Por regule kaj aŭtomate ricevi la plej lastajn artikolojn de la internacia magazino MONATO en via retpoŝtilo Thunderbird aŭ Eudora (versio 8.0 aŭ pli alta), vi procedu jene:

  1. Unue vi devas instali RSS-konton en via retpoŝtilo (se vi jam faris tion, vi povas tuj salti al punkto 5).
  2. Iru al la menuo "Dosiero/File" kaj elektu "Nova -> Konto/New -> Account".
  3. En la dialogujo kiu aperos, elektu "RSS-Novaĵoj kaj Blogoj/RSS News & Blogs" kaj alklaku la butonon "Plu/Next".
  4. Tajpu kontonomon, ekzemple Mia RSS-konto kaj alklaku la butonon "Plu/Next", poste la butonon "Finu/Finish". La nova konto nun aperos en la dosieruj-kolumno de via Thunderbird- aŭ Eudora-fenestro.
  5. Iru al la 8a menuo "Iloj/Tools" kaj tie elektu "Kontaj agordoj/Account Settings", alklaku la kontonomon Mia RSS-konto en la maldekstra fenestro kaj alklaku la butonon "Agordi abonojn/Manage Subscriptions" en la dekstra.
  6. Alklaku nun maldekstre la butonon "Aldoni/Add" kaj tajpu en la fenestro la jenan adreson: http://www.monato.net/fluo.xml. Dum kelkaj sekundoj via programo kontrolos la RSS-fluon kaj tuj poste vi vidos la artikolojn de Monato en la dosierujo Mia RSS-konto, subdosierujo Monato.

Abonantoj de MONATO vidos la kompletajn tekstojn. Ne-abonantoj vidos nur resumon.

Multe da legoplezuro!