Saluton, karaj! Mi celas per tiu nova serio de blog-artikoloj prezenti al vi iom da "klasikaj" muzikaĵoj de Brazilo. Por la unua artikolo mi decidis prezenti Aquarela do Brasil (Akvarelon de Brazilo), verkita en 1939 de Ary Barroso kaj fariĝinta kvazaŭ popola himno de Brazilo. Sube sekvas la teksto kaj traduko. Poste mi donos kelkajn vortojn pri kulturaj detaloj. Mi esperas, ke vi ĝuos! :-)

Brasil
Meu Brasil brasileiro
Meu mulato inzoneiro
Vou cantar-te nos meus versos

Brazilo
Mia Brazilo brazila
Mia mulato* klaĉema
Mi kantos vin en miaj versoj

O Brasil, samba que dá
Bamboleio, que faz gingar
O Brasil do meu amor
Terra de Nosso Senhor

Ho, Brazilo, sambo* fruktodona
Balanciĝo, kiu balancigas
Ho, Brazilo de mia amo
Tero de Nia Sinjoro

Abre a cortina do passado
Tira a mãe preta do cerrado
Bota o rei congo no congado

Malfermu la kurtenon de la pasinteco
Venigu la nigran patrinon* de la malhelo
Irigu la kongan reĝon al la kongado*

(Deixa) cantar de novo o trovador
À merencória luz da lua
Toda a canção do seu amor

Lasu kanti refoje la trobadoro
Sub la melankolia lumo de la luno
La tutan kanton de sia amo

Quero ver a sá dona caminhando
Pelos salões arrastando
O seu vestido rendado

Mi volas vidi la sinjorinon promenantan
Tra la salonoj trenantan
sian puntgarnitan vestaĵon

E esse coqueiro que dá coco
Onde eu amarro a minha rede
Nas noites claras de luar

Kaj tiu kokosujo, kiu donas kokoson
Al kiu mi ligas mian hamakon
Dum la klaraj noktoj lunlumaj

E estas fontes murmurantes
Onde eu mato a minha sede
E onde a lua vem brincar

Kaj tiuj bruetantaj fontoj
Kie mi kvietigas mian soifon
Kaj kie la luno venas ludi

Esse Brasil lindo e trigueiro
É o meu Brasil brasileiro
Terra de samba e pandeiro

Tiu Brazilo bela kaj bruna
Estas mia Brazilo brazila
Tero de sambo kaj tamburino

Terra boa e gostosa
Da morena sestrosa
De olhar indiferente
O Brasil, samba que dá
Bamboleio que faz gingar
O Brasil do meu amor
Terra de Nosso Senhor

Tero bona kaj agrabla
De la brunulino ruza
Havanta indiferenta rigardado
Ho, Brazilo, sambo fruktodona
Balanciĝo, kiu balancigas
Ho, Brazilo de mia amo
Tero de Nia Sinjoro



(Brasil!, pra mim, pra mim, pra mim...)

(Brazilo, por mi, por mi, por mi...)

Jen la teksto. Tiu lasta parto ne estas en la versio disponita de mi, sed oftege aperas en aliaj versioj. Pri la vortoj markitaj per asteriskoj, mi ekspliku:

- mulato: brazila mestizo, plej ofte ido de blanka kaj nigra gepatroj;
- sambo: fama muzikstilo de Brazilo;
- nigra patrino: brazila religia figuro, liganta la brazilan kulturon al Afriko
- konga reĝo kaj kongado: kultura heredaĵo de la konga popolo (Afriko), hodiaŭ katolika festo, kiam brazilanoj festas kelkajn sanktulojn, inter ili Sankta Benedikto.