october 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

october 2008 (1)
august 2008 (1)
july 2008 (3)
june 2008 (4)
may 2008 (3)
april 2008 (1)
march 2008 (1)
february 2008 (7)
january 2008 (3)
december 2007 (5)
november 2007 (8)
october 2007 (6)

October 21, 2007

MONATO sin prezentas

MONATO estas internacia magazino en Esperanto pri politiko, moderna vivo, spirita vivo, scienco, ekonomio kaj multe pli. Kaptu la okazon por tie ĉi en Ipernity senpage ekkoni ĝin!

© Published at 18:40 / 1 comment / 611 visits
This post is public

October 22, 2007

Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko

Kvankam esperantistoj frue troviĝis en Afriko, jam en la 1890aj jaroj kaj la komenco de la dudeka jarcento, preskaŭ senescepte ili estis eŭropanoj, deĵorantaj serve al la koloniemaj ŝtatoj eŭropaj. Ili nelonge restis, kutime nur kelkajn jarojn, tiel ke la nombro de esperantistoj ne pliiĝis, kaj preskaŭ neniuj indiĝenoj ekkonis Esperanton.

© Published at 12:27 / 2 comments / 626 visits
This post is public

October 24, 2007

Kion aliaj pensas pri MONATO

"En neniu lando kaj lingvo de la mondo ekzistas simila revuo, en kiu pri Afriko verkas afrikano, pri Brazilo verkas brazilano, pri Japanio japano. Tio estas unu el la grandaj atingoj de la Esperanto-movado, kiu taksas ĉiujn homojn egalaj."

Renato CORSETTI

 

MONATO 2007/10
"En la Budapeŝto de la 80aj jaroj MONATO estis por mi unika informfonto, helpa konsciigilo politika, kaj grava fenestro por elrigardi el la duonfermita domo, kie ni hungaroj tiam vivis."

István ERTL

 

"Kiam antaŭ duo da jaroj mi volis konvinki kelkajn kolegojn-lingvistojn, ke Esperanto estas plene vivanta lingvo, mi aĉetis por ili abonojn al MONATO. La efiko estis ĝuste tia, kian mi deziris: ili traktis tiun revuon kiel tute normalan fenomenon de tute normala kaj funkcianta lingvo. MONATO estas nia Newsweek, nia Spiegel, kaj ĝi brile kaj ĉiam interese plenumas tiun rolon."

Humphrey TONKIN

 

"Vi legu nacilingvajn revuojn kaj ĵurnalojn, kaj ankaŭ la materialon haveblan en Esperanto, ekzemple pere de la paĝoj de la escepte bona revuo Monato."

Humphrey TONKIN en Internacia pedagogia Revuo

© Published at 13:34 / 0 comments / 529 visits
This post is public

October 26, 2007

ALINE

Ĵus aperis nialingve la 2a eldono (la 1a en 1911) de la unua romano de la svisa verkisto C. F. Ramuz, kies originalo aperis en 1905 franclingve.

© Published at 08:05 / 0 comments / 408 visits
This post is public

October 26, 2007

Sukcesoplena, ŝercoplena kaj tre malkutima

Unuavide onin trafas la rimarko, ke tute mankas tabelo de enhavo, aŭ iu alia indekso, por ĉi tiu libro. Kombininte tiun rimarkon kun medito pri la tre strangasona titolo „Nemave edifi”, oni konkludas, ke atendas legon tre nekutima libro. Kaj oni plene pravas.

© Published at 13:50 / 0 comments / 603 visits
This post is public

October 26, 2007

Majstra verko de aŭtoro preskaŭ nekonata

Ĉi tiu kolekto de rakontoj, el kiuj nur manpleneto aperis antaŭ nun en kelkaj revuoj, ŝajnas esti la sola literaturo, kiun iam ni havos, de preskaŭ neniam renkontita aŭtoro nialingva. Pri Sen Rodin ni scias preskaŭ neniom: nur ke la nomo estas pseŭdonimo de Filippo Franceschi, itala esperantisto, konata pro siaj lingva kaj traduka talentoj.

© Published at 13:57 / 0 comments / 780 visits
This post is public

( 6 posts )