meriton de pastro Schleyer estas lulilo de la ideo de lingvo internacia kaj ke en tiu ĉi lando ankaŭ Esperanto trovis siajn unuajn plej gravajn batalantojn Einstein kaj Trompeter. Transirante al okazintaĵoj de lasta jaro, kiuj maltrankviligis por iom da tempo la mondon esperantistan, li plezure konstatas, ke malgraŭ la kaŝite preparitaj kaj rapide plenumitaj atakoj, kiuj ne donis al niaj soldatoj la povon dece orientiĝi kaj interkomunikiĝi, ĉiu el ili sur sia aparta loko staris forte kontraŭ ĉiuj forlogoj, kaj nur tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj. La danĝero pasis, sed tamen ne estas senutile diri kelkajn vortojn pri tiu temo, kiu instruas nin por la tempo venonta. Tuŝante la unuan aperon de Esperanto, kiam ĉiu malgranda bloveto povis mortigi la tutan aferon, rememorigas dr. Zamenhof decidon de Amerika Filozofia societo, kiu antaŭ dudek jaroj volis preni la demandon en siajn manojn. Sed feliĉe - la entrepreno de tiu ĉi societo ne sukcesis: tio estis garantio por plua vivado de lingvo internacia, ĉar, kiel lasta tempo al ni montris, la t e o r i i s t o j enterigus ĝin por ĉiam aŭ almenaŭ por tre longa tempo. Niaj pioniroj laboris, fidante sian propran forton kaj konstantecon, ili konvinkiĝadis ĉiam pli kaj pli multe, ke la mondo venos al ni nur tiam, kiam ĝi vidos en ni potencon kaj firmecon. Sed ankaŭ al tiu ĉi decido ili venis nur post pli longa tempo. Multaj, vidante en la unua tempo, ke nia afero progresadas tre malrapide kaj malfacile, pensis, ke la lingvo mem ne estas sufiĉe taŭga solvilo de la demando de lingvo internacia. Venis nelongedaŭra periodo de postulado de reformoj. Baldaŭ oni konvinkiĝis, ke per reformado oni nur perdos ĉion ĝis nun akiritan kaj gajnos absolute nenion, ĉar interkonsento pri esenco de la reformoj estis neebla. De la momento, kiam niaj batalantoj plene forlasis ideon pri iaj reformoj, faris nia afero grandan marŝon antaŭen. Nun ni atingis tian potencon, pri kiu multaj el ni antaŭ dek jaroj ne kuraĝis eĉ revi, kaj se ni marŝos en tia sama harmonio kiel ĝis nun, nenia forto en la mondo povas haltigi nian iradon kaj ni plene atingos nian celon; nia literaturo kreskas tiel senhalte kaj rapide, ke multaj malgrandaj nacioj jam nun povas nin envii. Dum ankoraŭ ne longe oni tute silentis pri ni kaj poste oni nin mokis, nun oni jam ĉie nin respektas kiel grandegan potencon. Nia lingvo mem konstante riĉiĝas kaj elastiĝas, restante tamen ĉiam kaj por ĉiuj nacioj samforma. Opinio de glornomaj personoj, ekzemple, ke lingvo arta estas utopio, eĉ ne vekas nian atenton, indiferente ni tion aŭskultas kaj iras nian vojon. La Majstro denove aludas la multejaran laboron harmonian, danke kiun la m u l t o da batalantoj tiel firme elkonstruis nian fundamenton ke mem k a ŝ i t e preparita kaj neatendite aranĝita atenco el i n t e r n e de nia tendaro ne sukcesis ŝanceligi la tutan konstruaĵon kaj konfuzigi la fidelajn laborantojn. Por gardi nian lingvon kontraŭ anarĥio de la flanko de apartaj personoj, ekzistas nia kompetenta Lingva Komitato, kiu, dependante de neniu mastro, havas plenan rajton kaj povon prezenti al la sankcio de la esperantistaro ĉion, kion ĝi volos, sed ĉiam memorante sian ĉefan rolon ne plenumadi diversajn personajn kapricojn, sed gardadi interesojn de la tuta esperantistaro. Avertante antaŭ forlasado de vojo de severa unueco, kiu sola povas konduki nin al nia celo, li esprimas la esperon, ke la malagrabla temo, kiun li elektis, ne ripetiĝos plu en historio de niaj kongresoj.



Laŭ mia opinio la 4-a Kongreso en Dresdeno estis tre grava. Laŭ la vortoj de dr. K. Bein ( p.105-106 ): " Trankvile kaj firme, laŭ la konsilo de nia Majstro, Esperantistoj ni povas iri nian vojon."

Francisko