Karaj, eble vi jam aŭdis pri la voĉdonado en Google, por ke Google enirigu esperantajn literojn en sian poŝtelefonan teknologion. Ĉu? Se ne, iru al:

// http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730

En tiu spaco, se vi estas membro de Google (ekz-e se vi havas Gmail-konton), eblas tuj voĉdoni favore al la propono. Sufiĉas esti ensalutinta kaj musklakli blankgrizan steleton, kiu aperas maldekstre en la 5-a linio, sur blua fono apud la sekva teksto: "Issue 1730: Add Esperanto characters" (=Temo 1730: Aldonu Esperantajn literojn). Simple klaku sur la blankan steleton. Okaze de sukcesa voĉdono ĝi fariĝos flava. Espereble la voĉdona cifero kreskos je unu.

Kiu ne havas Google-konton, al tiu mi aparte rekomendas havi. Gmail ekz-e estas unu el la plej bonaj retpoŝtservoj. Kaj vi povos do voĉdoni favore al ni! :)

Kiel grava estas tiu voĉdonado? Nu, unu el la kutimaj plendoj de esperantistoj kaj argumentoj de kontraŭesperantuloj estas tio, ke ne facilas uzi E-literojn en teknologio. Tial, se ni sukcesos havi 1000 voĉdonoj, ni povos en unu ejo plia kalkuli je E-literoj. Krom tio, ĉiam eblas montri kiel uzata estas Esperanto.

Bonvolu, se vi ankoraŭ ne faris tion, partopreni la voĉdonadon! Se vi jam faris tion, do trean dankon! :)

PS: Dankon al Ludoviko Molnár kaj Julinjo pro la agado favora al tiu voĉdonado en Google.

PPS: ni jam sufiĉe evoluis en tiu voĉdonado. Ne malfacilas plu evolui - ni jam konkeris duonon da necesa voĉdonkvanto kaj ne ege plia kvanto povos meti nin en la unuajn lokojn.