Flandra Esperanto-Ligo Published on July 23, 08
by Flandra Esperanto-Ligopro

Flandra Esperanto-Ligo's blog

Browse posts
Inteligenta poŝamiko
Posted on August 15, 08
3 comments (latest 32 hours ago)
Israelo 60-jara
Posted on July 31, 08
11 comments (latest 11 days ago)
Ben X: Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo
1 comment (latest 6 weeks ago)
Ipernity-renkontiĝo dum la UK en Roterdamo
Posted on July 17, 08
21 comments (latest 4 weeks ago)
Rafinejo jubileas
Posted on June 27, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Korano en pinto de plejvenditaĵoj
Posted on June 26, 08
Mundaneum, la antaŭulo de Interreto
Posted on June 23, 08
4 comments (latest 2 months ago)
Fratego fiaskas
Posted on June 13, 08
5 comments (latest 4 weeks ago)
Mila Esperanto-parolanto en ipernity
Posted on May 25, 08
17 comments (latest 2 months ago)

Keyword tags

film
esperanto
monato
fel
filmo

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 255 visits

Ben X: Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo

Wednesday July 23, 2008 at 08:03AM

Arto

KINO

Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo

Ĵus vidinte la filmon Ben X, oni iĝas silenta. Oni silentas, ĉar oni pripensas la temaron de la rakonto kaj oni silentas, ĉar oni ankoraŭ devas digesti ĝin: kio nun vere okazis? La kulmino de la filmo aperas nur en la lastaj minutoj, antaŭkonstruata ade kaj ade tra la tuta historio. La rakonto, bazita sur vera historio, temas pri la junulo Ben, kiu estas modere aŭtisma. Por povi eskapi el la realeco kaj precipe por povi toleri la daŭran ĉikanadon kaj turmentadon de siaj kunlernantoj en teknika lernejo, li kaŝas sin en sia persona mondo de komputilaj ludoj, en kiu li iĝas vera majstro. Li atingas eĉ nivelon 80! Sed kiam amikino lia, kiun li „renkontis” en Interreto, havas kontakton kun li en la reala mondo, Ben devas iom ŝanĝi sian vivon. Pli pri la enhavo ne eblas diri, ĉar tio ruinigus ĉion. Oni devas „submetiĝi” al la filmo.

Ben X estas la unua longluda filmo de Nic Balthazar, iama filmkritikisto kaj multjara prezentisto kaj produktanto de VRT, Vlaamse Radio en Televisieomroep, la flandra radio kaj televido. La temo de Ben X iasence ne estas nova. La filmo estas bazita sur furorlibro de Balthazar Niets is alles wat hij zei (Li diris nenion krom nenio), kiu poste estis siavice uzata kiel bazo de la teatraĵo Niets (Nenio). Nenio nova do? Tamen!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el Monato (www.monato.net).

1 Comment / add your comment?

verdeca says:
bela foto kaj interesa artikolo aperas en nia ipernity.kvankam mi ankoraux ne havas bonsxancon propraokule vidi la filmon,tamen la intenco de la auxtoro estas klara kaj facile komprenebla.jes,nun multaj homoj ,precipe junaj kun neeldirebla sento dronas en interreton eble por forigi sian malgxojecon elstarigitan de la nuna socio,kaj tamen realo estas realo kaj plie oni devas vivi en la reala socio,kie multajn problemojn oni certe devas renkonti.kaj mi esperas,ke la filmo povu helpi tiujn ,kiujn sercxas felicxan senton en interreto,kun granda kuragxeco eniri en la realan vivon.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
verdeca edited this comment 6 weeks ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.