La adjektivo „fama” estas unu el la plej problemaj en iu ajn lingvo. Tial, kiam mi renkontas ĝin en teksto proponata por MONATO, mi senhezite ĝin forstrekas aŭ tutcerte ĝin modifas.

Mi klarigu. En la lastaj semajnoj mi legis pri „la mondfama salminejo Hallstatt”, „la mondfama hospitalo Rudolfinerhaus”, „la fama Lev Trockij”, „la famaj gazetoj Le Nouvel Observateur kaj Le Monde” kaj la „fama templo Haedong Yonggungsa”.

Nu, ofendi la koncernajn aŭtorojn mi ne volas. La redakcio de MONATO dependas de siaj kontribuantoj kaj sincere kaj apreze ilin dankas. Samtempe, tamen, kiel ĉiuj redakcioj, ĝi rezervas la rajton ŝanĝi tekstojn. Kaj „fama” preskaŭ senescepte ŝanĝendas.

Do el la supre menciitaj frazeroj eliris „famaj” kaj „mondfamaj”. Simplas mia regulo: se mi ne prie aŭdis, ĝi ne famas. Se mi ja prie aŭdis, ne necesas ĝin nomi „fama”. Sinteno memcentra, eventuale aroganta, sed rilate famon malfacilas objektivi.

Do, el la kvin supraj ekzemploj, mi aŭdis pri nur du: Trockij kaj la gazetoj. Pri ĉi-lastaj mi estas informita probable nur, ĉar mi studis la francan. Ĉu eĉ relative bone edukita japano aŭ brazilano, ne scipovante la francan, estas aŭdinta pri la t.n. famaj gazetoj? Dubinde. Do ĉu vere ili famas?

Aliflanke, pri la „famaj” minejo, hospitalo kaj templo mi ne aŭdis. Memoru, ke, laŭ PIV, ili estu tre konataj de la publiko. Tamen de mi, ankaŭ membro de la publiko, ili estas neniel konataj. Jen la kerno de la problemo.

Legante pri „famo” al mi ne fama, mi estas devigata alfronti al mia kreteneco, al mia selekte limigita klerigado, al mia truplene formita mondcivitaneco. Kial, diable, mi travivis 63 jarojn, sciante nenion pri tiaj mondfamaĵoj? Mi hontas, sentante min humiligata.

Kiu volas aboni revuon, kiu tiel humiligas siajn legantojn, memorigante pri nescio pri t.n. famaĵoj? Ne mi. Tial en ĵurnalismaj rondoj oni konsilas kontraŭ „famigo” – kaj tiel estu en MONATO.

Pripensu: ĉu inter esperantistoj vi parolus pri „la fama Zamenhof”? Denove dubinde. Zamenhof, almenaŭ inter ni, estas en si mem fama, en la senco, en kiu la menciitaj minejo, hospitalo, templo ne estas. La kreinto de Esperanto ne bezonas tian priskribon.

Ekster Esperantujo, tamen, ĉu Zamenhof famas? Demandu al viaj najbaroj, kolegoj, ĉu ili aŭdis pri li – samtempe pri Hallstatt, Rudolfinerhaus aŭ Haedong Yonggungsa. Ne surpriziĝu, kiam nean respondon vi ricevos. Do ... ĉu famaj? Ĉu, laŭ PIV, tre konataj de la publiko?

Ĉu do entute „fama” superfluas? Efektive, ne. Zamenhof, kiel kutime, montras la vojon. En la menciitaj zamenhofaj ekzemploj legeblas „rabeno, kiu malproksime ĉirkaŭe estis fama pro sia instruiteco”. Notu, ke temas ne pri rabeno absolute fama en aŭ pro si mem: tiu famas laŭ difinita, kvalifikita kriterio, ĉi-okaze „malproksime ĉirkaŭe” kaj pro „instruiteco”.

Eblus disputi pri la amplekso de „malproksime ĉirkaŭe”, sed almenaŭ rekoneblas limo, kiu helpas difini la famon. Do anstataŭ kruda, absoluta famo, staras reliefigita famo, kiu permesas al leganto mem juĝi, ĉu temas ja pri famo aŭ, pli grave, pri kia. Nepras, do, ĉiam kuntekstigi la „fama”.

Analoge, kaj por reveni al miaj proponitaĵoj por MONATO, pli akcepteblus eventuale „salminejo fama inter salproduktistoj”, „hospitalo fama pro pioniraj kuracoj”, „templo fama inter adeptoj de tiu aŭ alia religio”.

Aŭ provu anstataŭ „fama” la malpli absolutan „konata”. Malpli ĝenas „hospitalo konata pro pioniraj kuracoj”, ĉar, ne estante kuracisto, mi ne hontas, ke pri medicinaj aferoj mi ne estas informita.

Tiel eblas gradigi la famon, kio samtempe evitigas, ke oni sentu sin pajlokapulo pro mizera nescio pri supozataj famaĵoj.

Do bonvole ... se vi sentas bezonon surpaperigi „fama”, haltu kaj pripensu. Evitante ĝin aŭ uzante ĝin nur kvalifikita, vi kontribuos sendube al via famo kiel esperantlingva, aŭ ajnlingva, verkisto.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.net).