Simpatia vulgariga fakliteraturo

Kiam la redakcio petis recenzi la libron kun tiu titolo, mi reagis surprizite. Tuja averto: mi estas belgo, fiera pri belgaj bieroj kaj ties granda vario kaj unika kulturo. Kial ĝuste mi recenzu librojn pri plejparte pilsena purecfanatika mono-merkato? Tamen la redakcio insistis.

La libro plene konfirmis tiun purecemon. En almenaŭ kvar lokoj ĝi ripetas la historion de la bavara duko Vilhelmo la 4a, kiu dekretis, ke por biero oni uzu nur hordeon, lupolon kaj akvon (p. 11, 12-14, 15, 110). Gisto aldoniĝis post ties malkovro, kaj evidentiĝis, ke Germanio havas ankaŭ bierojn kun tritiko, sekalo, sukero aŭ rizo, kaj ke germanoj aldonas rizerojn, citronon. Pureco do havas siajn limojn, nu, kial ne: tio estas ne malpli saniga kaj pligrandigas la varion. Pli ŝokas la aldonado de framba asperula siropo.

La aŭtoro estas naturkuracisto, kio klarigas la emfazon: unu plena ĉapitro, per si mem 15 % de la libro, temas nur pri „biero kaj sano”.

Kelkloke mi trovis (eble ŝajnajn?) kontraŭdirojn. Ekzemple, post longa klarigo pri la ekologia, kaj tial sana kultivado de hordeo en Germanio, sekvas rimarko (p. 17), ke oni multe importas hordeon el eksterlando. Aliajn frazojn mi trovis plurloke, eble pro la re-redaktado por la dua eldono (ekzemple pri plumbo kaj kadmio: p. 17/41), senalkoholaj bieroj (p. 73/79), limonadoj (p. 72/79).

La aŭtoro ne parolas pri malto el aliaj grenoj ol hordeo, kio perfekte eblas. Li dece silentas pri belgaj bieroj, eĉ en la ĉapitro pri eksterlandaj bieroj. Li ne mencias, ke la „fama konata bierfarejo Beck's” estas parto de la belga InBev. Germanio en 2005 produktis 110 000 hl. Nenio pri la 224 000 hl de sola InBev (ankaŭ en 2005)? Konsentite, tio estas tra la tuta mondo, inkluzive la germanan Beck's. El 5000 bierspecoj, 70 % estas pilsenaj, restas 1500 aliaj; mi ne legis, ke tio estas same multe kiel en la eta Belgio. Nu jes, la libro temas ja pri germana biero.

Lingvaj eraroj estas nur kelkaj, precipe „kun” anstataŭ „per”, „je” aŭ „de” (ekz. p. 21/46/112) aŭ „nur aĉetas” anstataŭ „aĉetas nur” (p. 17). Preseraroj same, ekzemple, „fermetado” (p. 32), „kolbbajsoj” (p. 47). Ankaŭ la „12000 mil homoj” (p. 47), kiuj laboras en la munkenaj bierfestoj, espereble, estas komposteraro. Ĝenerale, la libro aspektas lukse kaj bone prizorgita, pro luksa papero, granda literspaco kaj multaj fotoj. Konsideru la rimarkojn ĉi-suprajn nur belecmakuletoj.

La bierkulturo estas tipe germana: ĝi rilatas al pilsena biero. Ekzemple, ĝi estu sufiĉe malvarme verŝata (p. 8), estu verŝata en malsekan glason kaj havu norman ŝaŭmon (p. 50), ĉiam saman guston (p. 26), konsumindas je du litroj en vespero (p. 57). Ankaŭ en Belgio tiaj reguloj validas por pilsena biero (en Anglio eĉ ne), sed nepre ne por pli komplikaj bierspecoj.

Bone, mi multe kritikas, pro belga biersnobismo. Sed mi konfesas, ke mi ĝuis la fluan lingvaĵon, la sisteman superrigardon kaj eĉ la germanecajn detalojn en ĉi tiu libro. Ĝi estas admirinda kaj simpatia ero en la esperanta vulgariga fakliteraturo. Aĉetinda kaj leginda.

Marc VANDEN BEMPT
Harald Schicke: Germanaj biero kaj bierkulturo. Eld. MZ-Verlag, Scheessel, 2006. 119 paĝoj kudre binditaj. ISBN 3-89240-124-1.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marc Vanden Bempt el Monato (www.monato.net).