Mi jam skribis en la blogafiŝo Planlingvo pri tre interesa projekto de studentoj de Kolumbia universitato, kiuj faris mallongan filmeton, 15-minutan, pri la konstruitaj lingvoj, precize pri la lingvokonstruistoj kaj amo.

26-jara Carl estas entuziasma lingvo-konstruisto, kiu ne havas problemojn krei novan lingvon, sed kiu spertas problemojn trovi ĝustajn vortojn por espliki siajn sentojn al Libby, kiun li kaŝe amas. Unu tagon Carl havas ŝancon fariĝi prezidanto de la Societo de Planlingvoj, kies membroj havas pasion pri planlingvoj. Sed ĉu en batalo kontraŭ misinformitaj esperantistoj li povos espliki siajn sentojn al junulino, kiun li adoras?

La historio de la filmo evoluas kaj jam eblas vidi en la oficiala retejo, ke la montrado de la filmeto okazis dum la nacia kongreso de usonaj esperantistoj.

Tre konata esperantisto, fondinto de la Esperanta vikipedio, aktivisto, usonano, loĝanta en Berlino, Chuck Smith, kiun oni nomis Lingva Ambasadoro, tradukis subtekstojn en Esperanton kaj ili aperos en la oficiala eldono de DVD-disko.

Nun oni planas eldoni limigitan kvanton de DVD-diskoj. Por tiuj celoj oni starigis monkolektadon ĉe KICKSTARTER:

http://www.kickstarter.com/projects/462792628/conlang-special-limited-edition-dvd

Kiam oni atingos la sumon je $ 2800, la projekto estos deklarita sukcesa kaj la DVD-diskoj estos presitaj kaj dissenditaj.

Ne tragapu la bonegan ŝancon ricevi oficialan DVD-diskon kun Eo-subtekstoj el limigita eldono kun subskriboj de filmo-farantoj kaj aldonaj materialoj.

Kiel vi povas subteni:

Pli detale pri monkolektado:

  1. Vi elektas kategorion kaj sumon de subteno.
  2. Per Amazon.com via banka karto estos rajtigita per ĝiro de unu dolaro, kiu poste estos redonita.
  3. Kiam la sumo de monkolektado atingos $2800, ĝi estos deklarita sukcesa kaj la elektita sumo de subteno (kiu inkluzivas DVD-diskon kaj sendokostojn) estos transpagita de via banka karto per amazon.com al konto de filmokreantoj.
  4. La disko estos sendita al vi.
  5. En la kazo, se la monkolektado malsukcesos, nenio okazos al via banka karto.

Kometoj:

Amazon.com akceptas American Express, Diners Club, Discover, JCB, MasterCard, Eurocard, Visa, Visa Check Cards, pagoj de via banka konto, Amazon.com gift cards, Amazon.com Gift Card claim codes kaj the Amazon Store Card.



Estas unika ŝanco subteni bonan modernan projekton! Atenton: la monkolektado daŭros ankoraŭ 19 tagojn! Rapidu!

Se vi ŝatus helpi al tiu ĉi projekto, bonvolu dissendi la informojn aŭ publikigu novaĵeton en via blogo.