Karaj,

se vi ankoraŭ ne informiĝis, revenis voĉdonada fazo en tiu fama retejo Change, kaj Esperanto refoje ĉeestas la feston:

http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

Ĉi-momente la propono (kun pli ol 250 voĉoj) estas ankoraŭ sur la 1-a loko en la
kategorio "Education".

Laŭ informoj de Ludoviko Molnár, "se ĝi atingos en la dua fazo de la voĉdono unu el la 10 unuaj lokoj, la organizaĵo Change.org prezentos ĝin al la registaro de Obama. Kiel Obama -
kompreneble - ne enkondukos la instruadon de Esperanto, sed milionoj da
usonaj civitanoj informiĝos pri la ekzisto de Esperanto".

Do voĉdonu! :-) Eble vi jam estas registrita ĉe la retejo, ĉu ne? Se ne, registriĝu kaj voĉdonu.

Ĝis la '!