El mia vidpunkto

Gigantismo

Espereble en aprilo vi ne devis uzi kiel pasaĝero la modernegan terminalon 5 de la flughaveno de Londono. Vi ne plu havus bonajn nervojn, ĉar pakaĵoj malaperis en la faŭko de la haveno, liftoj ne funkciis kaj homoj perdiĝis en la vastaj koridoroj de konstruaĵo, kiu kostis 5,6 miliardojn da eŭroj. Ĝi estas unu el pluraj ekzemploj lastatempaj de gigantismo, kiu fiaskis parte aŭ eĉ komplete.

Ni restu ĉe aviado. La usona kompanio Boeing devis prokrasti liveradon de la nova longdistanca flugmaŝino 787 Dreamliner; la „rev-avio” iĝis inkubo por la entrepreno, kiun atendas miliardsumaj monperdoj kaj postuloj de kompenco. La konkuranta eŭropa kompanio Airbus (aerbuso) havis similajn spertojn pri sia aviego A380 post fuŝado en muntado. Ankaŭ Airbus devis elspezi miliardojn por ripari la fuŝon. Neeviteble tiaj fiaskoj malbonigis la reputacion de la du entreprenoj.

Ŝtonepoko?

La problemoj trafas ne nur avikonstruantojn, sed ankaŭ aliajn industriojn. Projektegoj jen kaj jen misevoluas, iĝas multege pli kostaj kaj komplikaj ol planite. Suferas precipe klientoj, por kiuj la epoko de alta teknologio iĝas subite ŝtonepoko. La fenomeno tamen ne estas nova, ĉiam homoj estis arogantaj kaj vante kredis, ke ili povas fari ĉion. La konstruantojn de la turo de Babelo punis la dio mem, sed tio ne detenis postajn generaciojn ĉiam denove plani gigantisme, supertaksante siajn kapablojn. Ili havis manion de farebleco, kiu sufokis ĉian skeptikon.

Modernaj ekzemploj estis la projektegoj de la Sueza kaj Panama kanaloj, fruaj provoj de tutmondigo, kiuj komence ankaŭ fiaskis kaj ekfunkciis nur longe post ekkonstruado.

La fiasko ripetiĝis ĉe Eŭrotunelo inter Francio kaj Britio. La kompanio de la 50-kilometra tubo sub la Norda Maro dum la pasinta jaro preskaŭ bankrotis. Ĝi estis (provizore) savita, nur ĉar kreditoroj donacis al ĝi duonon de plurmiliardaj ŝuldoj.

Absurda ideo

Lasta aktuala ekzemplo de fiaskinta gigantismo estas projekto en Germanio. Politikistoj havis la absurdan ideon ligi la ĉefstacidomon de Munkeno kaj la flughavenon per magnetŝveba trajno Transrapid. Ĉiuj klarvidaj fakuloj prognozis, ke tia projekto ne taŭgas, ĉar la rapidega trajno estas intencita por longaj distancoj, ne por 37 kilometroj tra dense loĝata regiono (vidu detalojn en El mia vidpunkto de novembro 2007). Nun montriĝis, ke la kostoj por la projekto eksplodis jam en la plana fazo, kaj fine ankaŭ politikistoj devis agnoski, ke ilia gigantomanio estis utopia, kaj haltigis la projektegon.

Estas multaj kialoj, kiuj fiaskigas gigantismajn projektojn, ne nur aroganteco kaj vanteco de homoj. En la okazo de Boeing ekzemple unu el la kialoj estis, ke la kompanio produktigis gravajn komponantojn en diversaj (malalt-salajraj) landoj, kiel oni kutimas en epoko de tutmondiĝo. Sed anstataŭ ŝpari pro malaltaj salajroj nun la kompanio devas elspezi multe pli por plibonigi malaltajn kvalitojn. Alia ofta kialo estas, ke entreprenoj, por ŝpari, ne dungas sufiĉe da fakuloj en la meza parto de plansekcioj; mankas do tiuj homoj, kiuj devus ellabori gravajn detalojn, por ke poste vere povu funkcii projekto.

Por eviti tiajn fiaskojn, necesus reveni al homa modesteco kaj plani nur tiajn projektojn, kiujn eblas realigi per ordinaraj rimedoj. Sed ne timu, gigantismo ne mortos! Jam iuj planas raket-avion, kiu bezonos por vojaĝi de Eŭropo al Usono nur ĉirkaŭ unu horon. Kiu bezonas ĝin? Neniu, sed homoj ja ne lernas el faritaj eraroj. Kaj ĵus mi legis, ke iu arkitekto revas konstrui turon multajn kilometrojn altan. Saluton el Babelo!

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.net).