El mia vidpunkto
Saĝuloj bezonataj ...

Fine de 2013, iom antaŭ Kristnasko, la brita registaro prezentis al la civitanoj de la landoj de Eŭropa Unio malagrablan donacon.

La brita ĉefministro, David Cameron, anoncis, ke ekde la unua de januaro 2014 ĉiu, kiu alvenos al Britio el EU-ŝtato por trovi laboron, atendu, se malsukcese, kvaronjaron, antaŭ ol ricevi subvencion el la senlaborula helpkaso.

Aparte celitaj estas la alvenontoj el Bulgario kaj Rumanio, kiuj ekde januaro 2014 rajtos libere vojaĝi al Britio por tie labori.

Verdire Cameron tiel reagas ne laŭ la bezonoj de la labormerkato (la senlaboreco en Britio en decembro iom falis ĝis 7,4 %) sed laŭ kreskanta enlanda histerio. Dekstremaj, bulvardaj gazetoj kaj politikistoj, sin reciproke nutrante, sukcese kredigas al la brita publiko, ke milionope alvenos bulgaroj kaj rumanoj por „ŝteli” laboron de britoj kaj prirabi la ŝtatan kason.

Ekzistas pli ol 20 milionoj da rumanoj, kiuj rajtos „invadi” Brition – tiel parolis membro de la dekstra sendependiga (t.e. de EU) partio UKIP dum televida debato. Kaj spektantoj aplaŭdis.

Nun Cameron, timante la kreskantan influon de dekstruloj, celas montri al la membroj de sia partio kaj al la brita publiko, ke li ne toleros eksterlandanojn, kiuj volas „profiti” de britaj impostpagantoj.

Atendigi eksterlandajn senlaborulojn, ĝis ili ricevos publikan monon, „faris Brition malpli alloga rilate EU-elmigrantojn, kiuj volas veni ĉi tien por vivi koste de la ŝtato”, diris Cameron.

Politiko fontanta el timo estas malbona politiko. Eĉ se oni flankenmetas moralajn konsiderojn, forestas ekonomiaj kialoj. En novembro universitataj esploristoj en Londono publikigis raporton, en kiu ili montris, ke inter 2001 kaj 2011 enmigrintoj kontribuis per impostoj 34 % pli ol ili ricevis per ŝtataj subvencioj. Alivorte, enmigrintoj donis al la brita ekonomio, ne maldonis.

Cetere Cameron forgesas, ke la migrada trafiko estas ambaŭdirekta. Ekzemple en Germanio loĝas ĉ. 115 000 britoj, en Francio ĉ. 200 000 kaj en Hispanio ĉ. 760 000 (fonto: BBC).

Post la intervenoj de Cameron kolere reagis la bulgara prezidanto Rosen Plevneliev, kies lando vole-nevole akceptis en la lastaj jaroj plurajn milojn da enmigrintoj el interalie Afganio kaj Sirio. Komentis Plevenliev: „Tio, kio gravas, estas ne aŭskulti la popularaĉajn politikistojn, kiuj ludas per la timoj de la popolo, sed aŭskulti la saĝulojn en Britio.”

Tamen malgraŭ la principo, ke eŭropanoj rajtas libere moviĝi ene de EU, la brita registaro metas pli kaj pli da obstakloj antaŭ tiujn, kiuj volas labori en Britio. Atendinte kvaronjaron por ricevi subvenciojn, laborŝerĉanto el eksterlando neniom ricevos, se tiu ne kontentige respondos al 100 demandoj (ekzemple: Kial vi ne trovis laborlokon en via lando?) kaj ne pruvas sin kompetenta en la angla lingvo.

Jen ironio. Dum britoj orgojle sin konvinkas, ke ĉiu eksterlandano ĝoje lernas la anglan, ili ne povas aŭ ne volas eltiri la konkludon, ke ĝuste pro la internacieco de (almenaŭ kripligita) angla lingvo, homoj sin prezentas ĉe britaj landlimoj. Pli saĝe peti laboron en lando, kies lingvon oni almenaŭ parte posedas, ol tie, kie necesas lerni ekde la nula punkto.

Jen alia ironio. Dum Cameron informis sian partion, ke li pretos vetoi la membriĝon de Serbio, Kosovo kaj Ukrainio en EU, se la unio ne limige ŝanĝos siajn regulojn rilate liberan movadon de civitanoj, la brita ministrejo pri eksterlandaj aferoj ŝajne bonvenigas pligrandigitan union.

„La Unuiĝinta Reĝolando forte subtenas la ekspansion de la unio rilate landojn de la okcidenta Balkanio, inkluzive Serbion, Kosovon kaj Turkion. Pligrandigo bonas al la Unuiĝinta Reĝolando”, komunikis lastatempe la ministrejo.

Klare, la dekstrega mano ne scias, kion faras la dekstra. Ne surprize, ke la haste elpensita kaj kontraŭdira politiko de la brita registaro agacas eŭropajn partnerojn. Tamen ili ne tro maltrankviliĝu: se okazos la promesita enlanda referendumo pri daŭra brita membreco en EU, la popolo, almenaŭ laŭ nunaj kriterioj, voĉdonos plej probable por eliri el la unio.

La saĝuloj en Britio, pri kiuj parolas Plevneliev, senhelpe kaj seniluziiĝe tiros la ŝultrojn. La popolo provizore jubilos, ĝis iom post iom percepteblos la ekonomiaj kaj sociaj rezultoj de la decido.

Kiel reagos eŭropanoj inter Portugalio kaj Bulgario, adiaŭinte partneron kvereleman kaj ĉikaneman, nur tiuj diru.
Paul GUBBINS

Pliaj tekstoj en www.monato.net