Elektronika libro aŭ mallonge e-libro estas libro, kiun eblas legi per elektronika aparato, principe per kiu ajn komputilo, sed ankaŭ per specialaj legiloj kreitaj por e-libroj.
E-libroj havas multajn avantaĝojn. Unu el la ĉefaj estas, ke vi ne pagas afrankon, kiam vi mendas ilin. E-libroj ja estas senditaj al vi rete. Dua avantaĝo estas, ke eblas tre facile serĉi en elektronika libro. Ĉu vi volas retrovi la ĉapitron en kiu aperas la vorto "mevoj"? Tajpu ĝin, kaj tuj la koncerna paĝo montriĝos. Iuj uzantoj parolos al vi pri aliaj avantaĝoj: se vi ŝatas legi en la lito, malgranda e-legilo estas multe pli komforta ol dika libro, kiu emas ĉiam denove fermiĝi de si mem, aŭ el kiu elfalas la paĝosigno.
e-libro en e-legilo de Sony
Iom post iom Flandra Esperanto-Ligo eldonos ĉiujn siajn verkojn ne nur en la klasika papera versio, sed ankaŭ kiel e-libron. Jam pli ol 40 titoloj estas haveblaj. Vi trovos ilin en la jena listo:
e-libro en iPhone
http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=e-libro
Se vi deziras testi, kiel aspektas e-libro en via e-legilo aŭ en via ordinara komputilo, vi povas elŝuti tiun ĉi http://www.esperanto.be/fel/but/e-testlibro.pdf testlibron (parton de la romano de Trevor Steele, Kvazaŭ ĉio dependus de mi).
(Alklaku la ĉi-suprajn bildetojn, por vidi ilin pli klare.)
Send a message
Search for members
Ailanto says:
Manolopro says:
Sed aliflanke, min elrevigas la prezoj de la libroj! Ne klaras kial ili tiel multekostas, se la plej granda elspezo -presado- ne ekzistas!
Se temus pri novaj libroj, oni povus argumenti ke presado plu ekzistas, kaj ke parto da la vendotaĵo iros elektronike, do la ŝarĝo iru ankaŭ tie (tio estas mola argumento, kiu nur montras ke ne indas samtempe eldoni papere kaj elektronike).
Sed en sufiĉe malnovaj libroj, kies presado estas jam amortizita, tiaj prezoj tute ne indas!
Krome mi havas teknikan demandon: ĉu la e-eldono estas PDF-e, kiel la specimeno atestas? Se jes, la apuda bildo de e-libro per iPhone estas iom trompa, ĉar tian bildon produktas leg-programoj nutrita de flekseblaj formatoj (EPUB, PRC, TXT... ktp), sed ne de PDF.
Mi sekvas kun intereso la aferon...
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Efektive, la pres- kaj bindo-kostoj forfalas, sed restas ĉiuj aliaj kostoj: la salajro de la grafikisto, reviziisto, administranto ... (FEL havas salajratajn dungitojn), la imposto (FEL ne kaŝe eldonas, sed devas pagi imposton al la belga ŝtato), la honorarion de la aŭtoro kaj eventuale tradukisto (FEL opinias, ke estas honeste pagi siajn aŭtorojn kaj tradukistojn) ... Krome ekzistas la ĝeneralaj kostoj, ekzemple la kostoj de la servilo de la retbutiko, ktp ktp.
La bildo ne estas trompa. Ekzistas diversaj formoj de PDF. Se vi elŝutos nian testlibron, vi vidos, ke efektive la linioj "flosas". Do se vi elektas pli grandan litertiparon, la fino de la linio estos en alia loko ol se vi elektus malpli grandan.
Hosspro says:
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
formiko says:
Flandra Esperanto-Ligopro replies: