Fernando Maia Jr. Published on November 22, 2008
by Fernando Maia Jr.

Fernando Maia Jr.'s blog

Browse posts
Tre facile! Voĉdonu por Esperanto en Livemocha
Posted on February 8, 2009
7 comments (latest 10 months ago)
UEA fariĝas oficiala partnero de Change.org
Posted on January 12, 2009
23 comments (latest 11 months ago)
Por komenci bonhumore 2009!
Posted on January 4, 2009
15 comments (latest 11 months ago)
Esperanto en la ĉefpaĝo de Ipernity
Posted on November 24, 2008
4 comments (latest 12 months ago)
Mateno - Vespero - Nokto (poezioj)
13 comments (latest 13 months ago)
[Re]voĉdonu por Ipernity en Esperanto
Posted on November 21, 2008
12 comments (latest 12 months ago)
Esperanta muziko: Jen
Posted on November 9, 2008
14 comments (latest 13 months ago)
Scienco per Esperanto
Posted on November 1st, 2008
28 comments (latest 13 months ago)
Ludeto: kiu estas la besto?
Posted on October 4, 2008
22 comments (latest 14 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 703 times

Mateno - Vespero - Nokto (poezioj)

Saturday November 22, 2008 at 11:51PM

Hireaŭ mi vizitis la Kulturan Kooperantivon de Esperantistoj (KKE) en Rio-de-Ĵanejro pro prelego farita de Paulo Sérgio Viana (bonega tradukanto kaj junece vigla sinjoro, kiun mi tre ŝatis koni persone). Ĉeestis Sylla Chaves, kiu hodiaŭ aperas inter la brazilaj kaj tutmondaj majstroj de nia lingvo. Ne hazarde.

Sylla naskiĝis en 1929, se mi ne trompiĝas, kaj lia unua libro (kiun mi havas mane nun, ĵus aĉetita en KKE) aperis en 1959, nomata "Animo Prisma" (baldaŭ en la grupo Bibliografio de Esperanto). Temas pri poezia libro. Oportune mi verkos pri ĝi, ĉar ĝi havas legindajn poeziaĵojn, ne nur en klasika formo, sed vere modernemajn poeziojn - la unuega poeziaĵo mem jam ravas la leganton: mi kundividos ĝin en aparta blogero poste.

Mi volas nun nur prezenti tri poezietojn aperintajn fine de la libro, tri sonetoj, en tre kurioza formo. Tiuj, kiuj volas legi pli pri Sylla Chaves, antigu lian artikolon en Vikipedio.

Mateno

Nun:
Maj'
kaj
sun'.

Kun
gaj'
kaj
jun',

ĉi -
ni
du.

Do,
ho
ĝu'!

Vespero

Jen
hor'
por
pen'.

Plor'...
ĉen'
en
kor'.

Ĉe
ni
jam

Ne
vi,
Am'!

Nokto

Al la
kor',
gala
hor':

Pala
flor'
falas
for.

Kia
helo,
Di'!

Plia
stelo:
ŝi.

Mi esperas, ke vi ĝuos! :-)

13 Comments / add your comment?

ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Jes Fernando ! ni ĝuis. Koran dankon por dividi tiujn belajn frazojn kun ĉiuj.
Plej amike
Pat kaj Sand
Posted 13 months ago. ( permalink )
Andy Անդի says:
Mi legis ĝin kaj jes, mi ĝuis ĝin! Ankaŭ mi havas verkon lian "Originala Esperanta Bildvortaro"!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Jose says:
En Ido anke existas kurta amuzanta rakonto unsilaba, quan tu povas trovar precize en la numero 23 dil revuo Adavane! qua existas en mea pagino! La rakonto nomesas "Unsilaba linguo", da Fernando Tejon.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Jose, dankon pro la informo! Mi serĉos ilin! Mi scias nenion pri Ido, sed mi ŝatas la muzikojn kundividitajn de vi en via spaco kaj ankaŭ trovas facile kompreni, kion vi skribas. Brakumon!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Lucyna Chyla says:
Vi pravas ,mi legis kaj ĝuis. Dankon Feĉjo
Posted 13 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
Belegaj sonetoj! Kia talenta ŝi estas, ke povas esprimi sian senton nur per kelkaj vortoj! Dankon, kara Feĉjo :-)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Dankon, karaj geamikoj! Mi ĝojas, ke vi ŝatas la poeziojn! :-) Zefirinjo, verdire Sylla estas li, ne ŝi, hehe. :-) Kisegon al vi ĉiuj! :-)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Jes, mi ĝuis kaj restis dankema.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Ivica Truto says:
Dankon kaj gratulojn al verkisto!!!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Ankaŭ mi legis la poemojn ĝuante ilin. Dankon al vi pro tiu ĉi blogo.
Posted 13 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Dankon, Fernando, por partumi kun ni tiujn ĝuindajn poemetojn de nia kara majstro Sylla Chaves, unu el la kolumnoj de la brazila E-movado jam de longa tempo.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Serbo says:
Dankon!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Sulko says:
Neniam antau'e mi g'uis ion similan.
Posted 13 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...