Flandra Esperanto-Ligo Published on February 4, 2009
by Flandra Esperanto-Ligopro

Flandra Esperanto-Ligo's blog

Browse posts
Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo
Posted on August 5, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Senpaga abono de Monato por amiko aŭ amikino via!
Posted on July 3rd, 2009
7 comments (latest 5 months ago)
Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo
Posted on May 4, 2009
17 comments (latest 2 months ago)
Helpu Afganion!
Posted on March 6, 2009
1 comment (latest 9 months ago)
Nova mizero
4 comments (latest 8 months ago)
Bruna marĉo
Posted on January 26, 2009
4 comments (latest 6 months ago)
Nu, karaj fratoj ...
Posted on January 9, 2009
17 comments (latest 8 months ago)
Savintoj ne savitaj
Posted on December 26, 2008
1 comment (latest 11 months ago)
La nuna monda financa krizo
Posted on November 5, 2008
9 comments (latest 13 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. Read 848 times

Nova mizero

Wednesday February 4, 2009 at 11:15AM

La sekva teksto aperas en la marta numero de MONATO. Se vi samopinias aŭ malsamopinias, vi povas aldoni vian vidpunkton ĉi-sube. MONATO elektos kelkajn reagojn por aperigo en posta numero.

El mia vidpunkto

Nova mizero

Kio okazas en Mez-Eŭropo? En pluraj landoj dum la pasintaj monatoj kreskis malkontenteco de homoj pro ekonomiaj problemoj. Protestoj kaj manifestacioj multiĝis konsiderinde, kelkaj registaroj spertas seriozajn krizojn. Meze de januaro ekzemple pli ol 10 000 homoj protestis antaŭ la latva parlamentejo, kaj la prezidanto eldiris ultimaton por la registaro pro reformoj kaj minacis aliokaze dissolvi la parlamenton. Kelkajn tagojn poste en Sofio amaso da homoj manifestaciis kaj interbatalis kun policanoj. Simile en la litova Vilniuso 7000 civitanoj protestis kontraŭ sia registaro. En daŭre nestabila Ukrainio la opozicio postulis abdikon de la prezidanto; homoj fariĝis pli kaj pli furiozaj pro la gasdisputo kun Moskvo, kiu alportis haltigon de produktado kaj maldungojn. La serba registaro promesis rabatojn je gasfakturoj, por preventi protestojn.

Trompataj esperoj

Kiam pluraj orientaj ŝtatoj fariĝis membroj de Eŭropa Unio (EU), la homoj esperis baldaŭan bonfarton. Sed nun, kelkajn jarojn poste, ili vivas preskaŭ same mizere kiel antaŭe kaj sentas sin trompataj. La organizintoj de la manifestacioj en Bulgario esprimis sian malkontenton tiel: „La protesto unuigas la homojn en la deziro, vivi en normala eŭropa lando.” Ĉu ne venis multa mono el Bruselo, ĉu EU ne konsiderinde subvencias la novajn membroŝtatojn? Sed ŝajnas, ke EU-monoj ne alvenas ĉe la homoj, sed malaperas en nigraj kanaloj de korupteco. Tipa ekzemplo estas ĝuste Bulgario, kie daŭre floras korupteco tiamaniere, ke Bruselo eĉ haltigis pagojn pro tio. La registaro en Sofio evidente ne kapablas realigi reformojn.

Elitoj fiaskas

Precipe en la novaj EU-ŝtatoj kreskas furiozeco pri elitoj, kiuj ne kapablis krei rapidan bonfarton de la popoloj. Fakte ja dum kelkaj jaroj floris kaj kreskis grandaj partoj de tiu regiono de Eŭropo. Ekonomia kresko de ofte pli ol dek procentoj, subvencioj el Bruselo, miliardoj da monpruntoj kaj avida okcident-eŭropa labormerkato nutris revojn pri baldaŭa adaptiĝo al okcidenta vivnivelo. Jardekoj de plan- kaj mis-ekonomio – tiel oni kredis – forvaporiĝos post EU-membriĝo. Kaj efektive tio komence ŝajnis funkcii, ekzemple en la baltaj landoj, kiujn oni tiam nomis „tigroŝtatoj”, ĉar eksplodis salajroj same kiel prezoj de nemoveblaĵoj kaj importoj el okcidento. En Pollando jam mankis laborfortoj, ĉar poloj preferis gajni monon en okcidentaj landoj. Bruselo samtempe provis devigi tiujn ŝtatojn al reformoj kaj tiel stabiligi la junajn demokratiojn.

Sed nun? La socioj en tiuj landoj spertas suferigajn krizojn, multe pli ol en okcidentaj landoj, kiuj relative facile povas reagi al mondvasta ekonomia kaj financa krizo. En okcidentaj ĉefurboj kaj en Bruselo kreskas timoj, ke la novaj eŭropanoj turnos sin for de la malnova Eŭropo, ĉar homoj ofte havas impreson, ke dum la komunisma epoko ili fartis pli bone ol nun. Tiam senlaboreco estis nekonata, loĝantoj vivis sekure, kvankam sur relative malalta nivelo – sed ili ne malsatis. Nun, en la libera merkato, ili perdas postenojn kaj malaltaj socialaj asekuroj ne ebligas dignan vivadon. Ili forgesis, ke la socialisma sistemo kolapsis, ĉar la ŝtatkapitalismo bankrotis.

Pliaj ribeloj?

Kiaj estas la perspektivoj? Fakuloj antaŭvidas ekonomian regreson de minimume dek procentoj en tiuj landoj, kiuj financis sin per fremda mono kaj ne per daŭrema rekonstruado de la ekonomio. Tial oni devas atendi, ke malkresko en la novaj EU-landoj estos multe pli drasta kaj longdaŭra ol en la malnovaj. Ne estas konsolo por ili, ke ankaŭ Rusio suferas gravan krizon. Ankaŭ tie oftiĝas protestoj. Moskvo profitis dum multaj jaroj per vendado de nafto kaj gaso, sed nun ties prezoj tiel draste plonĝis, ke Rusio atendas por tiu ĉi jaro nur duonon de la enspezoj kompare al la prosperaj jaroj. La registaro tro multe fidis siajn krudfontojn kaj neglektis, simile kiel aliaj ekssocialismaj landoj, rekonstruadon de ekonomiaj kaj industriaj strukturoj. Pliaj ribeloj de la popoloj en orienta Eŭropo do estas atendeblaj. Espereble la junaj demokratioj ne tro forte malstabiliĝos. La homoj ne meritas fali el unu mizero en alian.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.net).

4 Comments / add your comment?

Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Ŝajnas al mi ke tiu seniluziigo estas jam parto de la solvo.

Antaŭ 1989, estis du blokoj: la okcidenta-kapitalista, kaj la tiel nomita "socialista" (kvankam kelkaj homoj diras ke ne estis socialismo, sed ŝtata kapitalismo aŭ io alia...).
Estis ĝojige, ke la popoloj de mez-Eŭropo retrovis iom pli da "libereco", sed la problemo estas, ke temas ĉefe pri la libero de vulpo en kokejo.
Eŭropa Unio estis farita ne por starigi pli da demokratio, sed por kreskigi kapitalisman ekonomion, kies rezulto estas riĉigo de nur kelkaj individuoj.
La libro de la franca ĵurnalisto, Hervé Kempf "Kiel riĉeguloj detruas nian planedon" estis tradukita jam al 4 aŭ 5 lingvoj, se ĝi estus ankaŭ tradukita en esperanto, ĉiuj esperantistoj komprenus ke, kiel diras li en la dua libro: "Por savi la planedon, eliru el kapitalismo".
Kapitalismo estas posedo de produktrimedoj. Tiel, eta parto de individuoj rikoltas (forrabas) la rezulton de laboro de ĉiuj... Kapitalistaj posedantoj neniam havas sufiĉe, kaj ĉiam emas elsuĉi pli da mono... kaj malpli dividi kun aliaj homoj.
Ni atingis la limon de la sistemo. Nun, ni devas klopodi ŝanĝi la maljustajn regulojn, aparte en Eŭropa Unio.
Pro tio, multaj Francoj voĉdonis kontraŭ la Traktato por Eŭropa Konstitucio, ĉar ĝi estus malhelpinta ŝanĝi la ekonomian politikon de membroj (ŝtatoj).
Se la enloĝantaroj de mez-eŭropaj landoj daŭre kredas blinde, ke kapitalismo povas plibonigi la vivon de iu ajn, ili elektu plu dekstrulojn por estri siajn landojn.
Sed se ili komencas kompreni, ke post la disfalo de Sovetunio, ne ĉio estis magie solvita (tute male), ke ni ĉiuj devas trovi pli justan ekonomian kaj politikan sistemon, ili agu tiu direkten.

Dominique Couturier
Posted 10 months ago. ( permalink )
verdeca says:
dum mia infanaĝo,la plenkreskuloj diris,ke en la kapitalismaj landoj ofte okazas financaj krizoj,tiam la ordinaraj homoj malsatmortis pro malriĉeco,kaj mia lando estas komunisma lando kaj ne devas timi tion.sed nun ankaŭ mian landon,kiu kvankam nun ankoraŭ estas en la komunisma sistemo,trafas la monda krizo.multaj fabrikoj,precipe tiuj,kiuj faras produktojn al aliaj landoj, malfacile vivtenas.kaj feliĉe la estroj de mia registaro faris ,faras kaj certe faros multajn laborojn por batali kontraŭ la forta krizo.
Posted 10 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Ĉu eble vi loĝas en Kubo? - Ĉar "komunistaj" landoj ja ne plu ekzistas sur nia tero. ( Ĉu esceptas ĉinujo , norda koreio, Angolo ?)

Mi nur scias , ke la komunismon plej profunde studis la nun reganta kapitalisma klaso .Plej verŝajne ili restos la regantoj Ĉar kapablas regi la ekonomian krizegon.

kial ni esperantistoj ne havas proponojn ?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Sofer says:
...mi multe cerbumadis pri la afero, de la nuna monda kapitalisma krixo. Ĉar la homo estas ka kaŭzo la homo mem devas esti la solvo. Ni esperantistoj havas en la "interna ideo" la bazan solvon. Tamen ŝajnas ke la homo evoluo bezonos ankoraŭ iom da tempo por atingi la "planedan konscion"...
Do la seniluziigo estas simtomo de ni malsano....kaj devas instigi nin trovi kuracilojn.
Bedaŭrinde mi ne povas legi tiuj lastajn artikolojn de Monato... Mi scias ke la revuo devas survivi de la legantaro. Tamen post la apero de la nova numero de la revuo, ni ŝatus legi ĝin senpage la antaŭan en la reto, ĉar bedaŭrinde la averaĝaj financoj de averaĝaj esperantistoj en la mondo, ne permesas aboni...
Saluton kaj sukceson!
Sofer
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...