MONATO estas unika revuo. Ĝi estas unika pro tio, ke ĝi estas esperantlingva magazino, kiu ne traktas Esperanton aŭ la Esperanto-movadon mem, sed ĉion alian pri kio internacia publiko interesiĝas: la vivon en ĉiuj kontinentoj, la politikon de ŝtatoj pri kiuj kutimaj amaskomunikoj apenaŭ raportas, sciencon kaj ekonomion el lokaj vidpunktoj, komputadon, fotografion kaj multe pli. Sed ne nur "seriozajn temojn" MONATO traktas. Vi trovos en ĝi ankaŭ paĝojn pri ŝerco kaj satiro, enigmojn, novelojn kaj distron, kaj ĉion tion kompreneble en senriproĉa Esperanto.

MONATO estas unika ankaŭ pro tio, ke por ĝi laboras kunlaborantoj el la tuta mondo. Pri la politiko en Albanio raportas albano, kaj ne iu eksterlanda ĵurnalisto, kiu apenaŭ konas la landon. Pri Litovio raportas litovo, pri Ĉinio komentas ĉino, pri Argentino donas sian opinion argentinano.

Anoj de Ipernity ricevas la eblon senpage konatiĝi kun MONATO. Vi povas trovi tie ĉi tutan jarkolekton de MONATO en PDF-formo. Legu ĝin ekrane, aŭ elŝutu ĝin kaj printu ĝin por agrabla legado, kiam ajn vi emas. MONATO tre ŝatus koni viajn ideojn pri la enhavo. Diskutu ĝin tie ĉi en la komentoj sub ĉiu unuopa numero. Aŭ ĉu PDF-dosieroj eble estas tro pezaj por via malrapida modema Interret-konekto? En tiu okazo vi povas facile kaj senpage ekkoni la revuon MONATO per retpoŝto dum 3 monatoj. Ĉiam kiam aperas nova artikolo, vi kiel unua ricevos ĝian tekston en retmesaĝo. Por aliĝi al la senpaga unikoda versio alklaku tiun ĉi linion kaj poste alklaku la SENDO-butonon de via poŝtilo. Ne ŝanĝu ion ajn, ĉar la proceduro funkcias tute aŭtomate. Aŭ eĉ pli bone, kial ne vi ne faru ambaŭ? Vi povas jam nun rigardi la PDF-formon tie ĉi en Ipernity kaj samtempe mendi la retpoŝtan version per la ĉi-supra ligilo.

Kaj ĉio vere ĉiuj tiuj interesaj artikoloj tute senkoste por Ipernity-membroj? Jes! Kompreneble, tiuj, kiuj estas abonantoj de MONATO ricevos ankoraŭ pli. Ili povos tie ĉi trovi la plej lastajn artikolojn (eĉ antaŭ ilia apero en la papera eldono de la magazino!) kaj komenti ilin. Ĉu vi jam estas abonanto de MONATO? Nu, tuj sciigu al la redakcio vian Ipernity-nomon, kaj vi povos ĝui tiun ekstran senpagan servon tuj!

Flandra Esperanto-Ligo, la eldonanto de MONATO, deziras al vi multe da interesa legoplezuro!