El mia vidpunkto

Fratego fiaskas

Germana superbazara kompanio LIDL, kiu aktivas en pluraj eŭropaj landoj, devis konfesi, ke ĝi elspionas siajn dungitojn. En 500 (!) filioj sole en Germanio ĝi instalis gvatkameraojn tiucele. Oficiale LIDL faris tion por malkovri ŝtelojn, sed la detektivoj, kiuj faris tion, elspionis ankaŭ privatajn aferojn de la dungitoj, ties konduton kaj rilatojn kun kolegoj.

Cetere ne nur LIDL, sed ankaŭ aliaj superbazaraj ĉenoj elspionis dungitojn, sed LIDL faris tion ekstreme. Ĝi proponas varojn kun grandaj rabatoj, pro kio oni nomas tiajn superbazarojn ankaŭ „diskontistoj”. Kial diskontistoj povas proponi varojn tiel malmultkoste? Inter alie ĉar ili pagas mizerajn salajrojn al laŭeble malmultaj dungitoj, kiuj devas laboregi. Kasistino rakontis al ni, ke oni eĉ konstante kontrolas, kiom rapide ŝi skanas la varojn ĉe la aŭtomata kaso. Kiu estas tro malrapida, riskas maldungon. Ĉu mirigus, se tento al ŝtelado ĉe tiuj mizeruloj estus granda?

Elspioni ĉiujn?

Kiam konatiĝis la skandalo, germanaj politikistoj per drastaj vortoj kondamnis la praktikadon de LIDL kaj aliaj diskontistoj. La superbazaroj devis haltigi elspionadon (ĉu ili vere faris, neniu povas scii). Sed samtempe germanaj politikistoj mem preparis leĝprojekton por elspioni civitanojn, eĉ ĵurnalistojn, advokatojn kaj pastrojn! Kiel kutime ĉe tiaj planoj ili argumentis, ke nur tiel oni povas efike batali kontraŭ teroristoj kaj organizata krimado. Provizore juĝistoj haltigis la projekton, sed ni povas atendi, ke la registaro denove provos realigi ĝin.

Ni revenu al la nuna gvatado. En multaj landoj en publikaj ejoj kiel placoj, metrohaltejoj, flughavenoj, benzinstacioj kaj similaj abundas kameraoj. Mia banko afable afiŝas ĉe la elpagaŭtomato, ke „pro via sekureco” oni filmas min. Certe ni estas multfoje registrataj ĉiutage per vidbendoj. Ĉu do jam la terura vizio de George Orwell [ĝoĝ oŭel] pri „granda frato”, kiu gvatadas ĉiujn kaj ĉion, iĝis realaĵo? La lando de la aŭtoro de „1984” mem, Britio, eble estas jam la ŝtato de ties fratego. Laŭ statistiko de 2003 jam tiujare en Britio staris 4,2 gvataparatoj, do unu kamerao por 14 loĝantoj. Ĉiu civitano estas registrata meznombre 300 fojojn tage!

Kiel ekspluati?

Nun la estro de la gvatsekcio de la brita polico, Mike Neville [majk nevil], konfesis, ke la ampleksa sistemo instalita dum la pasinta jardeko estas kompleta fiasko. Nur por tri elcentoj de ŝteloj surstrate en Londono oni povis elspuri la dilektulojn helpe de vidbendoj. „Miliardojn da pundoj oni investis en la teknikon, sed neniu pripensis, kiel la polico ekspluatu la filmojn kaj kiel ili estu prezentataj antaŭ tribunalo. Tio estas vera fiasko”, diris Neville. Multajn policanojn fortimigas kontrolado de filmoj el gvataparatoj, „ĉar estas multa laboro”, klarigis la ĉefgvatisto. Ankaŭ por preventado la kameraoj ne taŭgas laŭ lia klarigo, ĉar krimuloj (prave) supozas, ke multaj kameraoj tute ne funkcias.

Ankaŭ policanoj en aliaj landoj plendas, ke estas temporaba laboro ekspluati gvatofilmojn. Ĉu vi povas imagi, kiom tede estas sidi dum horoj antaŭ ekranoj por spekti stultajn bildojn el publikaj ejoj, nur por jen kaj jen trovi eventuale iun scenon, kiu ŝajnas ne kongrui kun leĝo? Por esplori milojn da horoj da registraĵoj oni bezonus tutan armeon da policanoj – kiom da salajroj tio kostus? Ĉiu prudenta homo komprenas, ke pro tio la sistemo de nuntempa „granda frato” devas fiaski. Konsekvence oni devus malmunti ĉiujn kameraojn kaj tiel ŝparus gigantajn sumojn. Ĉu vi memoras, ke antaŭ kelkaj jardekoj en urboj konstante patroladis policanoj piede tra la stratoj, sen kameraoj, sed kun atentemaj okuloj kaj oreloj? Tio vere fortimigis krimulojn, kaj kiam okazis krimo, policanoj tuj povis persekuti fiulojn. Sed tio ja estus tro simpla solvo en epoko, kiam politikistoj pli fidas al tekniko ol homoj.

Falsa sekureco

Estas konsole por homoj kiaj mi, kiuj ĉiam kritikis troan elspionadon de senkulpaj civitanoj fare de ŝtataj instancoj, precipe polico kaj sekretaj servoj. Se nun eĉ la ĉefgvatisto brita mem konfesas, ke tia elspionado estas kompleta fiasko, tio pli ol pravigas tian kritikon – ĝi senmaskigas politikistojn, kiuj asertas, ke ili nur strebas al sekureco por ni, kiel trompulojn. La sekureco promesita de ili evidente estas falsa!

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.net).