About this blog

Bonvenon en la blogo de FEL!

translate into English
  • 40 posts
  • 11722 visits

» add a comment?

july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

July 23, 08

Ben X: Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo

Arto

KINO

Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo

Ĵus vidinte la filmon Ben X, oni iĝas silenta. Oni silentas, ĉar oni pripensas la temaron de la rakonto kaj oni silentas, ĉar oni ankoraŭ devas digesti ĝin: kio nun vere okazis? La kulmino de la filmo aperas nur en la lastaj minutoj, antaŭkonstruata ade kaj ade tra la tuta historio. La rakonto, bazita sur vera historio, temas pri la junulo Ben, kiu estas modere aŭtisma. Por povi eskapi el la realeco kaj precipe por povi toleri la daŭran ĉikanadon kaj turmentadon de siaj kunlernantoj en teknika lernejo, li kaŝas sin en sia persona mondo de komputilaj ludoj, en kiu li iĝas vera majstro. Li atingas eĉ nivelon 80! Sed kiam amikino lia, kiun li „renkontis” en Interreto, havas kontakton kun li en la reala mondo, Ben devas iom ŝanĝi sian vivon. Pli pri la enhavo ne eblas diri, ĉar tio ruinigus ĉion. Oni devas „submetiĝi” al la filmo.

Ben X estas la unua longluda filmo de Nic Balthazar, iama filmkritikisto kaj multjara prezentisto kaj produktanto de VRT, Vlaamse Radio en Televisieomroep, la flandra radio kaj televido. La temo de Ben X iasence ne estas nova. La filmo estas bazita sur furorlibro de Balthazar Niets is alles wat hij zei (Li diris nenion krom nenio), kiu poste estis siavice uzata kiel bazo de la teatraĵo Niets (Nenio). Nenio nova do? Tamen!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el Monato (www.monato.net).

Published at 08:03 ( 1 comment / 88 visits )
This post is public

July 17, 08

Ipernity-renkontiĝo dum la UK en Roterdamo

Ĉu vi deziras renkonti aliajn ipernity-anojn? Jen ni donas al vi facilan eblon!

read more
Published at 13:29 ( 17 comments / 625 visits )
This post is public

June 27, 08

Rafinejo jubileas

La petrola rafinejo Fushun Numero 1 estis fondita en la jaro 1928. Ĝi estis la unua rafinejo de artefarita oleo kaj unu el la plej fruaj petrolaj rafinejoj en Ĉinio. De 1928 ĝis nun ĝi trapasis neordinarajn vojojn de evoluo: konstruado de la rafinejo en la 1930aj jaroj, restarigo en la 1950aj jaroj, reformado en la 1970aj jaroj, grandiĝo en la 1990aj jaroj kaj plua renovigo en la nuna jarcento. Ĝi grave kontribuis al la evoluo de la ŝtata ekonomio.

read more
Published at 08:23 ( 2 comments / 194 visits )
This post is public

June 26, 08

Korano en pinto de plejvenditaĵoj

Spirita vivo

Korano en pinto de plejvenditaĵoj

En Nederlando jam de kelkaj jardekoj kreskas la procentaĵo de aŭtoroj, kies denaska lingvo estas ne la nederlanda. En la revuo Fonto siatempe mi artikolis pri la plej influaj el tiuj ĉi „novnederlandaj” literaturistoj. Unu el ili, Kader Abdolah (devena el Irano), post pluraj romanoj kaj novelaroj, aperigis dulibran skatolon: enestas De Boodschapper („La mesaĝisto”) apud nova traduko de la Korano. Laŭ lia opinio la okcidentaj kulturoj ne komprenos la sanktan libron de islamo, se oni ne lernas legi ĝin unuflanke lige al la vivo de Muhamado kaj aliflanke sen la – laŭ li tro – granda pezo de la tradicia interpretado de l' Korano. Tial, interalie, li prezentas la tekstojn de sia korana traduko en la origina sinsekvo de ties revelaciiĝo.

Ĉi tiu dulibra skatolo montriĝas grandega vendosukceso: en apenaŭ kvar semajnoj jam disvendiĝis pli ol 60 000 el la 75 000 ekzempleroj de la unua eldono. Dua eldono baldaŭ sekvos. Laŭ Kader Abdolah la multflankaj debatoj pri islamo en la nederlanda socio instigis lin verki ĉi tiun tradukon. Lia romano Het huis van de moskee („La domo de la moskeo”) el 2005 ricevis la duan lokon post De ontdekking van de hemel („La malkovro de la ĉielo”) de Harry Mulisch kiel plej bona romano en la nederlanda lingvo.

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el Monato (www.monato.net).

Published at 14:54 ( 0 comments / 113 visits )
This post is public

June 23, 08

Mundaneum, la antaŭulo de Interreto

Subite, ŝajne pro artikolo en brita ĵurnalo, la tuta monda gazetaro nun interesiĝas pri la muzeo Mundaneum en Mons, la tiel nomata antaŭulo de Interreto. Ĉi-semajnfine raportis pri ĝi la valona gazeto Le Soir kaj hodiaŭ la germana Der Spiegel. MONATO jam antaŭ pluraj jaroj raportis pri ĝi. Jen ni montras al vi la tiaman artikolon, kiu ankoraŭ estas tute aktuala.

read more
Published at 08:42 ( 4 comments / 197 visits )
This post is public

June 13, 08

Fratego fiaskas

Jen la ĉefartikolo de la julia numero de MONATO. Kion vi opinias? Ĉu gvatkameraoj estas necesaj por nia kaj via sekureco? Ĉu ili altrudas sin al ĉies privata vivo? Donu vian opinion sube de tiu ĉi artikolo. Kelkaj reagoj estos elektitaj por aperigo en la venonta numero de MONATO.

read more
© Published at 08:10 ( 4 comments / 322 visits )
This post is public

May 25, 08

Mila Esperanto-parolanto en ipernity

Laŭ la kalkulo de Flandra Esperanto-Ligo Eder Benedetti estas la 1000a Esperanto-parolanto en ipernity.

read more
© Published at 13:47 ( 17 comments / 708 visits )
This post is public

May 5, 08

Gigantismo

Jen la ĉefartikolo de la junia numero de MONATO. Kion vi opinias? Ĉu ankaŭ laŭ vi neniu deziras aviadilon, kiu atingos Londonon el Nov-Jorko en unu horo? Kaj ĉu trajnoj jam sufiĉe rapidas? Donu vian opinion sube de tiu ĉi artikolo. Kelkaj reagoj estos elektitaj por aperigo en la venonta numero de MONATO.

read more
Published at 13:17 ( 4 comments / 409 visits )
This post is public

May 4, 08

MONATO serĉas pliajn korespondantojn en la tuta mondo

Ĉu vi interesiĝas pri la farto de via nacio? Ĉu vi ŝatus, ke ankaŭ eksterlandanoj sciu iom pri la vivo en via regiono, pri la politiko de via ŝtato, pri la kulturo de via etno?

read more
© Published at 15:55 ( 22 comments / 641 visits )
This post is public

April 4, 08

Bojkoto?

Stefan Maul, ĉefredaktoro de Monato, opinias, ke ne havas sencon bojkoti la Olimpiajn Ludojn en Pekino pro la subpremado de Tibeto. Kion vi pensas? Aldonu viajn komentojn ĉi-sube, kaj kelkaj estos publikigitaj en Monato!

read more
© Published at 08:26 ( 15 comments / 719 visits )
This post is public

March 3rd, 08

Nova Maigret-romano

Recenzo pri:

Georges Simenon: La flava hundo. El la franca tradukis Daniel Luez. Eldonis Sezonoj, Kaliningrado, 2007. 118 paĝoj kudritaj. ISBN ne indikita.
read more
© Published at 09:53 ( 0 comments / 577 visits )
This post is public

February 29, 08

Ĉu Kosovo rajtas sendependiĝi?

En la paĝoj de Monato nun aperas pluraj leteroj por kaj kontraŭ la sendependiĝo de Kosovo. Serboj "kompreneble" estas kontraŭ, albanoj "kompreneble" estas por, kaj irlandano diras, ke li ne kompetentas, sed ke estas klare, ke ĉiu popolo rajtas mem decidi pri sia sendependeco.

Kion vi opinias? Aldonu viajn komentojn ĉi-sube! Kelkajn la redakcio elektos por aperigo en la magazino.

read more
© Published at 13:41 ( 8 comments / 864 visits )
This post is public

February 28, 08

Claude Piron, eminenta amiko

Stefan Maul, ĉefredaktoro de Monato, omaĝas en sia enkonduko al Claude Piron, unu el la unuaj kaj plej bonaj kunlaborantoj de la revuo.

read more
© Published at 11:16 ( 0 comments / 567 visits )
This post is public

February 27, 08

Facillingva legolibro

Recenzo pri:

Luiz Portella: Ŝi estas mia amiko. Eld. Pentuvio, Braziljo 2007. 38 paĝoj vinktitaj. ISBN 978-85-60661-00-8.
read more
© Published at 15:50 ( 0 comments / 454 visits )
This post is public

February 20, 08

La Abonhelpa Fonduso de MONATO

La magazino Monato estas tre populara, sed ĉefe en la tiel nomataj "riĉaj landoj". Sed ankaŭ personoj en landoj kun pli malforta ekonomio, kiel Barato, Ĉinio, Kubo, Rumanio, Zairio povas facile aboni ĝin danke al la Abonhelpa Fonduso de Monato. Legu pli!

read more
© Published at 15:37 ( 4 comments / 856 visits )
This post is public

February 18, 08

Lastaj opinioj pri la origino de vivo

Artikolo el la internacia magazino MONATO. Pliajn informojn vi povas trovi en la retejo de MONATO.

read more
© Published at 11:44 ( 1 comment / 331 visits )
This post is public

February 15, 08

Vizitu nin ...!

Vizitu nin dum la Printempa Seminario Internacia (Waldfischbach), dum la Universala Kongreso (Roterdamo), dum la Novjara Renkontiĝo kaj dum la Internacia Seminario (Düsseldorf).

read more
© Published at 14:09 ( 2 comments / 533 visits )
This post is public

February 1st, 08

Popularsciencaj kaj socikritikaj artikoloj

Recenzo el MONATO pri la verko Kalejdoskopa rememoro de Alberto Fernández.

read more
© Published at 15:39 ( 4 comments / 500 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 next →

( 40 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Flandra Esperanto-Ligo