Scienco

EVOLUO

Lastaj opinioj pri la origino de vivo

La origino de vivo sur la tero ĝis nun estas malmulte komprenebla. Tial, antaŭe kaj nun, estas multe da adeptoj de „hipotezo de panspermio” (pri ebla enportado de primitivaj vivaj estaĵoj sur nian planedon el la kosmo) kaj eĉ de eterneco de vivo en la universo. Tamen, la lasta vidpunkto kontraŭdiras al la nuntempaj sciencaj informoj pri fizikaj kondiĉoj dum la komenca etapo de la ekzistado de la universo (superalta temperaturo ktp), kiuj tute ne taŭgis por aperigo de iuj vivaj estaĵoj. Krome, tre gravas, ke la ĥemia elemento karbono, sen kiu ne estas ebla kreado de vivaj substancoj, aperis nur tiam, kiam la aĝo de la universo atingis kelkcent milionojn da jaroj (nia tuta universo fondiĝis proksimume antaŭ 13 miliardoj da jaroj rezulte de Granda Eksplodo). Koncerne la „hipotezon de panspermio”, tutegale ĝi ne povas klarigi, en kiu maniero estis kreitaj el neviva substanco la unuaj primitivaj vivaj estaĵoj, antaŭ ol ili estis enportitaj al la tero. Ĝis nun, malgraŭ persista serĉado, nenie en la universo estas trovita vivo, krom sur la tero, kvankam, laŭ informo de iuj astrofizikistoj, nun nur en nia galaksio probable ekzistas ĉirkaŭ dek miliardoj da planedaj sistemoj. Verŝajne plejparte ili ne estas taŭgaj por kreado de vivo.

„Malvirta cirklo”

La teorioj pri la origino de vivo stumblis sur grava genetika problemo. La bazo de la gena kodo en ĉiuj vivaj estaĵoj estas molekuloj de DNA (desoksiribonukleata acido) aŭ, ĉe iuj virusoj, molekuloj de RNA (ribonukleata acido). Sed por ilia reproduktado necesas fermentoj, kiuj precipe estas proteinoj. Tamen, por la sintezo de proteinoj el aminoacidoj necesas transdono de gena informado, kodita en molekuloj de DNA kaj RNA. Aperis la tiel nomata „malvirta cirklo”, el kiu en antikveco tradicie ne estis eliro!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el Monato (www.monato.net).