Kvazaŭaŭtobiografia rakonto tre maltrankviliga

Sendube multaj legantoj memoras la periodon inter la fino de la dua mondmilito kaj la disfalo de la komunistaj reĝimoj. Sed verŝajne por pli junaj legantoj tio jam estas parto de la antikva epoko, pri kies detaloj ili malmulton scias.

La enhavo de ĉi tiu verko pritemas la vivon en Transilvanio dum tiu periodo. Por kompreni ĝin, necesas konigi al si iom el la socia fono de Transilvanio.

Transilvanio estas teritorio, aparteninta jen al Hungario, jen al Rumanio. En 1947, ĝi estis plene transdonita al Rumanio, kvankam plu loĝis en ĝi multaj hungaroj. Dum la fino de la dua mondmilito la rusa armeo brutale konkeris Rumanion, kaj la komunista movado sukcesis establi Rumanion kiel komunistan reĝimon, sub la jugo de Sovetio, kies diktatoro estis Stalino.

Post la morto de Stalino (1953) kaj lia denunciĝo en 1956 okazis ribeloj en Hungario, kiujn subpremis la sovetia militistaro. Sovetio plu direktis la socion en la subjugita komunisma Rumanio.

En 1974 Ceauşescu [ĉaŭŝesku] iĝis plenpotenca diktatoro de Rumanio. Li sendependigis Rumanion de Sovetio kaj daŭrigis stalinisman regsistemon tre severan, ĝis kiam, en 1989, kontraŭkomunista ribelo en Rumanio ekzekutis lin. Konsekvence la socia situacio en Transilvanio estis kaosa dum tre longa periodo.

La aŭtoro Stephan Lang naskiĝis en Transilvanio en 1945. En 1975, do tuj post kiam Ceauşescu firme establis sin kiel aŭtokratan diktatoron, li fuĝis el Rumanio al Nederlando. Ĉu la rakonto en la verko prezentas romanigitan rakonton pri parto de la vivo de la aŭtoro, ne estas dirite.

La scenejo de la intrigo estas malgranda transilvania vilaĝo, nelonge post la ekzekuto de Ceauşescu en 1989. Viro, kromnomata la talpoĉasisto, kiu fuĝis el Rumanio en 1975, revenas al la vilaĝo por lastfoje renkonti sian mortantan patrinon. Ŝi kuŝas en lito, en sia domo, vartate kaj flegate de fratino de la talpoĉasisto. Li malvolis pli frue viziti sian iaman hejmlandon, kaj nun iom nevolonte tion faras. Li revenas, parte por repaciĝi kun sia mortanta patrino, kaj parte por trovi, kia nun estas la vilaĝo, kiu estis la loko de tiom da teruraĵoj.

Naŭzas lin flegi la mortantan patrinon, kiu perdis ĉian kapablon regi siajn fekadon kaj urinadon kaj kiu alterne konscias kaj nekonscias. Tamen li volas klarigon pri eventoj en la vilaĝo dum liaj infanojaroj; pri la demando, kiu estis lia biologia patro; kaj pri la spertoj de lia patrino, fare de la rusaj soldatoj.

Ŝi rakontas, iom post iom, siajn spertojn, kaj la sekreton pri lia biologia patro. Tre detale rakontas la mortanta patrino pri la propraj spertoj kaj la eventoj okazintaj. Inter epizodoj de tiu rakontado, la vizitanta talpoĉasisto traaŭtomobilas la vilaĝon, por vidi, kiel ĝi intertempe ŝanĝiĝis. Li ne estas tre bonvena pro sia hungareco. Plejparte la rumanoj en la vilaĝo kulpigas la hungarojn, pro kies ribelo kontraŭ Sovetio la rusaj militistoj tiom fie traktis la transilvanianojn.

Ne anticipu trovi trankviligajn eventojn aŭ pensojn en ĉi tiu verko, por mildigi la ŝokon, kiun kaŭzas la raportoj pri la vivo tiama. Ja anticipu kunsenti la naŭzon kaj la maltrankvilegon, kaj, fininte la legadon, demeti la libron kun malespero en la koro.

Donald BROADRIBB
Stephan Lang: La talpoĉasisto. Tr. Gerrit Berveling. Eld. FEL, Antverpeno. 127 paĝoj kudritaj kaj tre fortike gluitaj. ISBN: 978 90 7706635 3.

Por mendi la libron, vi povas krozi rekte al la koncerna paĝo en la Retbutiko.