Jen la vidpunkto de la ĉefredaktoro de Monato, Stefan Maul, en la februara numero. Kion vi opinias? Ĉu oni malpermesu la ekziston de ekstremismaj partioj? Ĉu tio solvos la krimadon? Kaj kio/kiu estas ekstrema, kaj kio/kiu ne?
Bonvolu komenti ĉi-sube. La redakcio de Monato elektos kelkajn reagojn kaj publikigos ilin (post la permeso de la aŭtoro)
El mia vidpunkto
Bruna marĉo
En decembro 2008 Germanion terurigis atenco ĝis tiam neimagebla. Razkapulo sonorigis ĉe la loĝejo de la policestro de la bavara urbo Passau, apud la german-aŭstra landlimo. Li insultis la policanon per obscenaj dekstrismaj blasfemoj kaj provis murdi lin per tranĉilo. Mirakle la policestro transvivis la atencon, ĉar la tranĉilo je kelkaj centimetroj maltrafis la koron. La krimulo fuĝis kaj ĝis nun, kiam estas verkata tiu ĉi teksto, ne estas trovita.
Nova dimensio
Per tiu atenco la dekstrisma perforto atingis novan dimension. Novnazioj en Germanio ĝis nun murdis aŭ vundis „nur” eksterlandanojn, sed nun unuafoje viktimo fariĝis reprezentanto de la ŝtato; tion Germanio antaŭe konis nur pri la tiama maldekstrisma Ruĝa Arme-Frakcio (RAF), kiu antaŭ pluraj jardekoj sange batalis kontraŭ la ŝtato, murdante oficialulojn. La nuna atenco trafis policestron, kiu en sia regiono rigore persekutis novnaziojn kaj batalis kontraŭ la ekstremdekstra partio NPD (Nacidemokrata Partio de Germanio). En la retpaĝoj de NPD ofte oni kalumniis la policestron.
La bruna partio ja estas observata de la (ŝtata) konstituci-protekta servo, kiu konstante karakterizas ĝin danĝera, tamen NPD jam delonge havas deputitojn en pluraj parlamentoj de federaciaj landoj, precipe en orienta Germanio. La bruna sceno fariĝis amasmovado. Al nazi-koncertoj venas centoj, fojfoje miloj da homoj. Ili estas ne nur partianoj de NPD, sed ankaŭ multaj perfortuloj, kiel la konataj razkapuloj, kiuj brutale persekutas kaj bategas eksterlandanojn kaj murdas iujn (en 2008 preskaŭ ducent). La bruna movado firme enradikiĝis en Germanio.
En tuta Eŭropo
Ne nur en Germanio. Ekde kiam en la 1980aj jaroj la franca Front National (FN) de Le Pen havis konsiderindajn sukcesojn, dekstrismaj partioj en tuta Eŭropo establiĝis kaj stabiliĝis. Ŝtat-nivele ili ofte atingas en elektoj inter dek kaj dudek procentojn, fojfoje eĉ pli. Limoj inter dekstraj popolismaj kaj radikalaj ideologioj malaperas. Jen estas ekzemple Vlaams Belang en Belgio, popolisma partio DF en Danio, Lega Nord en Italio, la partio Fidesz en Hungario kaj BZÖ en Aŭstrio. Kio interligas ilin? Estas precipe agitado kontraŭ enmigrintoj, islamofobio kaj polemiko kontraŭ eksterlandanoj, kiujn ili misfamigas kiel propekajn kaprojn, kiuj kulpas pri ĉiuj malbonaĵoj.
Ĝis nun tiuj partioj batalis ne kontraŭ demokratio, sed „nur” kontraŭ ĝiaj valoroj, escepte de FN ne perfortis, ne estis militemaj. Germana NPD estas alia, pli danĝera. Ĝi aliancas kun perfortemaj radikalaj elementoj novnaziaj kaj iliaj sekretaj societoj kaj kamaradaroj. Germanio tiel fariĝis modelo de ligo de dekstremaj konservativuloj (kiuj ekzistas en la tuta okcidenta kaj norda Eŭropo) kaj naciismaj revoluciaj grupoj, do brutal-razkapuloj (kiuj ekzistas precipe en orienta Eŭropo). NPD sukcesis krei simbiozon de la du ideologioj – la danĝero estas, ke tio estas modelo por cetera Eŭropo.
Malpermeso?
En Germanio oni nun diskutas pri ebla leĝa malpermeso de NPD. Unu fojon oni jam provis malpermesi ĝin, sed pro formalaj fuŝoj la tribunalo tiam rifuzis la akuzon. Post la atenco kontraŭ policestro la ŝancoj por atingi malpermeson eble estas pli grandaj. Sed eĉ se NPD malaperus kiel partio, tio sola ne solvos la problemon. Necesas forta kaj fortika socia kaj politika movado kontraŭ naziismo, por konsciigi civitanojn kaj kuraĝigi ilin energie kontraŭbatali por ekstermi la brunan marĉon.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.net).
Send a message
Search for members
Michael Lennartz says:
La tranĉilo, pri kiu temas, apartenas al la domo de la policestro. Estas loka moro, ke en tiu sezono antaŭ la domo pendas kuketo. Oni povis aliri kaj detranĉi pecon. Do, iu familiano manĝis iom kaj forgesis la tranĉilon antaŭ la domo.
Estas demandoj: Ĉu murdemulo iras al la policestro sen propra armilo, esperante, ke antaŭ la domo li eble trovas konvenan murdilon? Kial la polico firme kredis la eldiron de la policestro kaj ne esploris la familion (ili ne faris tion, tion oni intertempe scias.)? Kial oni ne identigis la suspektiton, kvankam li havas bone videblan kaj maloftan tatuaĵon?
Do, krom la eldiro de la policestro ne ekzistas iu ajn certiga pruvo, ke okazis atenco en la raportita maniero.
Tio ne signifas, ke ni estu malatentemaj pri ekstremuloj. Mi ne pensas, ke ne ekzistas diferenco inter "maldekstra" kaj "dekstra" aŭ "religia" ekstremismoj. Ekstremismo (en la senco ne netoleremo pri aliaj opinioj, apliko de perforto ktp.) por mi estas eksterpolitika. Politiko - almenaŭ en nia moderna, demokratia senco - malaprobas la aplikon de korpa kaj psika perforto. Tio estas gravega kaj nediskutinda punkto. Pri ĉio alia indas kaj endas diskuti. Ĉiu rajtas havi iun ajn opinion, ĉiu rajtas diri kaj publikigi sian opinion, kaj el tiu rajto estiĝas la devo, ke oni toleras la opiniojn de aliaj homoj, diskutas pri ili - sen minaco aŭ uzo de perforto. Kiu obeas tiun principon, por mi ĉiam estas konvena por interŝanĝo de opinio. Egale, kiun opinion li havas, kaj al kiu partio li apartenas. Malpermeso de partio, kiu deklaras kaj praktikadas neuzadon de perforto estus malvenko de la demokratio.
Jens S. Larsen says:
Roland Platteau says:
En 1940 De Gaulle estis "ekstremisto" !
Cetere la koncepto "ektremismo" estas en si mem tre duba koncepto, kaj la ideo laŭ kiu kio estas "ektremisma" estas esence malbona ankaŭ estas dubinda (kaj danĝera) ideo.
Des pli ke ideoj pri kio estas ektremisma aŭ ne varias, foje tre rapide, ekzemple komence de la Franca Revolucio, tiuj kiuj volis konstucian monarĥion estis la ektrema maldekstro en 1789, du jaroj poste ili troviĝis en la dekstro, kaj multaj respuklikanoj, ekzemple Girondins, estis viditaj kiel "moderaj" ! Memoru pri diversaj historiaj temoj vi malkovros dekojn da ekzemploj.
Kaj ĉu oni diros ke tiuj, kiuj etremisme apogantoj de senperforteco, kiel Ghandi, estas tial malbonaj ? Ĉu nue la modere socialismaj (co kio ? En 1904 Jaurès estis "modera " socialisto, nun li troviĝus pli "estremisme" ol Arlette Laguiller ? ktp ktp.
Tiu pensomeniero estas artifika kaj danĝera, oni devas esti tre singarda pri tio.
Karulo (Karles) * replies: