Fernando Maia Jr. Published on January 4, 2009
by Fernando Maia Jr.

Fernando Maia Jr.'s blog

Browse posts
BEJO apogas Tangshan
Posted on March 28, 2009
4 comments (latest 7 months ago)
Sendu vian urbon al Tangshan!
Posted on March 23, 2009
8 comments (latest 9 months ago)
Tre facile! Voĉdonu por Esperanto en Livemocha
Posted on February 8, 2009
7 comments (latest 10 months ago)
UEA fariĝas oficiala partnero de Change.org
Posted on January 12, 2009
23 comments (latest 11 months ago)
Por komenci bonhumore 2009!
15 comments (latest 11 months ago)
Esperanto en la ĉefpaĝo de Ipernity
Posted on November 24, 2008
4 comments (latest 12 months ago)
Mateno - Vespero - Nokto (poezioj)
Posted on November 22, 2008
13 comments (latest 13 months ago)
[Re]voĉdonu por Ipernity en Esperanto
Posted on November 21, 2008
12 comments (latest 12 months ago)
Esperanta muziko: Jen
Posted on November 9, 2008
14 comments (latest 13 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 756 times

Por komenci bonhumore 2009!

Sunday January 4, 2009 at 06:40PM





Karaj, salutegon!

Jen ni en la 4-a tago de nia nova jaro. Mi jam deziris al multaj bonegan jaron - kaj eĉ de multaj pliaj mi ricevis bondezirojn. Do per tiu blogero mi volas bondeziri feliĉegan 2009, plena je sano, korpaco, volo labori, forto por venki kaj emo lerni. Mi kisas kaj brakumas vin ĉiujn!

Kaj por komenci 2009 bonhumore, mi kundividas tiun simpatian videon, kiun mi ricevis de amiko el mia laborejo. Mi esperas, ke vi ŝatos! :-)



BRILE VERDAN 2009! ;-)



15 Comments / add your comment?

Zefirina says:
Dankon pro bonhumoraj bondeziroj :-)))
Reciproke la ĉion plej bonan al vi!

ngolendanc1
Posted 12 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Novjaro estas tempo por ridi, ĉu ne?
Posted 12 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Certe jes, Dimi! :-)

Zefirinjo, nedankinde! Ankaŭ dankon pro la amuza Voĉjo Frosto! :-)))
Posted 12 months ago. ( permalink )
Andy Անդի says:
Dankon pro viaj bondeziroj! Ankau mi deziras la samon por vi! La filmeto estas tre ĉarma
Posted 12 months ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro says:
:-))) Pisiga (kiel oni diras en la franca)! Dankon Fernando kaj fartu bone dum la 2009a.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Prosperan Novan jaron al ĉiuj! Mi pasigis bone novjaron(la 1a/jan.) Dankon Fernando! ^^/V
Posted 12 months ago. ( permalink )
Miti says:
Dankon, Fernando!
Tre trebona videon :-))) Mi deziras ke 2009 estu de multaj ridetoj!!
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )
César Dorneles says:
Ili ne estas viaj filoj... sed povas okazi estontece, ke... Dankon pri la videofilmeto!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Hehehe, César! Nu, almenaŭ la edzino estus ĉarma (kaj ankaŭ la infanetoj, certe). Mi trovas tiun virinon vere bela (mi ne scias ĉu tiu kadro, en kiu ŝia patrineco tiel evidentas, kontribuas por mia opinio, sed mi pensas, ke jes - patrineco vere belas kaj beligas, ĉu ne?).

Cetere, mi ne planas havi gefilojn nek ediziĝi. Mi malofte parolas pri tio, sed mi ne sentas tiun emon. Estas iom strange, eble, kaj ĉiam tio surprizas homojn. Sed miaj sentoj estas aliaj: eble agadi, agadi kaj agadi - mi simple ne sukcesas veki iun ajn tagon sen tion senti, jen la vero.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Eble, iam vi havos alian pensmanieron pri la geedzeco kaj la infanoj. :-)

Ankaŭ mi deziras al vi ĉion bonan en 2009. Kiseton :-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Andy Անդի replies:
Ne nur ekzistas la eblo geedziĝi sed ankaŭ samedziĝi! En Hispanio kaj en kelkaj aliaj landoj (Kanado, Sudafriko, Belgio, Nederlando, Svedio) samseksaj homoj rajtas edziĝi samnivele kiel geviroj kaj adopti (ge)infanojn. Eĉ se oni ne volas laŭleĝe edziĝi oni povos nur loĝi kune.
Amo ne nur ekzistas inter viro kaj virino sed ankaŭ inter viro kaj viro; kaj virino kaj virino.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Andy Անդի edited this comment 11 months ago.
Anjopro says:
Kara Feĉjo, Dankon al vi pro tiu ĉi tre ĉarma filmeto. Ankaŭ vi havu multe da eblecoj ridi, do esti gaja.
Brakumojn de mi.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Anjo, kaj ankaŭ Miti, Faro, Michel kaj Andy (kaj refoje ankaŭ Dimi kaj Zefirina), dankegon! Ni ĉiuj havu multe da ŝancoj ridi, rideti kaj ridegi en tiu nova jaro, kiu malfermiĝas por ni. La ŝanco ridi malpezigas la animon kaj helpas nian antaŭeniĝon. Ni do ridegu kiam taŭge, ridu malpeziĝe kaj ĉiam klopodu rideti en niaj interhomaj rilatoj aŭ eĉ sole mem. ":-)" (;-))
Posted 12 months ago. ( permalink )
la Grafo says:
Elkorajn dankojn pro Via ĉarmaj bondeziroj!
Bonhumore ni renkontis 2009-an, bonhumore gin adiaŭu!
Mi aldonas ridon per mia mem plenumado :D
s3.dancingsantacard.com/default.aspx?santa=4120413
(Bulgarlingve estas skribita “sanaj, gajaj, feliĉaj”)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Alta says:
Dankon pro viaj bondeziroj ! Mi deziras al vi abundan sanon, bonan humoron , sukcesojn en ĉiuj viaj agadoj.!
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...