Profesoro Helmar FRANK proponas la germanan lingvon kiel bremsilo al superregado de la angla en Eŭropa Unio. En artikolo “Lingvoneŭtraleca argumentadĉeno”, eldonita en la jaro 2005 * li defendas “estas postulenda, ke la Germana provizore rolu kiel komuna, eŭrotipa interkompreniĝlingvo de EU”. Kial la germana? Ĉar la germana kiel eŭroplingvo estus postulata al malpli da eŭropanoj ol la angla, pro tio ke denaskaj germanparolantoj plias ol denaskaj angloparolantoj. Ĉu pro tio? Jes, pro tio! Tamen, ni rimarku ke s-ro Frank preferus neŭtralan lingvon, eĉ Esperanton. Do, kial enkonduli unue la germanan? Laŭ li pro tio ke antaŭjuĝa etoso kontraŭ Esperanto ne ebligas enkonduki ĝin. Do, enkonduko de la germana rolus provizore ĝis kiam eblus enkonduki Esperanton. Kiam tio okazus? Neniu scias, kaj ŝajnas ke tio ne ĝenas s-ron Frank.

Tamen, oni sin demandas la postulendan kialon, laŭ kio indas anstataŭi la superregon de la angla per superrego de la germana. Kompreneble la artikolisto argumentas. S-ro Frank ja proponas la germanan por bremsi la damaĝon, kion la angla provokas sur la ceteraj nacilingvoj. Tio damaĝo elvenas el tio, ke jam dum jardekoj la angla funkcias kiel eŭropinterkompreniĝilo; el tio ke ĝi disponas ekonomie, science, amaskomunikile, militiste sufokigan fortecon; el tio ke la anglaj denaskaj parolantoj malplias ol la germanaj. Do, antaŭjuĝo, longa daŭro, forteco kaj multnombreco pravigus la postulon de la germana al ĉiuj eŭropanoj!!!
Ĉu tio estas serioza propono? Ĉu la germana ne enkondukus similajn damaĝojn? Jes, tamen, ĉar ĝi estus devigata nur provizore ili mildiĝus! “...la pravigebla kontraŭstaro de aliaj nacioj estu mildigata per iaj favoraj kaj per forta reliefigado de la provizoreco de la solvo”. Ĉu provizore? Kial provizore? Ĉu eblus dekreti tion? Ĉi tie oni sin demandas ĉu s-ro Frank uzus tian argumentadon por defendi la turkan aŭ iun alian fortan eŭroplingvon, tamen li asertas ke la turka ne tiom fortas kiel la germana. (Ĉu vere? El tiuj milonoj da germanparolantoj menciitaj de la artikolisto, ĉu ĉiuj estas denaskaj germanparolantoj? Kaj se Rusa Federacio enirus EU-on ĉu restus la rezonado de s-ro Frank?). Tamen, kial ne proponi la hispanan kiel eŭropkomuna lingvo? Cetere la hispana, krom denaska parolata lingvo mondskale pli forta ol la germana, aldonus malfermon al cetera mondo! Do, la hispana provizore anstataŭ la germana! Ĉu tio akcepteblas? Kompreneble, ne! Kiel s-ro Frank klare agnoskas nur neŭtrala lingvo ne endanĝerigas nacilingvojn. Pro tio la proponita provizoreco, se hazarde dekretota, neniam funkcius – ĉi tion ne agnoskas s-ro Frank tamen – kaj la «postulenda» komuna eŭroplingvo turniĝus danĝerilon por la eŭropaj nacilingvoj.
Tamen ĉu s-ro profesoro agnoskas nedanĝeron de neŭtrala lingvo, li ankaŭ avertas pri antaŭjuĝo: “Dum kiam la kontraŭstaro kontraŭ neŭtrala eŭrolingvo estas pli forta ol kontaraŭ la superprivilegio de elstarigita nacio estas postulenda, ke la Germana provizore rolu kiel komuna…”. Tiu supozita antaŭjuĝo devigus, laŭ profesoro Frank, al esperantistoj “obstine postuli ke la germana estu uzita almenaŭ provizore kiel oficiala interkompreniĝlingvo en EU, por ke eŭropio ne perdas sian estontecon kiel originala mondregiono”. Kial tion farus la esperantistoj? Ĉu pro naiveco? Kaj la germanoj ĉu pro ŝovinismo? Kaj la ceteraj popoloj ĉu pro memmortiga sento?
Kelkfoje ŝajnas ke profesoro Frank perdiĝas. Proponi ke «obstine» iu postulu «almenaŭ provizore» uzon de la germana signifas ke por li gravas enkonduki la germanan en EU kaj nenion plu. Eĉ Esperanto aperas en ĉi artikolo kiel enkondukilo de la germana pro sia propedeŭtika valoro. Li diras: “Ĉar lerni antaŭe ILon (t e, Esperanton) anstataŭ senpere nur la Germanan ŝparigas tempon”. Kaj iom memkontraŭdire li aldonas: “Eĉ malpli da tempo bezonigas la nura lernado de ILo resp. ELo – kaj jam la fina solvo”. Ĉi mencio pri ILo kaj ELo rilatas al Esperanto kiel eŭrolingvo. Tamen, ĉu la enkonduko de la germana malaperigos antaŭjĝojn kontraŭ Esperanto? Kaj por disvastigi la germanan oni uzu Esperanton? Ĉu mi bone legis? Mi tion ne volas kredi, pro tio mi ĵus citis la profesoron. Do, por profesoro Frank gravas germanigi Eŭropon. Kiam li parolas pri provizoreco kaj ekzemple diras “… sed la subpriviligiiteco do la pravigebla kontraŭstaro de aliaj nacioj estu mildigata per iaj favoraj kaj per forta reliefigado de la provizoreco de la solvo” ĉu tio kredindas?
La germanigo ankaŭ praviĝas por ke Eŭropo ne perdu “sian estontecon kiel originala mondregiono”. Tio estas, por klare disi la anglan mondon kaj Eŭropo. Interesa ideo! Krei eŭropidenteco per nacia (germana) kulturo. Germanigi Eŭropon! Provizore, ĉu ne? Kiu kredas tion?
Tiu ĉi propono troproksimiĝas al inkuba sonĝo. Oni imagu germanita Eŭropo. Nun, esperantigu ĝin! Tamen profesoro Frank ne nur esperantigus Eŭropon, li ankaŭ aliformigus la lingvon por “gardi esperanton kiel EU-lingvo se UNESKO decidos plivastigi Esperanton”. Kiel? Pri tio li diras nenion, tamen ni povas imagi tion pli facile ol imagi provizorecon de germanigita Eŭropo. Tio, kion profesoro Frank kaŝe proponas al esperantistoj krom helpi enkonduki la germanan en EU estas germanigi Esperanton. Li verŝajne revas pri tio, ke ni paĥolu Espeĥanton. Jes, PAĤOLI ESPEĤANTON!
Post legi la artikolon de profesoro Frank mi ne povas ne suspekte rigardi tiujn, kiuj jam paĥolas espeĥanton, kiel faras multaj germanoj kaj francoj. Pri mia suspektemo respondecas profesoro Frank.


* Frank, Helmar (2005): Lingvoneŭtraleca agumentadĉen, in Por dulingveco en Eŭropo, IFB Verlag, Paderborn, 2005


Luís Ladeira