Pri Kosovo mi ne kompetentas komenti, sed mi miras, ke Sergeo Yurjich (MONATO 2008/2, p. 6) ne rekonas, ke oni ne plu povas pravigi la ekziston de imperioj, se iam ili estis pravigendaj. Ĉiuj nacioj kaj etnoj – eĉ la malgrandaj, kiel Korsiko, Skotlando, Eŭskio, Kimrio, Flandrio ktp – rajtas esti sendependaj, se ili tion deziras. Se ili ne volas esti sendependaj, tio estas alia afero, sed pli fortaj ŝtatoj ne rajtas trudi al aliaj popoloj siajn lingvon, kulturon, ideologion aŭ religion aŭ postenigi sian armeon sur ilia teritorio. Kelkaj pluretnaj, plurlingvaj ŝtatoj ja sukcesis kunvivi en paco, sed ege malmultaj.

Garvan MAKAJ
Irlando
 

Iam Stefan Maul verkis artikolon Katastrofo en Irako, nun li povas tajpi Katastrofo en Eŭropo, ĉu ne? Jen finfine eŭropanoj povas fieri kaj fajfi: ili ja atingis demo(no)kration en Kosovo. Eŭropanoj kvazaŭ ŝafoj sekvis Usonon, kiu delonge agas laŭ la skemo „Dividu kaj regu”.

Jes, jam en 1999 NATO bombadis Serbion, de tiam NATO iĝis krimema organizaĵo, ĉar ĝi ja estis nur defenda organizaĵo, ne agresa. NATO nenion ŝanĝis por tio en sia statuto; nur post la bombado de sendependa ŝtato la statuto estis ŝanĝita. De nun estas kreita precedenco. Gravas, ke la kosovanoj faris tion kontraŭleĝe kaj ĉi tion agnoskos Usono kaj iuj eŭropaj landoj. Do tuj post tio ĉi Sud-Osetio kaj Aĝario povos sendependiĝi de Kartvelio, Katalunio, Eŭskio kaj Galegio povos sendependiĝi de Hispanio, Nord-Irlando, Skotlando kaj Kimrio povos sendependiĝi de Britio, Bretonio, Korsiko kaj Akvitanio de Francio, Valonio kaj Flandrio povos foriri el Belgio ktp ktp. Eŭropa Unio povas disfali, kaj la eŭro-mono malaperos.

Kio okazos en Afriko? Ja eŭropanoj tie kreis kaj desegnis sur la mapo ĉiujn limojn! Kio okazos en aliaj partoj de la mondo? Eble baldaŭ Usono mem dispartiĝos je siaj 50 ŝtatoj, Dio helpu por tio! Ja iam Teksaso provis apartiĝi, sed la demo(no)kratia Usono ne permesis.

Sergeo YURJICH
Rusio
 

Okaze de la sendependiĝo de Kosovo la dolĉaĵejo Felini en la ĉefurbo Priŝtino pretigis eksterordinaran kukon. Je dimensioj 5 m x 5 m, la kuko havis la formon de la mapo de Kosovo kaj pezis ĉ. 700 kg. Ĝi konsistis el ses ĉefaj partoj, kiuj reprezentis ses ĉefajn urbojn, ĉiu kun specifa enhavo kaj gusto.

Surkuke oni desegnis kolombojn kaj artfajrojn. Tranĉis la kukon la unua ĉefministro Hashim Thaçi [haŝim taĉi], kaj frandis ĝin en la ĉefplaco de Priŝtino ordinaraj civitanoj. Simile, kosova vinfarejo pretigis specialan sendependecan vinon Pavarësia.

Bardhyl SELIMI
Albanio