Leteroj

Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu? (2)

La metodo intervjui civitanojn el la diversaj partoj de Belgio (MONATO 2007/11, p. 8-10) ŝajnas al mi tute taŭga kaj donas kalejdoskopon de almenaŭ dek du opinioj. Tio permesas al la legantoj dise tra la mondo pli bone kompreni la belgan problemaron, kiu estas ofte misprezentita de alilandaj informfontoj, ĉefe en Francio, kvankam najbarlando (aŭ eble pro tio).

Mi volus tamen substreki faktoron, kiun neniu intervjuito menciis: La daŭra miskompreno inter franc- kaj nederland-lingvanoj en Belgio fontas ankaŭ el du apartaj logikaj sistemoj: La nederlandlingva komunumo konsideras, ke pli gravas la teritoria rajto, kaj ke do la situacio de la lingvolimo (ĉefe ĉirkaŭ Bruselo) ne estas ŝanĝebla, eĉ se okazus ŝanĝo de plimulto en iuj municipoj. Male la franclingvanoj ĝenerale asertas, ke plej gravas la individua rajto, kaj ke do la limo, ekzemple de la dulingva regiono Bruselo, estas ŝanĝebla. Sidanta inter du seĝoj, mi volus pravigi nek la unuan, nek la duan starpunkton.

Tamen mi certas, ke civitanoj de aliaj plurlingvaj ŝtatoj, ekzemple Svislando (kiu ja estas konfederacio) apenaŭ povas kompreni, ke tiu problemaro ne estas solvebla laŭ objektivaj kriterioj en nia malfeliĉa reĝlando.

Marc DEMONTY
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marc Demonty el Monato (www.monato.net).