Fernando Maia Jr. Published on January 12, 2009
by Fernando Maia Jr.

Fernando Maia Jr.'s blog

Browse posts
BEJO invitas: apogu Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Posted on May 21, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
BEJO apogas Tangshan
Posted on March 28, 2009
4 comments (latest 7 months ago)
Sendu vian urbon al Tangshan!
Posted on March 23, 2009
8 comments (latest 9 months ago)
Tre facile! Voĉdonu por Esperanto en Livemocha
Posted on February 8, 2009
7 comments (latest 10 months ago)
UEA fariĝas oficiala partnero de Change.org
23 comments (latest 11 months ago)
Por komenci bonhumore 2009!
Posted on January 4, 2009
15 comments (latest 11 months ago)
Esperanto en la ĉefpaĝo de Ipernity
Posted on November 24, 2008
4 comments (latest 12 months ago)
Mateno - Vespero - Nokto (poezioj)
Posted on November 22, 2008
13 comments (latest 13 months ago)
[Re]voĉdonu por Ipernity en Esperanto
Posted on November 21, 2008
12 comments (latest 12 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 917 times

UEA fariĝas oficiala partnero de Change.org

Monday January 12, 2009 at 02:57AM

Karaj, eble multaj el vi kontroladas la voĉdonadon favoran al Esperanto en la retejo Change.org:

// http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

Temas pri propono por instruado de Esperanto en usonaj lernejoj, kiu estos prezentita de Change.org al Obama, se ĝi aperos inter la 10 plej voĉdonitaj proponoj (tiu propono jam venkis multajn aliajn en antaŭa etapo kaj finis tiun antaŭan etapon kiel la la dua plej voĉdonita propono pri edukado). Nuntempe tiu propono estas la unua plej voĉdonita en la kampo Edukado, sed gravas, ke ĝi estu inter la 10 plej voĉdonitaj ĝenerale, kio ne okazas nuntempe!

Tiu afero fariĝis vere serioza nun kaj ĝi estas grava oportuno ne nur por la usona movado, sed por nia tutmonda komunumo, kiu apogas la ideon pri neŭtrala lingvo internacia. Tiel estas, ke UEA fariĝis oficiala partnero de Change.org danke al la agado de nia estraro. Kontrolu:

// http://www.change.org/universala_esperanto-asocio

La estraro de UEA kaj volontuloj serioze rigardas tiun ŝancon disvastigi Esperanton, ĉar Change.org apartenas interalie al ĵurnalistoj kun konsiderinda influpovo.

Se vi ankoraŭ ne voĉdonis, bonvolu fari tion. Se vi havas familianoj, kiuj voĉdonus, bonvolu voĉdonigi ilin. Se vi bezonas helpon por tion fari, bonvolu peti ĉi tie, mi helpos. Se vi jam voĉdonis, bonvolu konfirmi tion per komento en tiu blogo, por nia tuta komunumo sciu, kiom da ipernitianoj voĉdonis. Bonvolu ankaŭ disvastigi tiun voĉdonadon en viaj rondoj.

Ni havas nur ĝis la 15-a de januaro! Dankon, gesamideanoj! :-)

23 Comments / add your comment?

Aleksej Borodin says:
Kara Fernando, mi plene subtenas la ideon kaj donos mian voĉon. Por mi estus tre bone se oni povus oficiale instrui Esperanton en lernejoj kiel studobjekton. Mi esperas ke tiu ideo atingos la bezonaton rezulton!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro says:
Vi trovu en tri tagoj almenaŭ 3500 novajn voĉdonantojn. En la sep unuaj tagoj voĉdonis 2050. En la unua baloto voĉdonis iom pli 2100. Ĉu vi vere kredas pri mirakloj ?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Arno, ĉu "vi trovu"? Kial ne "ni"? Aŭ almenaŭ se "vi", espereble vi estu pensinta plurale. Fakte la kvanto bezonata estas granda por la nuntempa kreskado, seeed...

1) Se ni ĉiuj, kune, klopodus voĉdonigi homojn (samideanojn, amikojn, familianojn), vere la nombro ne estas absurde neatingebla. Evidente, ke la afero petas laboron kaj eĉ optimismon, tamen mi ne konas sukcesintajn aferojn venkintajn per pigro aŭ pesimismo. Ĉu vi?

2) Vi rigardas la aferon, kvazaŭ valoros nur se ni estos inter la 10 plej voĉdonitaj. Ne necesas venki, se ne eblas. Tamen plibonigoj en nia nuntempa loko (la 27-a pozicio) jam estos bona por ni. Estas pli bone interese diri: Esperanto estis inter la 15 aŭ eĉ 20 ple voĉdonitaj ol Esperanto estis inter la 27 plej ktp. Ĉu vi komprenas? Change.org estas tenata de ĵurnalistoj, kiuj povas atenti tiun "kuriozaĵon". Tio ne estas trafa kaj sekura okazontaĵo, sed mi, kiel movadano, emas profiti oportunojn, ĉefe se ili kostas nenion al mi, por disvastigi ideon pri neŭtrala pacema komunikado. Vi rimarku, ke antaŭhieraŭ ni estis en la 33-a loko, dum hodiaŭ jam en la 27-a.

3) Mi ne kredas pri mirakloj. Tamen pri laboremo kaj agado, jes.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Sed, Arno, mi devas diri, ke la afero vere malfaciliĝas nun, hehehe. :-) Malgraŭ la pozicio de la propono pliboniĝis je la 26-a loko, la kvanto da bezonataj voĉoj kreskadas ĉiam. Nun estas bezonataj ĉirkaŭ 4.000 voĉojn, do vere malfacile!

Kaj kiel diris Olivier pli sube, la nombro da retemantoj ŝajnas malmulta, des pli de la voĉdonemantoj. :-/ Nu, almenaŭ estas interesa la spaco konkerita; mi esperas, ke iel ĝi ankoraŭ povas fruktodoni.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Jes la propono jam ricevis pli ol 2300 voĉoj, sed ĝi progresis de 31a loko nur ĝis 27a, kaj mankantaj voĉoj por eniri en la kapa dekopo senĉese kreskadas ( ĝi nun superas 4000). Kaj restas nur du tagoj !
Posted 11 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Fakte hieraŭ nokte ĝi atingis la 26-an, sed eĉ revenis al la 28-a, iom stabiliĝante poste en la 27-a. Vere, la bezonata nombro da voĉoj kreskegas senĉese. Nu, ni tamen atendu almenaŭ iun bonan rezulton, eĉ se ne la resto inter la 10 plej. :-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Betty Chatterjee says:
Ankaŭ mi ne kredas pri mirakloj. Hontinde estas, ke nur 2050 esperantistoj jam voĉdonis.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Oni né forgesu, ke nur eta malplimulto havas la eblecon utiligi komputilon kaj Interreton...chiukaze estas jam bonega propagando la granda videbleco de la pagho pri esperanto kaj la centoj da favoraj opinioj legeblaj. Multaj homoj unuafoje ekaudis pri la IL danke al chi tiu iniciato.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Alain Collignon says:
mi provis, sed mi ne ŝatas la proponon fari "account", konton ? Ni ne komprenas la sekvan tekston, tute angle ? Ĉu ne estas risko ? Mi bonvolus kompreni !
Posted 11 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Alain, mi helpos vin.

Por voĉdoni, vi devas registriĝi (neniel estas risko):

1) Iru al www.change.org kaj je la dekstra suprangulo alklaku "Join".

2) Informu:
- First name (Unua nomo):
- Last name (Lasta nomo):
- E-mail (Restpoŝtadreso):
- Password (Pasvorto): [elektu iun por vi]
- Naskiĝdato: monato - tago - jaro

Kaj alklaku "Sign Up".

Poste iru al via retpoŝto kaj kontrolu ĉu vi ricevis mesaĝon de Change.org. Atendu iomete se vi ne ricevis kaj rekontrolu. Kiam la mesaĝo alvenos, aklaku la plej grandan bluan ligilon ene de ĝi: ne estas risko, tio nur konfirmas, ke vi volis registriĝi. Farite! Malfermiĝos fenestron por Change.org, vi nun estas registrita kaj eble jam enreta en Change.org. Do alklaku tien:

// www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

Kaj finfine voĉdonu per klako je la blua ŝildo kun voĉnombro (ĝi fariĝos ruĝa; nur se ĝi ruĝiĝis, vi sukcese voĉdonis). Ĉu certe? :-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Mi voĉdonis dufoje, en la unua periodo unufoje, kaj en la komenco de la dua periodo, denove.
Tamen nun mi estas maltrankvila. Kiel kompreni, ke oni ŝanĝas, meze de la voĉkolekta tempo. la privoĉdonindan tempon? lauix mi, la pli fruaj cvoscdonoj nun ne estas validaj,
aŭ ni agas laŭ la spirito "celo sanktigas rimedon". Mi deziras, ke mi estu erarinta.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Olivier Eliovir says:
Tiu okazo gravas por la disvastigo de la lingvo, certe. Sed, kiel diras Arno, dubenda sukceso estas tiu voĉdonado.

PS: Por ĉiuj retaj projektoj, nur du mil uzantoj videblas. Ekz. vidu amikumu. Iom post iom mi pensus ke ne ekzistas pli da retemantoj esperantistaj.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Ankaŭ mi voĉdonis kaj dum la unua baloto kaj nun dum la dua. Mi tiel pensas, ke niaj pli fruaj voĉoj ne perdiĝos. Espereble mi ne estas tro optimisma.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Saluton al ĉiuj! Dankon pro la atento kaj respondo. :-)

Anjo, eble estos optimismo atendi venko kaj aperigi Esperanton inter la dek plej. Sed tiu oportuno disvastigi eble ne finiĝos kun la baloto. Ĉu Change.org finiĝos kun la baloto? Certe ne, do gravas teni la spacon por Esperanton en tiu retejo. Kvankam la centra lando tie traktata estas Usono, la retejo ebligis kaj neniel forbaris la partoprenadon de alilandanoj, ĉar ĝi rekonas la internacian intereson ĉirkaŭ Usono (vere hodiaŭ ĉiuj landoj estas ene de la internacia intereso, ĉar la espereble nehaltebla nuna emo estas konsci pri la internacieca realeco, pri sento esti parto de mondo, ne de izolota lando).
Posted 11 months ago. ( permalink )
Antonio Simões says:
Mi jam vocxdonis... Bone, ni atendos la rezulton! :)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Jen kio skribis H Masson ĉi matene:
Kun 2393 voĉdonoj, Esperanto troviĝas je la 28a loko inter, fakte, 88 proponoj (ne 87 : la lasta estas The Family Union Foundation for Obama kun 66 voĉdonoj) ĉe www.change.org/ideas?page=3
Tamen la Esperanto-propono (nun en paĝo 2 : www.change.org/ideas?page=2 ) regresis de la unua al la dua pozicio en la fako Edukado :

2402 Mobilize Mentors, Tutors, and Citizen Teachers to Help Kids Succeed
2393 Introduce Esperanto as a foreign language subject in schools to help American kids succeed
1627 "The Autism Reform Act of 2009"

La diferenco estas kompreneble ne granda : nur 6 voĉdonoj kiam mi komencis la redaktadon, kaj poste 9, kaj 7 en la nuna momento (7a 45 mn en Francio). Kompreneble, tio ŝanĝiĝas konstante !
Ni povas principe gajni kelkajn lokojn, eble atingi la 25an (?) sed necesus vere vigla mobiliziĝo por atingi la 20an.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Domnjo, vi pravas, sed la unuaj kreskegas ĉiam! Inter via komento kaj tiu mia, ni kreskis en preskaŭ 300 voĉoj, sed falis al la 29-a pozicio. :-( Ni tamen restu en voĉdonigo, por ne falegi almenaŭ. :-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro says:
Restas 45 mn. La propono de Oleg atingis la 25-an lokon kun 3566 voĉoj. Ĉu la porpono ricevos la 6000 voĉojn por atingi la dekan lokon? Rimarkinde la proponoj ricevintaj la plej multajn voĉojn estas pri Kanabo, Paco, Drogoj, Sano kaj Etaj entreprenoj.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Certe ĝi ne ricevus la 6000 voĉojn bezonatajn, Arno, sed vi rimarku: nia afero valoris la penon. :-)

Ĉu vi jam rimarkis la averton en Change.org? Jen:

"We also want to recognize the additional 25 ideas that received over 2500 votes, each of which attracted an impressive community. We are excited to be able to support these and other ideas as well over the next year as we build out a broader platform for individuals and organizations to promote the changes they seek."

[Traduko: "Ni ankaŭ volas konsideri la aliajn 25 ideojn, kiuj ricevis pli ol 2500 voĉojn, ĉiuj altirintaj rimarkindan komunumon. Ni estas ekscititaj pro tio, ke ni povis subteni tiujn kaj aliajn ideojn kaj dume konstruas vastan platformon por individuoj kaj organizoj, por promocii la ŝanĝojn strebatajn de ili"].

Kaj ŝajnas, ke la Esperanto-propono estas inter tiuj 25 ideoj. :-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Dankon pro via agado, kara Fernando! ... Ankaŭ mi skribis por demandi helpon en mia blogo... Plej amike mi salutas vin de Francio! :-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Nedankinde, Mike. Mi faris nenion! Sed mi ĝojas por povi kalkuli je vi kiel samideano. Ni agu kune, amiko! ;-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Sulko replies:
Mi la 11-an de januaro tajpis mian komenton rilate al "UEA fariĝas oficiala partnero de Change.org".
Mi ne sendis ĝin tiam, sed intencis plibonigi la enhavon kaj sendi morgaŭ. Dum la nokto mi estis ŝokita ĉar baterio en mia komputoro estis preskaŭ malplenita, pro la ĉeso en elektra reto, kaj tio minacis ke komputoro perdu gravajn enhavojn el memorio. Mi ĝin tuj ŝtopis. Kiam morgaŭ mi ĝhin startis – tiam mi vidis ke tiu enhavo estas perdita kaj min pli multe ŝokis iu informo. Tial mi postulis medicinan protekton.

Nun mi povas denove tajpi la komenton. Laŭ la enhavo vi vidos ke mi ne malfruis.

Mi opinias ke ni ne dispelu lernantojn for de Esperanto, per la aldono de ankoraŭ unu plua enhavo en troa lerneja programo. Se ni volas ilin allogi al Esperanto, ni atente prianalizu lernejajn programojn kaj proponu ke estu elĵetitaj superfluaj enhavoj el ili kaj donu al lernantoj la rajton – elekti, sufiĉe libere la enhavojn laŭ iliaj bezonoj kaj deziroj. Ili devas esti konsciaj pri siaj necesaj bezonoj. Tion ili solaj ne povos efektivigi. Nek pedagogoj tion sukcesis efektivigi sufiĉe bone. Tial politikaj potenculoj multe influas al la enhavoj de lernejaj programoj.
Ĉu ni aldonu novan malfacilaĵon sur la dorson de malfortaj infanoj, per la helpo de politika forto?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Vi pravas, Bora. La afero ne estas simpla kaj oni devas ĝin bone analizi. Mi konsentas, ke oni ne devas trudi multe da vantaĵoj al infanoj - sed mi pensas, ke ni devas konscii, ke certaj disciplinoj estas gravegaj, kaj la politika sistemo devas ja devigi ilin al homoj, kiuj cetere estas pigremaj kaj certe preterigus la studojn de certaj aferoj (tamen samcerte tiuj maljuste profitus la avantaĝojn alportitajn de tiuj, kiuj studis kaj aplikis siajn konojn favore al la socia evoluo).

Mi pensas, ke ĝenerale ne estas malbona la enhavo de lernejaj programoj (kvante kaj kvalite), sed jes la maniero, per kiu tiu enhavo estas instruata.
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...