Fernando Maia Jr. Published on March 23, 2009
by Fernando Maia Jr.

Fernando Maia Jr.'s blog

Browse posts
Brazilo muzike: Dindi
Posted on November 17, 2009
16 comments (latest 4 days ago)
BEJO invitas: apogu Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Posted on May 21, 2009
9 comments (latest 2 months ago)
BEJO apogas Tangshan
Posted on March 28, 2009
4 comments (latest 6 months ago)
Sendu vian urbon al Tangshan!
8 comments (latest 8 months ago)
Tre facile! Voĉdonu por Esperanto en Livemocha
Posted on February 8, 2009
7 comments (latest 9 months ago)
UEA fariĝas oficiala partnero de Change.org
Posted on January 12, 2009
23 comments (latest 10 months ago)
Por komenci bonhumore 2009!
Posted on January 4, 2009
15 comments (latest 10 months ago)
Esperanto en la ĉefpaĝo de Ipernity
Posted on November 24, 2008
4 comments (latest 11 months ago)
Mateno - Vespero - Nokto (poezioj)
Posted on November 22, 2008
13 comments (latest 12 months ago)

Keyword tags

Tangshan
poŝtkartoj

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 349 times

Sendu vian urbon al Tangshan!

Monday March 23, 2009 at 02:37AM

Saluton, karaj geamikoj!

Lastatempe mi estas plenŝtopita de laboro kaj devis forlaseti Ipernity. Mi vizitadas tiun simpatian spacon, rigardas viajn amikajn vizaĝojn, sed malmulte produktas. Mi esperas, ke baldaŭ mi povos reveni pli ageme al niaj amikaj rondoj.

Nu, intertempe mi ricevis de Tangshan, el Ĉinio, peton pri helpo, kiu estas tra facile plenumebla. Okaze de la 150 jaroj de Zamenhof, la Tangshan-a Esperanto-Asocio (TEA) organizos en ĉi tiu jaro ekspozicion pri interesperantistaj rilatoj. Por tiu ekspozicio ili bezonas nur poŝtkartojn el via urbo kaj uzitajn kovertojn.

Se vi volas helpi, simple sendu al TEA tiujn objektojn. Ilia adreso estas:

Tangshan-a Esperanto-Asocio - TEA

P. O. Box 3 Tangshan Hebei

063000 - Chinio / China

Ĉi tie en Brazilo mi organizos ĉe miaj amikoj sendadon de poŝtkartojn el pluraj partoj de nia lando. Kial vi ne faras simile? Sendu vian urbon al tiu simpatia parto de Ĉinio.

Se vi volas lerni iom pli pri Tangshan, vizitu:

// http://eo.wikipedia.org/wiki/Tangshan

aŭ en la angla (kun fotoj):

// http://en.wikipedia.org/wiki/Tangshan

Bonŝancon kaj sukceson al Tangshan! (Ĉu iu konas ĉi tie en Ipernity samideanon de la urbo?)

Kaj por la propaganduloj mi diras: memoru, ke la sendado de poŝtkartojn estas tre interesa por disvastigi Esperanton - ĉar poŝtkartojn ni sendas normale rekte kaj sen koverto, tiel ke oni eble rimarkos, ke Esperanto estas uzata. Interesas iel vidigi la vorton Esperanto sur la poŝtkarto.

Kisojn kaj brakumojn!

8 Comments / add your comment?

Laetaprinco Princo says:
tre bona ideo
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Lucyna Chyla says:
Kompreneble! Ni faros tion kun plezuro.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Milica Lopicic replies:
Ho ho, tre interesa :)
Se vi ŝatas sendi poŝtkartojn (mi ofte diras bildkartojn), vizitu www.postcrossing.com :)))
Mi sendos ;)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Milica Lopicic edited this comment 8 months ago.
Fernando Maia Jr. says:
Milica, tre bona indiko, mi ne konis tiun retejon! Cetere ĝi ŝajnas bona spaco por uzi Esperanto. :)

Karaj (vi ĉiuj), lunde mi kaj kvar amikoj el la Kultura Koopertativo de Esperantistoj, el Rio-de-Ĵanejro, sendis kvin poŝtkartojn (aŭ bildkartojn ;)) al Tangshan. :)

Ni elektis tiujn pri:

1) La Golfeto de Gvanabaro kaj la Sukerpano;

2) La statuo de Kristo La Redemptoro;

3) La stadiono Marakanano;

4) La plaĝoj Ipanemo kaj Kopakabano kaj

5) ĝenerala vido pri Rio-de-Ĵanejro, "la mirinda urbo".
Posted 8 months ago. ( permalink )
Milica Lopicic replies:
'''bona spaco por uzi Esperanto '''
interese ke tie mi ankoraŭ ne trovis ion anon kiu parolas Esperanto...
Posted 8 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Dankon por atentigi min, ke mi forgesis la akuzativo (en "Esperanto")... :-P

Mi provos uzi tiun retejon. Ĉu vi jam uzas? Ni povas komenci E-komunumon tie. :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Milica Lopicic replies:
;) mi ne rimarkis ke ne estas N :)
Mi uzas, sed mi malofte vizitas forum(?)- on :p
mi vidis multajn profilojn, kaj neniu skribis ke uzas esperanton...
vi povas trovi min : mia uzanta nomo tie estas milica :))

** informigi min se vi alliĝas tie, kaj ni povas komenci E'komunumon, ĉar ĝi ne ekzistas**
Posted 8 months ago. ( permalink )
Milica Lopicic edited this comment 8 months ago.
Andy Անդի says:
Saluton, mi kontribuos per sendado de bildkarto pri Madrido.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...