Kiel en mia antaŭa artikolo mi nun prezentas al vi alian muzikvideon faritan por ĉeesti en la filmaro de YouTube. Tiufoje mi uzis la muzikaĵon Mi brilu plu, de Kore, la esperanta versio de The show must go on, de Queen.

La antaŭan videon mi faris per sekvado de bildoj rilatitaj al la muziko de Anjo Amika. Por ĉi tiu video mi decidis uzi la originala muzikfilmo de Queen, sur kiu mi metis la version de Kore. Por bone aranĝi la muntaĵon, mi forigis de la originalo kelkajn partojn. Mi esperas do, ke vi ŝatos ĝin.

Rimarko: estas du tekstaj versioj de Mi brilu plu kaj krom tio du aliaj kantataj versioj. La unua teksta versio verkis la geniala Roel Haveman, kies laboron mi tre admiras. La dua estas adapteto de Kris Spitzer, la kantisto de Kore. Pri la kantataj versioj, Kris mem prezentas ilin en la KD de Kore: unu estas klasika versio, tre simila al tiu de Queen; la alia estas propra versio de Kore, en kiu la grupo montras sian apartan povegon. Mi uzis en ĉi video la klasikan version.

Sube mi prezentas la tekston de Roel Haveman, por ke vi povu kompari kun la adapteto de Kris. Aliajn laborojn de tiu tradukisto vi povas legi en lia paĝaro mem: www.tekstoj.nl. Kaj ne forgesu: aĉetu la KD-ojn de Kore - ili ja estas aĉetindaj! :-) (Kaj aĉeteblaj en www.vinilkosmo.com! ;-))

 

Mi brilu plu

Ĉio lantas - ĉu vivon vivas ni
Aspiroj vantas - trivita melodi'
Sen elir'
Ĉu iu povas vivi nur en iluzi'
Jen nova dio, jen nova stulta krim'
En la kuliso, en la pantomim'
Aŭdu min
Ĉu iu povas vivi en ĉi tragedi'
Mi brilu plu
Mi brilu plu
Dum mia koro ploras,
Kaj ŝminko jam malgloras,
La mien' - plu ridas

La estonteco, ne estas en program'
Jen korĉagreno, jen malsukcesa am'
Sen elir'
Ĉu iu povas diri kial vivas ni
Mi iĝas certa (certa, certa, certa)
Akomodiĝas jam
Mi iĝas sperta (sperta, sperta, sperta)
Kaj elkotiĝas jam
Ekstere nun tagiĝas
Sed mi en la mallum' sopiras al liber'
Mi brilu plu,
Mi brilu plu, (yeah)
Ooh, dum mia koro ploras,
Kaj ŝminko jam malgloras,
La mien' - plu ridas

Anim' pentrita laŭ flugil' de papili'
La fabelo kreskas plu, sed restos la defi'
Flugas mi - amik'
Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu)
Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu)
Persiste kun grimac'
Kaj sen kapitulac'
Ooh, brilu plu

Ooh, impone nun, demone nun
Sindone nun mi penas iri plu
Plu, brilu plu
Plu, brilu plu
Plu!
Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu...)