Fernando Maia Jr. Published on September 3rd, 2008
by Fernando Maia Jr.

Fernando Maia Jr.'s blog

Browse posts
Scienco per Esperanto
Posted on November 1st, 2008
28 comments (latest 13 months ago)
Ludeto: kiu estas la besto?
Posted on October 4, 2008
22 comments (latest 14 months ago)
"New York, New York" en Esperanto!
Posted on September 24, 2008
43 comments (latest 13 months ago)
Ludeto: kiu estas la manĝaĵo?
Posted on September 23, 2008
15 comments (latest 14 months ago)
Esperanta muziko: La Bambo
14 comments (latest 15 months ago)
Brazilo muzike: Garota de Ipanema/Girl from Ipanema
Posted on August 21, 2008
12 comments (latest 13 months ago)
La feliĉo (poezio)
Posted on August 13, 2008
10 comments (latest 8 months ago)
Ĉu vi konas Tekodonton?
Posted on July 29, 2008
6 comments (latest 16 months ago)
Brazilo muzike: Aquarela do Brasil
Posted on July 29, 2008
3 comments (latest 13 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 3 people added it to their favorites
  2. Read 972 times

Esperanta muziko: La Bambo

Wednesday September 3rd, 2008 at 02:06AM

"Esperanta muziko" estas unu el miaj blog-serioj ĉi tie en Ipernity. Ĝi devenas de mia serio "Esperanta muziko sur YouTube", per kiu en Jutubo mi prezentas kelkajn hejmfaritajn filmetojn por muzikaĵoj en Esperanto. Ĉi tie mi jam prezentis Bela revo kaj Mi brilu plu kaj nun jen unu plia tre ŝatata de la mondo: La Bambo! :-)

Por la video de Bela revo mi elektis uzi foto-sekviĝon kaj por tiu de Mi brilu plu dubladon sur originala muzikfilmo de Queen. Por la video de La Bambo, kantita ĉi tie de Jomo, mi elektis fari muntaĵon el tri videoj klasikaj, ĉar tiun muzikaĵon jam kantis hispanlingve Trini Lopez, Ritchie Valens kaj Los lobos. Mi elektis scenojn, kiuj ŝajnigos, ke kantas la filmkantistoj mem. :-) Mi esperas, ke vi ĝuos! Kaj suben jen la muzikteksto:

La Bambo

(Elektu kundanciston kaj bambu!)

Por dancadi la bambon,
Por dancadi la bambon
Necesas jeno: kulereto da ĉarmo,
Kulereto da ĉarmo kun petolemo.
Al la supro, la supro...
Al la supro, la supro,
Alvenos mi
Kaj fariĝos maristo...
Kaj fariĝos maristo,
Se volas vi, se volas vi, se volas vi.

Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon.

Por atingi ĉielon,
Por atingi ĉielon,
Necesas lerto, kune kun ŝtuparego,
Kune kun ŝtuparego kun suplemento.
Al la supro, la supro...
Al la supro, la supro,
Alvenos mi
Kaj fariĝos maristo...
Kaj fariĝos maristo,
Se volas vi, se volas vi, se volas vi.

Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon.

Hejme ĉiuj min taksas
Hejme ĉiuj min taksas
Naiva viro, ĉar mi vere galantas,
Ĉar mi vere galantas al junulinoj.
Al la supro, la supro...
Al la supro, la supro,
Alvenos mi
Kaj fariĝos maristo...
Kaj fariĝos maristo,
Se volas vi, se volas vi, se volas vi.

Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon.

Por dancadi la bambon,
Por dancadi la bambon
Necesas jeno: kulereto da ĉarmo,
Kulereto da ĉarmo kun petolemo.
Al la supro, la supro...
Al la supro, la supro,
Alvenos mi
Kaj fariĝos maristo...
Kaj fariĝos maristo,
Se volas vi, se volas vi, se volas vi.

Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon.

(Se vi plu, se vi plu piruetos
La ĉapelon mi demetos kaj surmetos!)

---

Nu, devas danci! ;-) Kaj memoru: aĉetebla en Vinilkosmo: JoMo friponas!

14 Comments / add your comment?

Lucyna Chyla says:
La Bambo en Eperanto sonas belege. Ecx oni volas dansi.
Dankon pro kanzonoj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Tre bona !!! :-) Mi vidis jam la filmon ankaŭ en paĝo de Odamir sed nun mi tre dankas pro ankaŭ la teksto.

Jeeeesssss !!!!! Ni dancu la bambon !!!! :-))
Posted 15 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 15 months ago.
Fernando Maia Jr. replies:
Mi prenis ĝin el la KD de JoMo mem. Ĝi estas tre bona KD, kun ĉiuj tekstoj kaj aliaj same bonaj muzikaĵoj. JoMo friponas: mi rekomendas! :-P
Posted 15 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Mi ja konas la kanton, sed ne sciis, ke ĝi ekzistas en tia perfekta E-versio, hura, tio estas foje bona mesaĝo. Jen arto, kiel MI imagas ĝin bona. Kiu tradukis ĝin? Ĉu Jomo mem?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Bonega, ĉu ne, Cezar? Ankaŭ mi ŝategas. Tiun tekston preparis A. Zocato (laŭ la KD JoMo friponas). Mi pensas, ke mi ankoraŭ ne konas lin. :-(
Posted 15 months ago. ( permalink )
Antonjo says:
Gratulon, mi kantis multe la bambo kiam mi estis kantisto, kiel vi scias ĝi havas multajn versiojn, via versio je esperanto estas tre bone.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Ankaŭ mi trovas tiun version tre bona! En kiu lingvo vi kantis, Kanariano? Ĉu en la hispana mem, kiel la originalo? Mi ne sciis, ke vi estas kantisto! Kantu por ni, Kanario! :-)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Antonjo says:
Bedaŭrinde jam mi ne estas muzikisto profesie, nuntempe mi ne aŭdas bone, mi uzas audilojn por povi aŭdi, mi kantis je la angla kaj la hispana, kiam estis junulo kantis nur modernaj mebloj, poste mi kantis ĉiujn la muzikajn tipojn, ankaŭ mi ludis la sakson kaj fluton.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Kara Fernando,

ĉu vi konas la blogon ESPERANTOMUZIKO?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Kara Fernando, ĉu vi konas la blogon ESPERANTOMUZIKO de Eŭrroka? Ĉu vi bonvolus tie enmeti tiun "perlon"? esperantomuziko.blogspot.com En tiu kazo mi bezonus vian retadreson por enskribi vin en la kunlaborantoliston...


Via Cez!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Ho, Cez, mi ne konis tiun blogon kaj mi volonte enmetos tiun filmeton. Mia retadreso: fmaiajr (ĉe) gmail.com.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Mi invitis vin por la blogo, vi estas do de nun kunlaboranto:). Uzu la okazon prezenti viajn laborojn tie...:)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Koran dankegon, kara Fernando!!!! JoMo estas vere tre granda artisto, ĉu ne? .... kaj li ankaŭ ĉeestas ĉi tie en Ipernity!!! :-)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Nedankinde, Mike! :-) JoMo bonegas! Mi pensas, ke mi jam havas lin en mia retamikaro. Mi kontrolos!...
Posted 15 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...