ČASOPIS ČESKÝCH ESPERANTISTŮ "

OFICIALA ORGANO DE BOHEMAJ ESPERANTISTOJ KAJ DE CENTRA ASOCIO

BOHEMA UNIO ESPERANTISTA ( B. U. E. )

II. 1908,

VI. DIVIDAĴO - p. 62 -63



Kritiko de artefaritaj lingvoj tutmondaj. En somero de la pasinta jaro eliris broŝureto " Zur Kritik der künstlichen Weltsprachen " verkita de germanaj filologoj K. Brugmann kaj A. Leskien, kiu tre malfavore prijuĝis la ideon de helpa lingvo internacia. La broŝureto ne devis longe serĉi respondon, defendon de tiu ĉi ideo. Tiu respondo aperis nunjare en la samtitola libreto de Baudouin de Courtenay, profesoro de kompara lingvoscienco ĉe la St. Petersburga universitato. La artikolojn de Brugmann kaj Leskien oni povas dividi je du partoj: ĝenerala, kiu priskribas la ideon de la helplingvo kaj speciala, kiu pritraktas lingvon Esperanto. En la unua parto aperigas Brugmann sian " a priori " opinion, ke lingvo artefarita ne estas eĉ ebla kaj ke ĝi ne estas, kiel diras Esperantistoj - ŝanĝebla organismo. Je tio respodas Baudouin de Courtenay per klarigo, kio estas organismo, ĉu estas la lingvo vere organismo kaj ne plimulte ia meĥanika ilo. Liaj propraj vortoj pri tio interalie estas: " Ĉu la homo ekzistas por la lingvo aŭ la lingvo por la homo? " kaj " La lingvo estas nek izolita organismo, nek netuŝebla idolo, sed instrumento kaj ago. Kaj la homo havas ne nur la rajton, sed eĉ la socialan devon, saĝe plibonigi siajn instrumentojn, aŭ eĉ anstataŭigi jam ekzistantajn instrumentojn per pli bonaj ". Leskien ree kontraŭmetas al la ideo de la helplingvo la opinion, ke, se jam iu helplingvo vivus, certe ĝi estus ĝis nerekonebleco ŝanĝita de tiuj samaj elementaj fortoj, kiuj dum la jarcentoj ŝanĝas la lingvojn naciajn. Sed laŭ Baudouin de Courtenay tio ne povas okazi en la helpa lingvo, ĉar tiun lingvon oni ne lernos kiel la gepatran senpere, sed per lernado kaj legado nur post la sciado de gepatra lingvo tiel, kiel oni lernas alian lingvon. Ne povos do influi je helpa lingvo la " elementaj fortoj " de la lingvo, same kiel ili ne influas ekzemple je dialekto " neŭhochdeutsch ".

Koncerne Esperanton Leskien pretendas, ke ĝi estas lingvo malfacila kaj malfacilege parolebla. Baudouin de Courtenay montras kontraŭ tio, ke facileco aŭ malfacileco, kiel ideoj rilataj, multe dependas de la volo aŭ kontraŭvolo de la lernanto. Kaj la parolebleco, la ideala parolebleco, kiun Leskien postulas, estas pure neatingebla kaj nenie ekzistas. Malgraŭ tio estas Esperanto - montrite jam a posteriori - plimulte facila kaj rilate plimulte facile parolebla ol ĉiuj lingvoj " vivaj " kaj " naturaj ". Tio ĉi ne bezonas ekzemplojn. Leskien pretendas plue, ke per la akcentado de antaŭlasta silabo estas malklarigataj precipe la lasta silabo kaj parte la unuaj silaboj de la sekvanta vorto.. Respondo de Baudouin estas, ke en Esperanto oni devas ĉ i u j n silabojn elparoli klare kaj je tio devas kutimiĝi popoloj, kiuj neklare elparolas la silabojn neakcentitajn. Tio certe ne estas tro granda postulo rilate al diversaj malfacilaĵoj, kiujn ni renkontas en aliaj lingvoj. Fine diras Leskien, ke Esperanto ne solvas problemon de la helplingvo, ke ĝi estas sensukcesa provo ne rigardante kaj nerimarkante, kiel Baudouin de Courtenay bone diras, ke vere

a) Esperanto estas lingvo reala,

b) ĝi ne estas unuflanke romana,

c) ĝi ne estas tro arta,

d) ĝi havas praktikajn superecojn kompare al la plejmulto da aliaj " tutmondlingvoj ",

e) ĝi estas en la nuna tempo inter ĉiuj artefaritaj tutmondlingvoj la plej disvastigita.

El finaj konkludoj estas rimarkindaj: " En Esperanto nenio ekzistas, kion oni ne povus konstati ankaŭ en la tradiciaj lingvoj. Tie oni havas la samajn elementojn, la samajn proprecojn, la samajn tendencojn, sed alie kaj laŭ aliaj proporcioj grupigitajn. Esperanto do posedas ĉiujn signojn de vera " natura " lingvo. "

" En Esperanto ĉiuj elementoj estas ĉerpitaj el la vera lingvovivo kaj uzataj kun saĝeco kaj prudenteco."

" Niaj noveŭvropaj lingvoj celadas al la sama morfologia konstruo, kiu estas efektivigita en Esperanto."



Tiu ĉi libreto verkita de Baudouin de Courtenay estas tre laŭdinda pro sia vere filozofia precizeco kaj tiom pli ŝatinda, ke ĝi estas verkita de faksciencisto, de homo kompetenta.

S. Hudec