Orient-azia itinero

Jam en MONATO de junio 2005 mi havis okazon recenzi du poemarojn de Jorge Camacho Cordón, Celakantoj kaj Saturno. Tie mi laŭdis la versteknikon kaj montris pli modestan entuziasmon koncerne la enhavon. La eseoj, kiuj ornamis tiujn du verkojn (de Nervi kaj Neves respektive), ŝajnis al mi tro altetaksaj: evidente, poeto tiel persona kiel Camacho vibrigas diversfrekvence la animojn (kaj la juĝojn) de la legantoj.

Laŭ la kutimo de la eldonejo, ankaŭ en la nuna libreto eseeto aperas postparole. Prave, ĉar ĝi ja ne prezentas la poemaron aŭ la aŭtoron al legonto, sed parolas pri ili al jam leginto, kiu do povas aŭskulti kaj konsenti aŭ mal-, sciante pri kio temas. Baldur Ragnarsson historie, estetike kaj eĉ anekdote esploras pri la japanaj poemformoj, la hajko kaj la tankao, kiuj iel kaptis Camachon dum lia vojaĝo en Japanio kaj Tajvano kaj fariĝis ŝatata formo en ĉi tiu poemaro. Kaj li esploras, kiel Camacho tiujn versformojn mastrumas. La libreto entenas sepdekon da poemoj, verkitaj (krom unu forgesita en la antaŭaj kolektoj) inter 2005 kaj 2006 plejparte dum la restado en tiuj landoj; granda plimulto de la poemoj havas kvazaŭ piednotan tradukon en la hispana, kelkajn pli longajn plena versio hispanlingva simple sekvas aŭ, sporade, antaŭas, tiel ke ne nepras distingo pri tio, kiu estas originalo kaj kiu traduko. Ne ĉio estas ĝis nun nepublikigita: Fonto estis jam estrado, sur kiu Camacho prezentiĝis plurfoje per kelkaj el la nun kunigitaj poeziaĵoj.

Maleblus akompani la poeton sen liaj postmetitaj notoj, al kiuj la leganto tuj iru ĉe okaza nekompreno pri vorto rara aŭ nomo nekonata. La notoj, krom doni interesajn instruojn pri orientaziaĵoj nekutimaj por eŭropanoj, rakontas ankaŭ pri tio, kiel la poeziaĵo naskiĝis aŭ evoluis: jen estas menciitaj poetofratoj, kiuj sugestis pli taŭgan verson, jen estas ekzegezo de vortoformo ŝanĝita en diversaj vortaraj eldonoj, jen estas danko al alia klerulo, kiu helpis per sia scio. Camacho honeste redonas ĉiam al Cezaro la propraĵon de Cezaro. Sed ĉi preskaŭ pedanta klarigo supozigas, ke ne la rezultinta poemo ĉefe interesas la aŭtoron, sed ja ĝia knediĝo kaj elkresko. Tio vidiĝas ankaŭ en la skrupula notado de la verkodatoj kaj verkolokoj: du plenaj paĝoj estas dediĉitaj al listigo de tiuj detaloj. Dek sep lokoj! Unu el la versaĵoj, donanta la titolon al la poemaro, la aŭtoro verkis, evidente, dum transkontinenta flugo, ĉar li hezitas loki ĝin ĉu en Tajvano, en Mulhaŭzo aŭ en Madrido ...

Camacho ĉizas malmultvorte; li iras sian vojon, pesimisme. Kvardekjarulo, la revoj de la junaĝo estas jam for:

Notu bone, junuloj: vi ne estas la futuro.
Elaston, energion kaj miraĝojn jun-aĝajn
mi konas, spertis aŭ, almenaŭ, memoras,
sed la sola futuro nomiĝas maljun'.
Ne trompu vin, junuloj: la paseo vi estas.
Via futuro? Jen mi!

Kaj tute pesimisme li rigardas al la grandaj konfliktoj de nia epoko: ekde la hiroŝima katastrofo ĝis Irako, Libano, Palestino (al ĉi lasta turmentata lando li havis tra aliaj verkoj speciale ameman atenton). Prave Ragnarsson indikas la (longan) poemon „Datrevene”, verkitan en Hiroŝimo, kiel la centron de la poezia sperto de Camacho en ĉi tiu jarduo: la homa raso evoluis „de ŝtonhakilo al atomnukle’” tra la diversaj sciencaj eltrovoj, ĉiuj direktitaj al mortigo. Se licas komparo inter poeziaĵo kaj plena epopeo, kelkaj versoj reeĥas la etoson de La infana raso. Camacho laŭte protestas kontraŭ la militaj kaj diktatoraj fiaĵoj: ĉu sterila kaj neaŭskultata protesto, kiel ofte denuncoj de poetoj, aŭ male lia engaĝita indigno havas socian rolon kaj efikon konkretan? La leganto juĝos. Same pesimisma estas la koncepto pri vivdisvolviĝo kaj vivkonkludo (ĉi-loke aŭdiĝas reeĥo el Kalocsay):

La tutan vivon
labori ŝpare, ŝvite,
preter ripozo,
ĝis inkognite kora
atak’, aŭ metastazo.

Aliloke kaj alimomente, retrospektive pensante pri faligita domo de la infanaĝo, tra citaĵo el Espinosa, Camacho sugestas al ni pensigan bildon:

historio reale komenciĝas
de sia fino.
Alivorte, nur la dua ronda krampo
permesas distingi la subtilan kurbecon de l’ unua.

La momentaj bildoj estas la atuto de la poeto en ĉi tiu kolekto. Momentoj kaj pensoj, kiujn certe multaj jam spertis, sed ne priversis. Tamen ne decus postuli de ĉiu mikropoeziaĵo ion sensacian; imagoj, splitoj, apenaŭaj flagroj, abruptaj ekbriloj tuj estingiĝantaj; grandaj principoj, enfermitaj en malmultsilabajn strofojn. Multo pensigas, sed, se paroli tute libere kaj sincere, kelkio forgesiĝas jam ĉe paĝoturno. Camacho publikigas ĉion de si; aliaj verkistoj estas pli kritikaj al si mem kaj eldonas libroforme kvazaŭ antologion de siaj skribitaj linioj. Tamen, ne malbone: la poeto elmetas sin komplete kaj sen reteniĝemo al la juĝo de la legantoj; tuŝas siajn personajn kordojn kaj elmetas siajn sonojn. Ĉu ili trovos resonancon en aliuloj, tio lin ne tuŝas, kaj ĝuste tiel Camacho interpretas la esencon de sia poeteco.

Carlo MINNAJA
Jorge Camacho: Eklipsas. Eld. Bero, Rotterdam, 2007. 116 paĝoj broŝuritaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el Monato (www.monato.net).