Flandra Esperanto-Ligo Published on July 17, 08
by Flandra Esperanto-Ligopro

Flandra Esperanto-Ligo's blog

Browse posts
Inteligenta poŝamiko
Posted on August 15, 08
2 comments (latest 11 days ago)
Israelo 60-jara
Posted on July 31, 08
11 comments (latest 4 days ago)
Ben X: Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo
Posted on July 23, 08
1 comment (latest 5 weeks ago)
Ipernity-renkontiĝo dum la UK en Roterdamo
21 comments (latest 3 weeks ago)
Rafinejo jubileas
Posted on June 27, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Korano en pinto de plejvenditaĵoj
Posted on June 26, 08
Mundaneum, la antaŭulo de Interreto
Posted on June 23, 08
4 comments (latest 2 months ago)
Fratego fiaskas
Posted on June 13, 08
5 comments (latest 3 weeks ago)
Mila Esperanto-parolanto en ipernity
Posted on May 25, 08
17 comments (latest 2 months ago)

Keyword tags

uk2008

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 890 visits

Ipernity-renkontiĝo dum la UK en Roterdamo

Thursday July 17, 2008 at 01:29PM

Ĉu vi deziras renkonti aliajn ipernity-anojn? Jen ni donas al vi facilan eblon!

Ĉiuj membroj de ipernity, kiuj estos en Roterdamo dum la UK de UEA, povos facile kontakti unu la alian. FEL aranĝos por ili renkontiĝon ekster la kongresejo dimanĉon la 20an, je la 13a horo, do post la inaŭguro, antaŭ la kongresejo ĉe ĉefa enirejo.

Venu multnombre kun viaj fotoaparatoj por interkonatiĝi kaj interfotiĝi!

Al tiuj, kiuj fotos kaj aperigos siajn fotojn kaj filmetojn tie ĉi, ni rekomendas, ke ili aldonu al ĉiuj bildoj la temo-etikedon "uk2008". Tiam per unu alklako ĉiu povos vidi ĉies UK-bildojn tre facile!

Bonan vojaĝon al Roterdamo!

 

21 Comments / add your comment?

Lodchjo (zombie mode) pro says:
Bonega iniciato! Mi certe partoprenos! /:D
Posted 8 weeks ago. ( permalink / translate )
Mirna Marino says:
:-D Mi kontrolos! Bonege!
Posted 8 weeks ago. ( permalink / translate )
Renata Chassard-Caubel says:
Kongres-numeron 480 mi akiris. Se kunveno ne okazos dum radioamatora kunveno auj kunkantado, mi ghojos konatighi kun nova amikaro. Ghis!
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Feliĉan kaj tutkontentigan aranĝon!
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Kalle Kniivilä pro says:
Mi esperas veni. Sed necesas iel pli diskonigi la iniciaton inter ipernuloj. Eble krei grupon por la renkontiĝo, kaj poste ĉiuj afiŝu tie siajn fotojn de ĝi?
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Dima Ŝevĉenko says:
+1
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Julio Herrero says:
Dum la ĵus okazinta Hispana Kongreso de Esperanto, renkontiĝis 14 ipernity-anoj. Do, ĉe UK vi devas superi. Antaŭen!
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Manolo pro says:
Lode sendis al mi mesaĝon kun konkreta rendevu-propono por ipernitanoj: la 20an, je la 13a horo, antaŭ la kongresejo ĉe ĉefa enirejo.

Ĉu tion ni fiksu jam?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Manolo edited this comment 6 weeks ago.
Kalle Kniivilä pro says:
Laŭ mi oni ne jam fiksu la horon, almenaŭ ne sen interkonsento de FEL, ĉe kies budo ja devos aperi pliaj informoj pri la planata aranĝo. Mi mem ankoraŭ ne havis tempon studi la ceteran programon de la kongreso, kvankam ĝi ŝajne nun ja estas legebla en la retejo de UEA.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligo pro replies:
Nu, Lode estas la prezidanto de FEL. Do pli bona interkonsento kun FEL apenaŭ eblas!
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
Nu, Lode eble ne venos al UK pro familiaj problemoj. Li diris al mi ke, se li venos, li venos nur dimanĉe.

Tial li proponis tiun daton. La horon mi supozas taŭga pro la fino de la inaŭguro.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Lodchjo (zombie mode) pro replies:
koran dankon, Manolo, pro via mesagho! nur foririnte mi pensis "diable, mi devintus mem afishi la horon chi tie"... mi esperas povi veni dimanche!
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." pro says:
Ups !
Bedaŭrinde mi ne estos en UK, sen tio mi partoprenus por renkonti Ipernitanoj kaj gratulegi persone la iniciatintoj de la esperanta fako de Ipernity...
kalkulu kun mi pense kaj muzike.
havu belan realan renkontiĝon !
Plej amike
Flo !
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro replies:
La iniciato venis de la estroj de ipernity mem, ne-esperantistoj. Mi forte dubas ke vi renkontus ilin en Roterdamo. Sed ili ja estos en la granda ipernity-renkontiĝo en Barcelona - ne tro for de vi.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Laetaprinco Princo says:
Mi partoprenoas la UK-on kaj dimanĉe je la 13-a mi serĉos aliajn ... Princo
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Mikaelo Bronsxtejn says:
Mi deziras al ĉiuj bonŝanculoj agrablan interkonatiĝon!
Ege bedaŭrindas, ke mi ne estos inter vi.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Se mi havos la eblon, mi certe renkontiĝos kun vi ĉiuj.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Andreo Peetermans edited this comment 6 weeks ago.
Manolo pro says:
Kie vi estis, homoj!!!?? Alvenis nur Pedro, Lode, Princo kaj mi (se mi ne postlasis iun...). Ni iris tagmanĝi kune kaj havis la eblon foti (kelkaj eĉ ekskursis foto-cele).

Domaĝe ke ne estis pliaj!

P.S. Ankaŭ venis Sylvie (Sudulino, en Ipernity)
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Manolo edited this comment 3 weeks ago.
Kalle Kniivilä pro says:
Nu, dimanĉe mi estis en Svedio, do malfacile povis partopreni, bedaŭrinde. Ne estas bone aranĝi tiajn aferojn en la unua aŭ lasta tago de la kongreso.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
Tio klarigas vian neĉeeston kaj eble tiun de kelkaj pli. Sed la ĉefa problemo, kiel Pedro atentigis, estis la manko de propagando.

Kiamaniere ni devintus agi por atentigi ĉiujn partoprenontojn de UK, kiuj aktivas en Ipernity, pri la renkontiĝo?
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Mi venis al la konsentita loko je la 1a kaj kvarono (ne eblis pli frue), sed trovis neniun, eble ĉar estis tiel malmultaj por trovi.

Ne vidinte la homaron kiun mi atendis, mi foriris.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.