Jen Horacio! Ĝi estas ideto de Tyrannossaurus rex, sed ne ŝajnas! Horacio estas ĝentila, amika, preta zorgi la proksimulon. Krom tio, ĝi ne manĝas viandon - kaj persone amegas laktukon.

Nun Horacio alvenis en Esperantujon. Ekde Marto ĝi aperas monate en la blogo "Horacio esperante" (http://horacioesperante.blogspot.com). Do baldaŭ aperos ĝia tria (maja) historio. Ĉu vi jam konas ĝin?

Horacion kreis la brazila desegnisto Maurício de Sousa. La unua historio de Horacio aperis en Brazilo, en 1963. Dum 30 jaroj ĝiajn historiojn verkis kaj desegnis Maurício mem, senhelpe de teamo.

Nun, ke Horacio aperas en Esperanto, la esperantistaro do bonvenigu ĝin. Bonvenon, Horacio!